Durgapur (bengale দুর্গাপুর) estas metropolo kaj industria urbo en Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio.

Durgapur
Metropolo kaj industria urbo
Fabriko en Durgapur
Lando Barato Barato
Ŝtato Okcidenta Bengalio
Situo Durgapur
 - alteco 65 m s. m.
 - koordinatoj 23° 33′ 00″ N 87° 19′ 00″ O / 23.55000 °N, 87.31667 °O / 23.55000; 87.31667 (mapo)
Areo 154 km² (15 400 ha)
Loĝantaro 543 922 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 713 201
Telefona antaŭkodo 343
Aŭtokodoj WB-39, WB-40
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Durgapur
Retpaĝo: durgapurmunicipalcorporation.org
Portalo pri Barato Map

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 566 517 loĝantoj sur areo de 154,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 674 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Durgapur etendiĝas sur ebenaĵo en nord-orienta parto de la lando. Kolkato troviĝas 160 km.

Historio redakti

Komenca historio de Durgapur estas nebula, supozeble potencaj imperiestroj ragadis tie. La Brita Orienthinda Kompanio akiris la lokon en 1760. En la 19-a jarcento la fervoja trako krucis tiun lokon, kie estis nur malgranda stacio. Post la sendependiĝo usonanoj planis industrian urbon kaj Durgapur abrupte evoluis. La plej grava industriaĵo estis prilaborado de ŝtalo. Komence de la 21-a jarcento la plej modernaj teknologioj estas uzataj.

Trafiko redakti

Flughaveno funkcias iom for en alia proksima urbo. Pro la industrio Durgapur havas bonajn kontaktojn vagonare al la ĉirkaŭaĵo.

Klimato redakti

En Durgapur la averaĝa temperaturo estas en somero 32  °C, kiu falas dum vintro al 20  °C. Foje somere oni mezuris preskaŭ 50  °C-ojn. Inter julio-septembro plej ofte pluvas. Vintro daŭras inter novembro-februaro. Poste tropikaj ŝtormoj sekvas ĝis majo.Dum oktobro estas aŭtuno.

Vidindaĵoj redakti

  • en la urbo mem turistoj ne trovas vidindaĵojn, sed en la ĉirkaŭaĵo diversaj vidindaĵoj troviĝas