Kulti bengale: কুলটি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio. La urbego estas antaŭurbo de Asansol.

Kulti
kvartalo • municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 713343
Demografio
Loĝantaro 313 809  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 23° 44′ N, 86° 51′ O (mapo)23.7386.85Koordinatoj: 23° 44′ N, 86° 51′ O (mapo) [+]
Alto 114 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kulti (Okcidenta Bengalio)
Kulti (Okcidenta Bengalio)
DEC
Kulti
Kulti
Situo de Kulti
Kulti (Barato)
Kulti (Barato)
DEC
Kulti
Kulti
Situo de Kulti

Map

vdr
Stacidomo de Kulti

Demografio redakti

En 2011 Kulti havis 313 809 da loĝantoj kun legopovo 76%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio redakti

Kulti situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 114 m super la marnivelo. Limo de Ĝarkando estas proksime. Asansol troviĝas 12, Dhanbad 44, Durgapur 48, Siuri kaj Bankura 60, Purulia 66, Deoghar 85, subŝtata ĉefurbo Kolkato 203, tutlanda ĉefurbo Delhio 1104, Mumbajo 1545 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Kulti estas parto de la municipo Asansol ekde 2015.

Ekonomio redakti

Kulti estas industria urbego kaj estis la unua urbo en Hindio, se temas pri produkti ŝtalon en 1904.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj en Kulti estas la bengala, hindia kaj angla lingvoj.

Religio redakti

En Kulti vivas plejparte hinduoj (70%), poste islamanoj (19%), krome estas aliaj religioj.

Klimato redakti

Kukti havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La somero estas varma (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C. Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1500 mm.

Trafiko redakti

Kulti havas fervojan kaj vojan trairajn liniojn. Fervoja kaj voja pontoj helpas la trafikon. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Dhanbad kaj Durgapur.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans