Eduardo la 6-a (Anglio)

Eduardo la 6-a estis reĝo de Anglio de 1547 ĝis 1553.

Eduardo la 6-a
Reĝo de Anglio kaj Irlando
Persona informo
Edward VI
Naskiĝo 12-an de oktobro 1537 (1537-10-12)
en Hampton Court
Morto 6-an de julio 1553 (1553-07-06) (15-jaraĝa)
en Greenwich
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio protestantismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Eduardo la 6-a (Anglio)
Familio
Dinastio Tudoroj vd
Patro Henriko la 8-a vd
Patrino Jane Seymour vd
Gefratoj Maria la 1-aElizabeto la 1-aHenry Fitzroy • Henry, Duke of Cornwall vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo monarko • aristokrato • verkisto vd
Reĝo de Anglio
Dum 1547-1553
Antaŭulo Henriko la 8-a
Sekvanto (Jane Grey), Maria la 1-a
Reĝo de Irlando
Dum 1547-1553
Antaŭulo Henriko la 8-a
Sekvanto (Jane Grey), Maria la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte la 12-an de oktobro 1537, li estis la filo de Henriko la 8-a kaj lia tria edzino Jane Seymour, kiu mortis malmultajn tagojn post la nasko. Henriko ĝojis ke fine li havis filon - liaj antaŭaj infanoj estis ĉiuj filinoj. Eduardo estis nun la heredonto de la reĝo.

Li facile lernis lingvojn kaj lia amo al klereco sin montris per la fondado de lernejoj. Restas ankoraŭ lernejoj nomataj "King Edward's School" (la lernejo de la Reĝo Eduardo). Inter liaj instruistoj estis John Cheke.

En 1547 kiam Eduardo havis nur naŭ jarojn, Henriko mortis kaj Eduardo reĝiĝis. La kronado okazis ĉe la Abatejo Westminster la 20-an de februaro 1547. Laŭ la testamento de Henriko estiĝis Konsilio de Regenteco, kiu nomumis Edward Seymour Lord-Protektanto.

La unuan jaron de la regado, la angloj invadis Skotlandon por devigi Marian Stuart edziĝi kun Eduardo; ili gajnis venkon sed kiam Maria finanĉiniĝis en 1548 al la Daŭfeno Francisko de Francio, iĝis klare ke la angloj ne povus kontraŭi kaj la skotojn kaj la francojn.

La Konsilio de Regenteco favoris la protestantismon, kiun ankaŭ la ĉefepiskopo de Canterbury, Thomas Cranmer, subtenis, kaj Cranmer eldonis diservan libron por la angla eklezio. Rezultis en 1549 malsukcesa katolika ribelo de loĝantoj de Devon kaj Kornvalo, kiun la registaro venkis, mortigante multajn. Dume la frato de Edward Seymour amindumis kun la princino Elizabeta kaj estis ekzekutita pro ŝtat-perfido. Ekonomiaj problemoj pliigis la ĝenojn de la Lord-Protektanto kaj tumultoj okazis. En aŭgusto 1549 la francoj deklaris militon. La influo de Edward Seymour komencis malpliiĝi, kaj li prenis la reĝon kaj fuĝis al Windsor. Oni arestis lin, kaj la 22-an de januaro 1552 li estis ekzekutita.

Lin anstataŭis kiel Lord-Protektanto John Dudley, Grafo de Warwick, kiu iĝis 1-a Duko de Northumberland en 1551. En 1550 estiĝis paco kun Francio: la angloj cedis Boulogne kaj la anglajn posedaĵojn en Skotlando. Oni komencis persekuti kaj ŝtiparumi tiujn kiuj ne sekvis la oficialan religion. Kiam en 1553 Eduardo grave malsanis, Dudley persvadis lin deklari Jane Grey la heredonto de la regno. Eduardo mortis, havante dek-kvin jarojn, la 6-an de julio 1553. La 9-an de aŭgusto li enteriĝis en la Abatejo Westminster.