Bokaro, oficiale Ŝtala Urbo Bokaro hindie बोकारो Pri tiu ĉi sono prononco estas planita urbego en nordorienta Barato, en orienta parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Bokaro, kie ĝi estas ties sidejo.

Bokaro
urbo
Administrado
Poŝtkodo 827013
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 40′ N, 86° 9′ O (mapo)23.6786.15Koordinatoj: 23° 40′ N, 86° 9′ O (mapo) [+]
Alto 210 m [+]
Areo 183 km² (18 300 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bokaro (Ĝarkhando)
Bokaro (Ĝarkhando)
DEC
Bokaro
Bokaro
Situo de Bokaro
Bokaro (Barato)
Bokaro (Barato)
DEC
Bokaro
Bokaro
Situo de Bokaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bokaro Steel City [+]
vdr
Altaj loĝdomoj en Bokaro

Demografio redakti

En 2011 Bokaro havis 413 934 (kun la aglomeraĵo 563 417, kun la plena urbaro 1 100 000) da loĝantoj kun legopovo 85%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Bokaro situas sur montetaro laŭ averaĝa alteco de 210 m super la marnivelo. Dhanbad troviĝas 34, Purulia 44, Asansol 84, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 88, Kolkata 259, tutlanda ĉefurbo Delhio 1048, Mumbajo 1473 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Vilaĝo Marafari estas la plej malnova komunumo en la nuna areo de Bokaro dum la Mogola Imperio. La planita urbo iĝis fama pro la metalurgia fabriko en kunlaboro kun Sovetunio kaj aperis kiel komerca, industria, sanserva, sporta, eduka kaj entreprena centroj. La ŝtalfabriko estis konstruita en 1965.

Ekonomio redakti

Bokaro kuŝas sur mineralriĉa montetaro kun karbaj kaj gasaj tavoloj. Tie troviĝas unu el la plej gravaj karbominejoj de Barato. En la urbego oni produktas ŝtalojn. La ŝtalfabriko estis establita kun la kunlaboro de Sovetunio. Oni produktas ankaŭ cementojn. La agrikulturo dependas de la musonoj.

Lingvoj redakti

En Bokaro la plej uzataj lingvoj estas la hindia (35,4%), la khorta (25,5%), la magaha (10%), la urdua (6,7%), la bengala (6%), la santalia (5,5%) kaj la maitila (3,5%), sed ankaŭ rusoj kaj ĉinoj loĝas kaj laboras en la urbego pro la ŝtalfabriko.

Eduko redakti

En Bokaro la plej altnivela eduko okazas en 3 altlernejoj.

Klimato redakti

En Bokaro jare pluvas meze po 1291 mm. Precipe dum la musono pluvas.

 
Stacidomo en Bokaro

Trafiko redakti

Bokaro havas fervojan kontakton. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La mapo montras loke flughavenon (sen servo), la plej proksima flughaveno funkcias ĉe Ranĉio.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Bokaro
 
Ĉefa pordo de la ŝtalfabriko
 
La ŝtalfabriko
 
Hotelo kaj banko
 
Templo
 
Bestoĝardeno