Eduardo la 3-a (Anglio)

reĝo de Anglio

Eduardo la 3-a de Anglio, naskita la 13-an de novembro 1312, mortinta la 21-an de junio 1377, estis inter la plej sukcesaj anglaj reĝoj mezepokaj. Sian 50-jaran regadon li komencis je la aĝo de 14, je la 25-a de januaro 1327, kiam mortis lia patro Eduardo la 2-a. Nur 400 jarojn poste alia monarko estis regonta similan tempon.

Eduardo la 3-a
Reĝo de Anglio
Persona informo
Edward III
Naskiĝo 13-an de novembro 1312 (1312-11-13)
en Kastelo Windsor, Berkshire,  Reĝlando Anglio
Morto 21-an de junio 1377 (1377-06-21) (64-jaraĝa)
en Richmond Palace, Richmond (Londono),  Reĝlando Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Eduardo la 2-a de Anglio vd
Patrino Izabela de Francio vd
Gefratoj Johana de la Turo • Eleanor of Woodstock • John of Eltham, Earl of Cornwall • Adam FitzRoy vd
Edz(in)o Filipa de Henegovio vd
Amkunulo Alice Perrers vd
Infanoj Eduardo de Woodstock • Joan of England • Lionel of Antwerp, 1st Duke of Clarence • Johano de Gento • Edmundo el Langley, la 1-a Duko de Jorko • Mary of Waltham • Margaret, Countess of Pembroke • Thomas of Woodstock, 1st Duke of Gloucester • John de Southeray • Joan (?) • Jane (?) • Nicholas Lytlington • Joan of England • Isabella de Coucy • William of Hatfield • Blanche de la Tour Plantagenet • Thomas of England • William of Windsor vd
Profesio
Okupo reĝa familiano • monarko vd
Reĝo de Anglio
Dum 13271377
Antaŭulo Eduardo la 2-a
Sekvanto Rikardo la 2-a
Reganto de Irlando
Dum 13271377
Antaŭulo Eduardo la 2-a
Sekvanto Rikardo la 2-a
Duko de Guyenne
Dum 13271362
Antaŭulo Eduardo la 2-a
Sekvanto Eduardo de Woodstock
2-a periodo
Dum 13761377
Antaŭulo Eduardo de Woodstock
Sekvanto Rikardo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eduardo la 3-a (Anglio).

La regadon de Eduardo markis ekspansio de la angla teritorio per militoj en Skotlando kaj Francio. La familio kaj grandioza idaro de Eduardo provizis la bazon por du longaj kaj gravaj eventoj de la brita kaj eŭropa historio: la centjara milito kaj la rozaj militoj.

Lia patrino estis Izabela de Francio; pro tio Eduardo pretendis ankaŭ la francan tronon. Francaj nobeloj kontestis tion, indikante la salfrankan leĝon, laŭ kiu virinoj (Izabela) ne povis heredi landon.