Elizabeto la 1-a (Anglio)

Elizabeto la 1-a[1] de Anglio (7-a de septembro 153324-a de marto 1603)[2] estis reĝino de Anglio ekde 17-a de novembro 1558 ĝis sia morto. Nomata "la Virga Monarĥino", "Gloriana", "la Fea Reĝino" kaj "Bona Reĝino Bess", ŝi estis la kvina kaj fina monarko de la Tudora dinastio, kiu heredis la kronon de sia duonfratino Maria la 1-a. Ŝi regis dum periodo de religia ĥaoso en la historio de Anglio.

Elizabeto la 1-a
Reĝino de Anglio kaj Irlando
Reĝino Elizabeto, Porteto de nekonata artisto
Reĝino Elizabeto, Porteto de nekonata artisto
Regado 17-a de novembro 155824-a de marto 1603
Antaŭulo Maria la 1-a
Sekvanto Jakobo la 1-a
Kronado 15-a de januaro 1559
Persona informo
Elizabeth I
Naskiĝo 7-an de septembro 1533 (1533-09-07)
en Palace of Placentia
Morto 24-an de marto 1603 (1603-03-24) (69-jaraĝa)
en Richmond Palace
Mortis per sepso vd
Tombo Abatejo Westminster
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglafrancaitalalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Elizabeto la 1-a (Anglio)
Familio
Familio Tudoroj
Dinastio Tudoroj vd
Patro Henriko la 8-a
Patrino Anne Boleyn
Gefratoj stillborn son Tudor • Henry, Duke of Cornwall • Maria la 1-aHenry FitzroyEduardo la 6-a • Henry, Duke of Cornwall vd
Edz(in)o
Infanoj
Profesio
Okupo reĝino • monarko vd
Reĝino de Anglio
Dum 1558-1603
Antaŭulo Maria la 1-a
Sekvanto Jakobo la 1-a
Reĝino de Irlando
Dum 1558-1603
Antaŭulo Maria la 1-a
Sekvanto Jakobo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elizabeta estis la filino de Henriko la 8-a kaj de Anne Boleyn, lia dua edzino, kiu estis ekzekutita du jarojn kaj duonon post la nasko de Elizabeta. La geedzeco de Anne al Henriko la 8-a estis nuligita, kaj Elizabeta estis deklarita eksterleĝa. Ŝia duon-frato, Eduardo la 6-a, regis ĝis sia morto en 1553, heredinte la kronon al Jane Grey kaj ignorinte la postulojn de siaj du duon-fratinoj, nome Elizabeta kaj la katolika Maria, spite la kontraŭan leĝon. La testamento de Eduardo estis flankigita kaj Maria iĝis reĝino, elpostenigante Lady Jane Grey. Dum la regado de Maria, Elizabeta estis enprizonigita dum preskaŭ unu jaro pro suspekto subteni protestantajn ribelulojn.

En 1558 post la morto de Maria, Elizabeta sukcedis sian duon-fratinon en la trono kaj ekregis per bona konsilantaro.[3] Ŝi ege dependis el grupo de fidindaj konsilistoj, estrita de William Cecil, Lordo Burghley. Unu el ŝiaj unuaj agoj kiel reĝino estis la establado de Angla Protestanta Eklezio, kies of which she became the Suprema Guberniestro ŝi iĝis. Tiu Elizabeta Religiestablo evoluos al la Eklezio de Anglio. Oni esperis, ke Elizabeta edziniĝos kaj produktos heredonton; tamen, spite nombrajn edzoproponojn, ŝi neniam faris tion. Ŝi finfine estis sukcedita de sia kuzo dufoje elpostenigita, Jakobo la 1-a. Ŝi antaŭe estis responsa pro la enprizonigo kaj ekzekuto de la patrino de Jakobo, nome Maria, Reĝino de Skotoj.

En regado, Elizabeta estis pli modera ol ŝiaj patro kaj duon-gefratoj estis.[4] Unu el ŝiaj motoj estis "video et taceo" ("Mi vidas kaj silentas").[5] En religio, ŝi estis relative tolerema kaj evitis sisteman persekutadon. Post la papo Pio la 5-a deklaris ŝin eksterleĝa en 1570 kaj liberigis ŝiajn subulojn el la obeo al ŝi, kelkaj konspiroj minacis ŝian vivon, ĉiuj el kiuj estis venkitaj pere de la helpo de la sekreta servo de la ministroj. Elizabeta estis prudenta pri eksterlandaj aferoj, manovrante inter la gravaj tiamaj potencoj Francio kaj Hispanio. Ŝi nur senentuziasme subtenis nombrajn neefikajn, malbone ekipitajn militkampanjojn en Nederlando, Francio kaj Irlando. Meze de la 1580-aj jaroj, Anglio ne plu povis eviti la militon kontraŭ Hispanio. La malvenko antaŭ Anglio de la Hispana Mararmeo en 1588 asociis Elizabeta-n kun unu el la plej grandaj militvenkoj en la historio de Anglio.

