Purulia
Purulia, oficiale Purulia Sadar, bengale: পুরুলিয়া estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en okcidenta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.
Purulia | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 723101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 067 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 864 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 20′ N, 86° 22′ O (mapo)23.33333333333386.366666666667Koordinatoj: 23° 20′ N, 86° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 227 m [+] | ||
Areo | 140,18 km² (14 018 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3f/Semaphore_Tower_at_Paharigora_in_Purulia_district_of_West_Bengal_05.jpg/220px-Semaphore_Tower_at_Paharigora_in_Purulia_district_of_West_Bengal_05.jpg)
Demografio
redaktiEn 2011 Purulia havis 121 067 loĝantojn kun legopovo 82%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
redaktiPurulia situas norde de rivero ĉe piedoj de altebenaĵo en averaĝa alteco de 228 m super la marnivelo. Bokaro troviĝas 44, Dhanbad 52, Ĝamŝedpur 65, Bankura 71, Durgapur 95, Ranĉi 108, Kardopur 147, subŝtata ĉefurbo Kolkato 221, tutlanda ĉefurbo Delhio 1089, Mumbajo 1486 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiDum la mezepoko tiu teritorio estis parto de Ĝarkando-regiono. Malmulto estas pri Purulia antaŭ ol la Brita Orienthinda Kompanio akiris tiun teritorion en 1765. La nuna distrikto estis formita en 1956.
Religio
redaktiEn Purulia preskaŭ 83% de la populacio estas hinduoj, proksimume 14% estas islamanoj, proksimume 2% estas kristanoj, iomete aliaj religioj.
Eduko
redaktiEn Purulia loka universitato funkcias, krome ekzistas pluraj altlernejoj.
Lingvoj
redaktiLa oficiala kaj ĉefa lingvoj en Purulia estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.
Klimato
redaktiLa averaĝa temperaturo en Purulia varias averaĝe inter 20-31 °C. La meza jarpluvo estas 1466 mm. La pluvsezono kutime daŭras de junio ĝis septembro pro la musono, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.
Trafiko
redaktiAl stacidomo de Purulia kuras 3 fervojaj linioj. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno estas en Dhanbad laŭ la mapo.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans