Catherine Parr

edzino de Henriko la 8-a de Anglio

Catherine PARR (n. ĉirkaŭ 1512, m. la 5-a de septembro 1548) estis la sesa kaj fina edzino de Henriko la 8-a (Anglio).

Catherine Parr
Reĝedzino de Anglio
Persona informo
Katherine Parr
Naskonomo Katharine Parr
Naskiĝo proksimume 1512
en Kendal
Morto 5-an de septembro 1548 (1548-09-05)
en Sudeley Castle, Gloucestershire
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Sudeley Castle vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj anglahispanaitalafrancalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Catherine Parr
Familio
Dinastio House of Neville vd
Patro Sir Thomas Parr vd
Patrino Maud Green, Lady Parr vd
Gefratoj Anne ParrWilliam Parr vd
Edz(in)o Henriko la 8-a de Anglio • Thomas Seymour
Infanoj Mary Seymour vd
Parencoj Maria la 1-aElizabeto la 1-aEduardo la 6-a • John Neville, 4th Baron Latimer • Margaret Neville vd
Profesio
Okupo verkistohonordamo • edz(in)o de monarĥo vd
Verkado
Verkoj Psalms or Prayers ❦
Prayers or Meditations vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Ŝi naskiĝis en la kastelo de Kendal, Westmorland kaj estis la plej aĝa ido de Kavaliro Thomas Parr de Horton House, Northamptonshire, kiu devenis de Eduardo la 3-a (Anglio), kaj ties edzino Maud Green. Thomas Parr estis ŝerifo de Northamptonshire kaj ministro de Henriko la 8-a; Maud Green, Damo Parr, servis en la domanaro de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. Catherine Parr havis fraton, William Parr (1-a grafo de Essex), kaj fratinon, Anne Parr (grafino de Pembroke).

En 1529 ŝi edziĝis al Edward Borough (2-a Barono de Gainsborough), kiu mortis en 1532. En 1534 ŝi edziĝis al John Neville (3-a Barono Latimer). En 1536, dum la Pilgrimado de Gracio (ribelo kontraŭ Henriko la 8-a pro ties religia politiko), ŝi kaj ŝia du stif-filoj iĝis ostaĝoj de la ribelantoj. John Neville mortis en 1543.

Edzino de Henriko la 8-a redakti

Catherine Parr tiam ekamis Thomas Seymour (1-a Barono Seymour de Sudeley), frato de Jane Seymour, la 3-a edzino de Henriko la 8-a, sed la reĝo ekamis ŝin kaj ŝi devis edziĝi al Henriko. La nupto okazis la 12-an de julio 1543 ĉe Hampton Court.

Pro la interveno de Catherine, Henrikon reamikiĝis al siaj filinoj per siaj unua kaj dua edziĝoj, Maria kaj Elizabeto, kaj Catherine mem ĝuis amikajn rilatojn kun Eduardo, filo de Henriko kaj Jane Seymour.

De julio al septembro 1544 Catherine servis kiel regentino de Anglio dum ŝia edzo militis en Francio.

Ŝi favoris protestantismon kaj pro tio altiris la malamikon de gravuloj kiuj klopodis persvadi Henrikon forpeli ŝin. En 1546 estis mandato por ŝia aresto, sed ŝi reamikiĝis al la reĝo.

Lastaj jaroj redakti

Henriko la 8-a mortis la 28-an de januaro 1547, kaj Catherine Parr edziĝis al Thomas Seymour. Ŝi gravedis: tiuepoke oni malaprobis amoradon dum gravedeco kaj Thomas Seymour ŝajne eniris amrilatojn kun la estonta Elizabeto la 1-a, kiu loĝis en la domo de Catherine kaj Thomas. Onidire Catherine eltrovis Thomas kaj Elizabeton brakumantajn unu la alian: ĉiukaze Elizabeto estis forsendata en majo 1548.

En 1547 eldoniĝis ŝia verko Lamentacions of a synner (Lamentoj de pekulino) kiu subtenis protestantajn kredojn.

La 30-an de aŭgusto 1548 Catherine naskis filinon, Mary Seymour, sed ŝi mem postvivis nur malmultajn tagojn.