Dum ŝi pliaĝiĝis, Elizabeta iĝis celebrata pro sia virgeco. Aperis kulto pri ŝi, kiu estis celebrata en portretoj, paradoj kaj literaturo de la epoko. La regado de Elizabeta iĝis konata kiel Elizabeta epoko. La periodo estas fama pro la florado de la Angla teatro, hegemoniita de dramaturgoj kiel William Shakespeare kaj Christopher Marlowe, kaj pro la marfaroj de anglaj aventuristoj kiel Francis Drake. Kelkaj historiistoj priskribis Elizabeta-n kiel kolereman, foje nedecideman reganton,[6] tiun kiu ĝuis pli ol sian bonan sorton. Ĉirkaŭ la fino de ŝia regado, serio de ekonomiaj kaj militaj problemoj malfortigis sian popularecon. Elizabeta estas agnoskita kiel karisma plenumanto kaj obstina survivanto en epoko en kiu regado estis malstabila kaj limigita, kaj en kiu monarkoj de najbaraj landoj frontis internajn problemojn kiuj riskigis iliajn tronojn. Post la mallongaj regadoj de ŝiaj duon-gefratoj, ŝiaj 44 jaroj en la trono havigis bonvenan stabilecon por la regno kaj helpis forĝi senton de nacia identeco.[4]

Frua vivo redakti

Elizabeta estis la filino de Henriko la 8-a kaj Anne Boleyn, kaj naskiĝis en la palaco de Greenwich. Oni nomis ŝin laŭ ŝia avino Elizabeta de York. Post la nuligo de la antaŭa edziĝo de ŝia patro kun Katerino de Aragono, ŝia duonfratino Maria iĝis bastarda kaj Elizabeta estis la reĝa heredonto: sed kiam ŝi havis tri jarojn, ŝia patrino, Anne Boleyn, estis ekzekutita, kaj oni deklaris ke Elizabeta mem estas bastarda kaj senigis ŝin de la titolo "princino". Henriko nun edziĝis kun Jane Seymour, kiu mortis dekdu tagojn post la naskiĝo de sia filo Eduardo. Oni metis Elizabetan inter la domanaroj de Eduardo kaj ŝi portis lian baptan tukon kiam li estis baptita. Kiam Elizabeta havis kvar jarojn, oni petis Catherine Champernowne prizorgi ŝin, kaj tiu restis dumviva amikino. Klare Catherine Champernown bone plenumis siajn devojn ĉar, kiam William Grindal iĝis la instruisto de Elizabeta en 1544, ŝi scipovis la anglan, la latinan kaj la italan. Sub lia gvido, ŝi lernis la francan kaj la grekan. Post la morto de Grindal (1548), Roger Ascham edukis ŝin; li estis simpatia instruisto laŭ kiu la eduko estu ĝuebla. Kiam ŝia formala edukado ĉesis en 1550, Elizabeta estis eble la plej klera virino de Anglio.

En 1547 Henriko la 8-a mortis kaj Eduardo heredis la regnon. La lasta edzino de Henriko, Catherine Parr, baldaŭ edziĝis kun Thomas Seymour, onklo de Eduardo kaj frato de Edward Seymour, la Lord-Protektanto de Anglio (Eduardo estis ankoraŭ infano). Elizabeta vivis kun Catherine kaj Thomas Seymour ĉe ilia domego en Chelsea (nun parto de Londono). La kvardekjara Seymour ludis erotike kun Elizabeta ĝis Catherine eltrovis la paron en ĉirkaŭpremo, post kiam Elizabeta estis forsendata. Tamen post la morto de Catherine en 1548 la ambicia Seymour denove amindumis kun Elizabeta, kun la verŝajna celo ke ili edziĝus. Por lia frato la Lord-Protektanto kaj la Privata Konsilio tio estis ŝtat-perfido, kaj ili suspektis ke Thomas Seymour planis puĉon. En januaro 1549 oni arestis Thomas Seymour. Elizabeta rifuzis konfesi iun ajn kulpon sed ŝia ekzamenanto, Kavaliro Robert Tyrwhit, diris, "Mi klare vidis en ŝia vizaĝo ke ŝi kulpas." La 20-an de marto, 1549 Thomas Seymour estis senkapigita.

