Brita Orienthinda Kompanio
La Brita Orienthinda Kompanio estis frua akcia kompanio (la Nederlanda Orienthinda Kompanio estis la unua kompanio, kiu publike vendis akciojn). Ĝi ricevis Reĝan Ĉarton de Elizabeto la 1-a la 31-an de decembro 1600, per kiu ĝi ricevis 21-jaran monopolon pri ĉia komerco en Orientaj Indioj. Akirante kromajn registarajn kaj armeajn funkciojn, la kompanio transformiĝis de komerca entrepreno al organizaĵo, kiu praktike regis Hindion, ĝis ĝi estis dissolvita en 1858 post la Hindia Ribelo de 1857.
Brita Orienthinda Kompanio | |
---|---|
Fondita | 31-an de decembro 1600 |
Malfondita | 1-an de junio 1874 |