Maria la 1-a redakti

 
"Maria la 1-a" de Hans Eworth, 1554. Maria estis duonfratino de Elizabeth kaj antaŭa reĝino.

Eduardo la 6-a mortis la 6-an de julio 1553 kiam li havis nur dek kvin jaron. En sia testamento li penis flankenmeti la Trian Heredan Akton (1543) de Henriko la 8-a por elbari kaj Marian la 1-an kaj Elizabetan de la heredo. Anstataŭe li nomis Jane Grey kiel heredonto. Ene de du semajnoj oni detronigis ŝin, kaj Maria triumfe rajdis en Londonon, flanke de Elizabeta. La bonaj rilatoj inter la fratinoj ne longe daŭris: Elizabeta estis protestanta, kaj Maria nepre intencis restarigi la romkatolikismon, ordonante ke ĉiuj ĉeestu la romkatolikan meson. Elizabeta devis fari ŝajnon de obeo. Kiam la popolo sciis, ke Maria planis edziĝi kun Filipo de Hispanio, estiĝis disvastigita malkontento kaj multaj rigardis Elizabetan kiel ĉampionon de la protestantismo. En januaro kaj februaro 1554 okazis malsukcesaj ribeloj. Oni arestis Elizabetan kaj enkarcerigis ŝin en la Turo de Londono. Iuj proponis ke Elizabeta estu ekzekutata, sed aliaj persvadis Marian nur enfermi ŝin ĉe Woodstock. Laŭ la tuta vojaĝo al Woodstock Elizabeta estis multe aklamata de la popolo.

La 17-an de aprilo 1555 Elizabeta revenis al la kortego por ke ŝi estu strikte gardata dum la supozata gravedeco de Maria: se Maria kaj la infano mortus, Elizabeta iĝus reĝino. Kiam videblis ke fakte Maria ne gravediĝis, preskaŭ ĉiuj kredis ke ŝi neniam ajn havus infanon. Eĉ ŝia edzo Filipo de Hispanio agnoskis ke verŝajne Elizabeta heredos, kaj li penis amikiĝi kun ŝi, preferante ŝin al la alia ebla heredonto, Maria Stuart de Skotlando. Kiam Maria la 1-a grave malsaniĝis en 1558, Filipo sendis la Grafon de Feria por konsulti Elizabetan. Elizabeta faris planojn por sia regado. La 6-an de novembro Maria oficiale agnoskis ke Elizabeta heredos.

Elizabeta, reĝino redakti

 
Elizabeta en siaj kronadaj vestoj.

La 17-an de novembro 1558 Maria mortis kaj la dek-kvin-jara Elizabeta heredis la tronon. La popolo kore bonvenigis tion. La kronado okazis la 15-an de januaro 1559 ĉe la Abatejo Westminster.

Estis tute certa ke la lordoj deziris reveni al la protestantismo kaj reĵeti la influon de Hispanio. Tio akordis kun ŝiaj konscienco kaj intencoj kaj kun la planoj de la ĉef-ministro Kavaliro William Cecil, kiu poste iĝis Lordo Burghley. En 1559 la parlamento faris leĝon kreantan eklezion de kiu la monarĥo estu la kapo, malgraŭ iom da opozicio de la supera ĉambro. Ĉiu ŝtatoficisto devis fari ĵuron de lojaleco al la monarĥo kiel eklezia kapo, sed la leĝoj pri herezo nuliĝis. Alia leĝo devigis la popolon ĉeesti preĝejajn diservojn, kvankam la punoj pro malobeo ne tro gravis. Elizabeta mem diris ke ŝi ne deziris "rigardi tra fenestroj en la homajn animojn".

Malgraŭ la relative tolerema etoso, iuj romkatolikoj konsideris Elizabetan bastarda herezulino. En 1570 la Papo Pio la 5-a ekskomunikis ŝin, kaj poste oni dubis pri la lojaleco de rom-katolikoj. Poste, iom post iom plimalfaciliĝis la vivo de anglaj romkatolikoj.

Elizabeta neniam edziĝis sed uzis la eblecon de edziĝo por diplomatiaj celoj. En 1559 ŝi rifuzis edziĝ-proponon de Filipo de Hispanio. Tiun jaron estiĝis onidiroj ke ŝi edziĝos kun Robert Dudley sed fine, post persvadoj de William Cecil kaj aliaj, ŝajnas ke Elizabeta decidis ke la devo pli gravis ol la amo. Tamen ŝi restis amikino de Dudley ĝis lia morto en 1588, kaj faris lin Grafo de Leicester kaj ano de la Privata Konsilio. Dum pluraj jaroj ŝi ŝajnis konsideri edziĝon kun sia kuzino la Habsburga Arkiduko Karolo de Aŭstrio, sed la rilatoj kun la Habsburgoj malpliboniĝis dum la 1560-aj jaroj. Poste ŝi ŝajnis konsideri tri francajn princojn, nome Henriko, la Duko de Anĵuo, kaj lia frato Francisko, ankaŭ Duko de Anĵuo. La diskutoj kun la francoj estis ligitaj al ebla angla-franca alianco kontraŭ la hispanoj en Nederlando.

La parlamento ripete petis ke ŝi faru taŭgan edziĝon, kaj la petoj iĝis pli urĝaj post kiam Elizabeta malsanis pro variolo en 1563. La agacegata reĝino ĉesigis la parlamentajn debatojn ĝis 1566, kiam ŝi bezonis novajn impostojn. Fine ŝia fraŭlineco iĝis politika avantaĝo: en poezio kaj arto ŝi estis virgulino aŭ diino, kaj verkistoj diris ke ŝi estis edziĝinta kun sia popolo kaj regno. En 1599 ŝi parolis pri "ĉiuj miaj edzoj, miaj regatoj".

Eksterlandaj aferoj redakti

 
Maria Stuart.

En 1560 ŝi sendis militojn en Skotlandon por malebligi la francojn tie fari bazon por meti la katolikan skotan reĝinon Maria Stuart, kiu tiam estis la verŝajna heredonto de Anglio, sur la anglan tronon. La sekva Traktato de Edinburgo (julio 1560) ĉesigis tiun minacon. Kiam en 1561 Maria revenis de Francio en Skotlandon, la lando havis protestantan eklezion kaj Konsilion de nobeloj subtenataj de Elizabeta. Maria rifuzis ratifi la traktaton.

Elizabeta ofendis Marian per sugesto ke ŝi edziĝu kun Robert Dudley, la antaŭa amato de Elizabeta mem. Anstataŭe Maria edziĝis kun Lordo Henriko Stuart (Lordo Darnley), kiu estis li mem ebla heredonto de la angla trono. Post la murdo de Darnley kaj edziĝo al James Hepburn (Grafo de Bothwell), Maria estis venkata, enkarcerigata ĉe la kastelo de Loch Leven, kaj devigata transdoni la tronon al sia infana filo Jakobo. En 1567 Maria fuĝis en Anglion, kie Elizabeta decidis ne reentronigi ŝin: anstataŭe, Maria pasis la ceteron de sia vivo en mallibereco. Baldaŭ ŝi iĝis la fokuso de katolika ribelo. En 1569 nordaj katolikaj lordoj ribelis, kun la intenco kronigi Marian kiel reĝinon de Anglio, kaj komploto estiĝis por edzinigi ŝin al Thomas Howard, la katolika Duko de Norfolk. La Duko estis senkapigita. Sekvis pluaj katolikaj komplotoj kaj la Privata Konsilio kunigis atestaĵojn por persvadi Elizabetan ke Maria estu ekzekutita. Elizabeta hezitis, sed en 1586 ŝi fine aprobis proceson. La 8-an de februaro 1587 oni senkapigis Marian ĉe la kastelo de Fotheringay, Northamptonshire.

De 1562 al 1563 okazis angla okupo de Havro, kun la intenco interŝanĝi ĝin por Kalezo, kiu estis okupata de la angloj ĝis 1558: tio fiaskis kiam la Hugenotaj kunliganoj de Elizabeta decidis aliĝi al la francaj romkatolikoj por rekapti la havenon.

La angla mararmeo ofte atakis la hispanojn kaj hispanajn posedaĵojn ĉirkaŭ la mondo. De 1577 al 1580 Francis Drake ĉirkaŭŝipis la mondon, atakante la hispanojn, kaj Elizabeta kavalarigis lin post lia reveno.

 
Nevenkebla Mararmeo.

Post hispanaj sukcesoj en Nederlando, en 1585 ŝi subskribis traktaton kun la nederlandanoj kontraŭ la hispanoj, kaj angla armeo komencis subteni la militon de la nederlandaj protestantoj kontraŭ Filipo la 2-a. La angla-hispana milito daŭris ĝis la Traktato de Londono (1604). Komandis la anglan armeon ŝia favorata Robert Dudley sed mankis al li sufiĉe da trupoj kaj li kolerigis la reĝinon kiam li akceptis de la nederlandoj la postenon de Gubernatoro-Generalo. Dudley rezignis en decembro 1587, kun perdita reputacio. Sekvis en 1588 la afero de la Nevenkebla Mararmeo: nome granda mararmeo kiu planis kunporti invadajn trupojn de Nederlando al Anglio, sed la afero fiaskis, pro malbonega vetero kaj sukcesa angla uzado de fajr-ŝipoj. La plejparto de la hispana mararmeo perdiĝis. Estis grava propaganda venko por la angloj kaj la protestantismo.

En 1589 la protestanta Henriko la 4-a heredis la francan regnon. Elizabeta, timanta ke la hispanoj klopodus kapti francajn havenojn apud la Maniko, sendis armeon por subteni lin kontraŭ la romkatolikoj. Kun 4000 soldatoj Lordo Willoughby vagis senefike tra norda Francio: en decembro 1589, perdinte la duonon de siaj trupoj, li retiriĝis. En 1591 John Norreys komandis katastrofan ekspedicion en Bretonion: kiel kutime Elizabeta ne provizis la komandantojn per sufiĉe da soldatoj kaj mono, kaj, dum Norreys en London petegis pli, la romkatolikoj preskaŭ detruis liajn trupojn. Elizabeta sendis pluan armeon, sub Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex, por helpi Henrikon la 4-an sieĝi Rouen, sed li revenis en Anglion en januaro 1592 sen atingi ion ajn.

Elizabeta estis ankaŭ reĝino de la plejparte katolika Irlando, kie ŝi donis bienojn al siaj korteganoj. Responde al serio de ribeloj, la angloj iniciatis politikon de bruligita tero kaj buĉadoj. La plej grava ribelo, subtenata de Hispanio kaj estrata de Aodh Mór Ó Néill, daŭris de 1594 al 1603. En 1599 ŝi sendis la Grafon de Essex por venki la ribelantojn sed li revenis en Anglion senpermese kaj sensukcese. Ó Néill fine kapitulacis malmultajn tagojn post la morto de la reĝino.

Dum ŝia regado okazis la unua koloniado de Virginio, kiun oni nomis laŭ Elizabeta.

Rusio redakti

Elizabeta plue havis diplomatiajn rilatojn kun la Rusa carlando origine establitaj de sia duon-frato. Ŝi ofte lateris al Ivano la Terura per amikecaj terminoj, kvankam la caro ofte malkontentis pro la fakto ke ŝi fokusiĝis al komerco pli ol al la eblo de milita alianco. La caro eĉ proponis al ŝi iam, kaj partikulare dum la fino de sia regado, petis garantion por azilo en Anglio okaze ke lia reĝimo estu faligita.[7] La angla komercisto kaj esploristo Anthony Jenkinson, kiu komencis sian karieron kiel reprezentanton de la Moskova Kompanio, iĝis la speciala ambasadoro de la reĝino en la kortego de Ivano la Terura.[8]

Post la morto de Ivano en 1584, li estis sukcedata de sia malpli ambicia filo Fjodor. Malkiel sia patro, Fjodor ne havis entuziasmon por reteni ekskluzivajn komercajn rajtojn kun Anglio. Fjodor deklaris sian regnon malferma al eksterlandanoj, kaj elpostenigis la anglan ambasadoron Sir Jerome Bowes, kies pompemon estis tolerinta de Ivano. Elizabeta sendis novan ambasadoron, Dro. Giles Fletcher, por peti al la regento Boris Godunov ke li konvinku la caron rekonsideri tion. La negocado malsukcesis, parte ĉar Fletcher direktis sin al Fjodor forgesante du el liaj multaj titoloj. Elizabeta plue direktis sin al Fjodor duone per alvokaj, duone per riproĉaj leteroj. Ŝi proponis aliancon, ion kiun ŝi estis malakceptinta kiam proponis ĝin la patro de Fjodor, sed tio nun estis malakceptita de la rusoj.[7]

Islamaj ŝtatoj redakti

 
Abd el-Uahed ben Mesaud estis la maŭra ambasadoro al Elizabeta en 1600.

Komercaj kaj diplomatiaj rilatoj disvolviĝis inter Anglio kaj la Berberaj ŝtatoj dum la regado de Elizabeta.[9][10] Anglio establis komercajn rilatojn kun Maroko trafante opozicion de Hispanio, vendante armaĵojn, municion, lignon kaj metalon ŝanĝe al maroka sukero, spite papa malpermeso.[11] En 1600, Abd el-Uahed ben Mesaud, ĉefa sekretario de la maroka reganto Ahmad al-Mansur, vizitis Anglion kiel ambasadoro en la kortego de la reĝino Elizabeta,[9][12] por negocadi Marok-anglan aliancon kontraŭ Hispanio.[9][13] Elizabeta "interkonsentis vendi municiojn al Maroko, kaj ŝi kaj Mulai Ahmad al-Mansur multe parolis pri muntado de kuna operaco kontraŭ Hispanio".[14] Diskutoj, tamen, restis nedefinitivaj, kaj ambaŭ regantoj mortis en la du jaroj post la ambasado.[15]

Oni establis diplomatiajn rilatojn ankaŭ ankaŭ kun la Otomana Imperio pere de la frajtado de la Levantenia Kompanio kaj la sendo de la unua angla ambasadoro al la Sublima Pordo, nome William Harborne, en 1578.[14] Por la unua fojo, oni subskribis Traktaton de Komerco en 1580.[16] Oni faris nombrajn sendaĵojn en ambaŭ direktoj kaj epistolajn interŝanĝojn inter Elizabeta kaj la Sultano Murad la 3-a.[14] Per unu el la leteroj, Murad entreprenis la nocion ke Islamo kaj Protestantismo havis "multe pli komune ol kun la Romkatolikismo, ĉar ambaŭ malakceptas la adoradon de idoloj", kaj argumentis por alianco inter Anglio kaj la Otomana Imperio.[17] Okazigante malkontenton en la katolika Eŭropo, Anglio eksportis stanon kaj plumbon (por kanon-fandado) kaj municioj al la Otomana Imperio, kaj Elizabeta serioze studis kunajn militoperacojn kun Murad la 3-a dum la eksplodo de la milito kontraŭ Hispanio en 1585, ĉar Francis Walsingham estis premanta al rekta impliko de otomanaj militistoj kontraŭ la komuna hispana malamiko.[18]

Setlado de Eklezio redakti

 
La pelikana portreto de Nicholas Hilliard. La pelikano (super ŝia mano) estas foje priskribita kiel nutranta siajn idojn el sia propra sango kaj utilis tie por priskribi Elizabeta-n kiel la "patrinon de la Eklezio de Anglio".[19]

La personaj religiaj konvinkoj estis multe debatitaj fare de fakuloj. Ŝi estis protestanta, sed retenis katolikajn simbolojn (kiel la krucifikso), kaj subtaksis la rolon de predikoj defie al la ŝlosila protestanta kredo.[20]

Laŭ terminoj de publika politiko ŝi favoris pragmatismon pri religiaj aferoj. La demando pri ŝia legitimeco estis ŝlosila afero: kvankam ŝi estis teknine nelegitimeca sub kaj la protestanta kaj la katolika juroj, ŝia retroir-deklarita eksterlegitimeco sub la Angla Eklezio ne estis serioza barilo kompare kun la fakto ke ŝi neniam estis legitimigita laŭ la katolikoj. Nur pro tiu tialo, neniam estis dubinda ke Elizabeta estis fakte protestanta.

Elizabeta kaj ŝiaj konsilistoj perceptis minacon de katolika kampanjo kontraŭ la hereza Anglio. Elizabeta tial serĉis protestantan solvon kiu ne ofendu katolikojn samtempe plenumante la dezirojn de la anglaj protestantoj; ŝi ne toleris la pli radikalajn puritanojn, kiuj deziris multe pli profundajn reformojn.[21] Kiel rezulto, la parlamento de 1559 ekleĝofaris por eklezio bazita sur la protestanta setlado fare de Eduardo la 6-a, kun la monarko kiel estro, sed kun multaj katolikaj elementoj, kiel partoprenantoj.[22]

La Ĉambro de Komunuloj arde apogis la proponojn, sed la leĝo pri superregado trafis opozicion en la Ĉambro de Lordoj, partikulare el la episkopoj. Elizabeth havis bonan sorton ke multaj episkopecoj estis neokupitaj tiame, kiel tiu de la Ĉefepiskopeco de Canterbury.[23][24] Tio ebligis, ke la subtenantoj inter nobeloj forvoĉdonu la episkopojn kaj konservativajn nobelojn. Tamen, Elizabeta devis akcepti la titolon de Suprema Guberniestro de la Eklezio de Anglio pli ol tiu de la pli polemikiga titolo de Suprema Estro, kiu estis konsiderata de multoj tute neakceptebla por ke virino portu ĝin. La nova Leĝo de Superregado iĝis aprobita leĝo la 8an de majo 1559. Ĉiuj publikaj funkciuloj devis fari ĵuron pri fideleco al la monarko kiel Suprema Guberniestro kontraŭ la risko esti elpostenigita; la leĝoj pri herezo estis nuligitaj, por eviti ripeton de la persekutado al disidentoj, kiel iam estis praktikita de Maria. Samtempe, oni aprobis novan Leĝon pri Unuformeco en 1559, kiu faris deviga la estadon en preĝejo kaj la uzadon de adaptita versio de 1552 de la Book of Common Prayer (Libro de komuna preĝado), kvankam la punoj pro malakcepto, aŭ malsukceso ĉeesti kaj partopreni, ne estis tro penigaj.[25]

Lastaj jaroj kaj morto redakti

 
William Cecil, Lordo Burghley, fidinda konsilanto de Elizabeta.

La lastaj jaroj de la regado estis malfacilaj. Estis ekonomiaj problemoj, malgrandaj rikoltoj kaj pesto. La apliko de leĝoj kontraŭ katolikoj pliintensiĝis, kaj la reĝimo pli kaj pli uzis spionojn. En 1598 mortis la plej fidinda konsilanto de Elizabeta, Lordo Burghley. Lia filo Roberto anstataŭis lin. Post lia reveno de Irlando, Elizabeta enfermis sian favoraton la Grafon de Essex en lia Londona domego, sed en februaro 1601 li malsukcese ribelis, kaj li estis senkapigita: Elizabeta parte kulpigis sin kaj lamentegis lian morton.

Roberto Cecil deziris glatan heredon de la angla trono kaj eniris sekretan korespondadon kun la skota reĝo Jakobo kiun li persvadis indulgi la reĝinon. Ekde la aŭtuno de 1602 la mortoj de pluraj amikoj ege deprimis Elizabetan, aparte tiu en marto 1603 de Katerina Carey, Grafino de Nottingham. Ŝi malsaniĝis, kaj mortis la 24-an de marto ĉe la palaco de Richmond. Post malmultaj jaroj, Robert Cecil kaj la Privata Konsilio proklamis ke Jakobo estas la angla reĝo.

La ĉerko iris laŭ la Tamizo al Whitehall, sur barĝo lumigata de torĉoj. La 28-an de aprilo okazis entombigo kaj enterigo en la Abatejo Westminster.

Elizabeta epoko redakti

 
Funebra monumento de William Shakespeare en Stratford-upon-Avon; eble Shakespeare estas la plej konata figuro de la Elizabeta epoko.

La regado de Elizabeto estas ofte konata kiel la Elizabeta epoko aŭ la Ora Epoko, en kiu Anglio pliampleksiĝis potence kaj influe. Dramistoj William Shakespeare, Christopher Marlowe, Ben Jonson ĉiuj prosperis dum la epoko. Plue, Francis Drake iĝis la unua anglo, kiu ĉirkaŭnavigis la globon. Koloniigo de Nordameriko komenciĝis fare de kavaliro Walter Raleigh kaj kavaliro Humphrey Gilbert. Francis Bacon skribis politikan kaj filozofian vidpunktojn. En Anglio mem solidiĝis la protestantismo.

La Elizabeta epoko elstaras ĉefe kontraste al la periodoj antaŭ kaj post ĝi. Estis la periodo post la reformacio de la landa kristana organiziĝo for de la katolika eklezio al ŝtate difinita anglikana eklezio, kaj antaŭ la postaj konfliktoj kaj inter anglikanoj kaj katolikoj kaj inter la parlamento kaj la monarkoj, kiuj difinis la 17-an jarcenton. La reĝino Elizabeto povis almenaŭ por la daŭro de sia regotempo pacigi la konfliktojn inter la diversaj kristanismaj grupoj, kaj la parlamento ankoraŭ ne sufiĉe fortis por signife ataki la monarkan absolutismon. Anglio havis centraligitan, bone organizitan kaj agopovan registaron, kio precipe ŝuldiĝis al la reformoj de la antaŭaj reĝoj Henriko la 7-a kaj Henriko la 8-a.

Kompare kun aliaj grandaj eŭropaj ŝtatoj Anglio estis en bona pozicio - en Italio finiĝis la renesanco, en Francio ardis religiaj konfliktoj, kiuj nur dum la jaro 1598 finis per la Edikto de Nantes. Anglio perdis siajn lastajn teritoriajn posedaĵojn en la kontinenta parto de Eŭropo, tiel ke la daŭra interŝtata konflikto kun Francio dum la regotempo de Elizabeto preskaŭ plene paŭzis.

La nura granda rivalo de Anglio estis la reĝlando Hispanio, kun kiu la angla ŝtato havis armeajn konfliktojn kaj en Eŭropo kaj en Ameriko, kiuj kulminis en la Angla-Hispana Milito (1585–1604). La provo de la hispana reĝo Filipo la 2-a, dum la jaro 1588 helpe de granda militŝiparo invadi Anglion, same malsukcesis kiel la atako de brita militŝiparo al Hispanio sub la angla armeestro Francis Drake dum 1589. Hispanio poste finance subtenis la ribelon de katolikoj en Irlando kontraŭ la angla regado kaj provokis marbatalojn de hispanaj kontraŭ anglaj militŝipoj. La kostoj ligitaj al tiuj armeaj konfliktoj signife damaĝis la ŝtatajn financojn de Anglio kaj lige al tio la nacian ekonomion.

Bibliografio en Esperanto redakti

Elisabetta Sala, Elisabetta la Sanguinaria, Ares (italio), 2010. (La eseo malkaŝas nekonatan bildon de Elizabeto la 1-a de Anglio, kies sangelverŝon la propagando ignoris).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Aŭ Elizabeta, dum en Esperanto ambaŭ formoj uzatas por multaj virinoj.
  2. Datoj de tiu artikolo antaŭ la 14a de septembro 1752 estas en la Julia kalendaro kaj la 1a de januaro estas traktita kiel la komenco de la jaro, kvankam fakte la 25a de marto estis traktita kiel la komenco de la jaro en Anglio dum la vivo de Elizabeta.
  3. "Mi intencas regi ĉiujn miajn agojn per bonaj konsiloj kaj konsilantaro." Unua diskurso de Elizabeta kiel reĝino, Hatfield House, 20a de novembro 1558. Loades, 35.
  4. 4,0 4,1 Starkey Elizabeth: Woman, 5.
  5. Neale, 386.
  6. Somerset, 729.
  7. 7,0 7,1 Russia and Britain de Crankshaw, Edward, publikigita de Collins, serio The Nations and Britain.
  8. Coote, Charles Henry. (2017) Early Voyages and Travels to Russia and Persia by Anthony Jenkinson and other Englishmen. Taylor & Francis. ISBN 978-1317146612.
  9. 9,0 9,1 9,2 Virginia Mason Vaughan. (2005) Performing Blackness on English Stages, 1500–1800. Cambridge University Press, p. 57. ISBN 978-0-521-84584-7.
  10. Allardyce Nicoll. (2002) Shakespeare Survey With Index 1–10. Cambridge University Press, p. 90. ISBN 978-0-521-52347-9.
  11. Emily Carroll Bartels. (2008) Speaking of the Moor. University of Pennsylvania Press, p. 24. ISBN 978-0-8122-4076-4.
  12. University of Birmingham Collections Mimsy.bham.ac.uk En webarchive [1] 28a de februaro 2009
  13. Tate Gallery ekspozicio "East-West: Objects between cultures", Tate.org.uk Arkivigite je 2013-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
  14. 14,0 14,1 14,2 Kupperman, 39
  15. Nicoll, p.96
  16. The Encyclopedia of world history de Peter N. Stearns, p. 353.
  17. Kupperman, 40
  18. Kupperman, 41
  19. 'Queen Elizabeth I: The Pelican Portrait', called Nicholas Hilliard (c. 1573), Liverpool, United Kingdom: National Museums Liverpool, 1998, archived from the original on 16a de aprilo 2014, https://web.archive.org/web/20140416214748/http://www.liverpoolmuseums.org.uk/walker/collections/13c-16c/elizabeth.aspx, retrieved 29-a de julio 2012 
  20. Patrick Collinson, "Elizabeth I (1533–1603)" in Oxford Dictionary of National Biography (2008) Alirita la 23an de aŭgusto 2011
  21. Lee, Christopher. (1998) “Disc 1”, This Sceptred Isle 1547–1660. ISBN 978-0-563-55769-2.
  22. Loades, 46.
  23. "It was fortunate that ten out of twenty-six bishoprics were vacant, for of late there had been a high rate of mortality among the episcopate, and a fever had conveniently carried off Mary's Archbishop of Canterbury, Reginald Pole, less than twenty-four hours after her own death". Somerset, 98.
  24. "There were no less than ten sees unrepresented through death or illness and the carelessness of 'the accursed cardinal' [Pole]". Black, 10.
  25. Somerset, 101–103.

Bibliografio redakti

  • Kupperman, Karen Ordahl (2007), The Jamestown Project, Harvard University Press, ISBN 978-0-674-02474-8.
  • Loades, David (2003), Elizabeth I: The Golden Reign of Gloriana, London: The National Archives, ISBN 978-1-903365-43-4.
  • Neale, J. E. (1954) [1934], Queen Elizabeth I: A Biography (represo eld.), London: Jonathan Cape, OCLC 220518.
  • Somerset, Anne (2003), Elizabeth I (1st Anchor Books ed.), London: Anchor Books, ISBN 978-0-385-72157-8.
  • Starkey, David (2003), "Elizabeth: Woman, Monarch, Mission", in Doran, Susan (ed.), Elizabeth: The Exhibition at the National Maritime Museum, London: Chatto and Windus, ISBN 978-0-7011-7476-7.

Eksteraj ligiloj redakti