Elizabeth
Elizabeth estas brita biografia historia drama filmo de 1998 reĝisorita de Shekhar Kapur kaj verkita de Michael Hirst. En ĝi stelulas Cate Blanchett en la titoliga rolo de Elizabeto la 1-a de Anglio, kun Geoffrey Rush, Christopher Eccleston, Joseph Fiennes, John Gielgud, kaj Richard Attenborough en duarangaj roloj. La filmo estis bazita sur la fruaj jaroj de la regado de Elizabeto, post ŝi estis surtronigita post la morto de sia duonfratino Maria, kiu estis enprizonigita ŝin. Jam sur la trono, ŝi frontas komplotojn kaj minacojn.
Elizabeth | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Elizabeth |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1998, 29 okt. 1998 |
Ĝenro | filmbiografio, filma dramo |
Kameraado | Remi Adefarasin |
Reĝisoro(j) | Shekhar Kapur |
Produktisto(j) | Tim Bevan • Eric Fellner • Alison Owen |
Scenaro | Michael Hirst |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | David Hirschfelder |
Rolantoj | Cate Blanchett • Geoffrey Rush • Christopher Eccleston • Joseph Fiennes • John Gielgud • Richard Attenborough • Kenny Doughty • Fanny Ardant • Éric Cantona • Vincent Cassel • Kathy Burke • Edward Hardwicke • Emily Mortimer • Daniel Craig • Amanda Ryan • Angus Deayton • James Frain • Jamie Foreman • Kelly Macdonald • Paul Fox • Terence Rigby • Wayne Sleep • Alfie Allen |
Produktinta firmao | PolyGram Filmed Entertainment Working Title Films |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Intrigo
redakti1558: la Reĝino de Anglio, Maria, arda defendanto de katolikismo, mortas lasante la tronon al sia patroflanka fratino Elizabeto, edukita en protestantismo. La filmo montras kiel Elizabeth, nun reĝino, estas celo de diversaj pretendantoj, kiel la Duko de Anjou, estonta reĝo Henriko la 3-a de Francio, kaj kuraĝita edziniĝi por sekurigi sian postenon. Dume, ŝi tenas sekretan amaferon kun sia amanto, nome Robert Dudley (1-a Grafo de Leicester), kio ne estas tiom sekreta kiom ŝi deziras, ĉar William Cecil, Lordo Burghley, konsideras, ke monarko ne rajtas havi privatan vivon, ricevas konstante informojn pri tiu amafero.
Samtempe, Elizabeth devas legitimiĝi en la povo fronte al la diversaj konspiroj kaj perfidoj kontraŭ sia figuro, inter kiuj tiuj de sia propra kuzo la duko de Norfolk (Thomas Howard (4-a duko de Norfolk)), elstara katolika nobelo en la angla kortumo kiu klopodas por ŝia elpostenigo aŭ morto por postuli la kronon por si mem, kaj tiu de Mary of Guise, regentino de Skotlando, kiu alianciĝas kun Francio por ataki la anglojn en SKotlando. Fine de la filmo, la duko kaj liaj komplicoj estos ekzekutitoj pro perfido kaj Mary murdita de la reĝina konsilisto, Francis Walsingham.
En tiu kunteksto Elizabeth malkovras, per vortoj de kolera Cecil, ke Dudley jam estis edzo sen kono fare de Elizabeth. Tiu seniluziiĝo rezultos en drasta kondutoŝanĝo. Konsiderante, ke rilato kun viro donas al tiu multan povon super ŝi, Elizabeth decidis malpreti por ajna tipo de amafero kaj dediĉi sin tute plene al la ŝtataj aferoj. La afabla kaj romantisma junulino de la komenco de la filmo iĝis severa kaj timiga monarko. Ekde tiam ŝi regadis domine super la ĉirkaŭaj viroj, kapabla fronti kontraŭ parlamento, kiu ofte estis malpreta akcepti siajn politikajn reformojn, kaj ordoni la ekzekuton de la supozatajn malamikojn de la Krono. Tiu transformo prezentiĝas kiel la centra temo de la historio. La filmo finiĝas per la bildo de Elizabeth kiel Virga Reĝino markante tial la komencon de la Orepoko de Anglio. Ŝi estis nomita ankaŭ "Milita Reĝino".
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Cate Blanchett kiel Virga Reĝino.
- Geoffrey Rush kiel Francis Walsingham.
- Christopher Eccleston kiel Thomas Howard (4-a duko de Norfolk).
- Joseph Fiennes kiel Robert Dudley (1-a Grafo de Leicester).
- Kathy Burke kiel Maria la 1-a (Anglio).
- George Yiasoumi kiel Filipo la 2-a de Hispanio.
- Emily Mortimer kiel Kat Ashley.
- Edward Hardwicke kiel Henry FitzAlan, 19a grafo de Arundel.
- Daniel Craig kiel John Ballard.
- James Frain kiel Álvaro de la Quadra.
- Kelly Macdonald kiel Isabel Knollys.
- Angus Deayton kiel Waad, kanzeliero de Exchequer.
- Wayne Sleep kiel dancinstruisto.
- Richard Attenborough kiel William Cecil, 1-a barono de Burghley.
- Jeremy Irons kiel Eldor Chanoble.
- John Gielgud kiel Papo Pio la 5-a.
- Fanny Ardant kiel Mary of Guise.
- Vincent Cassel kiel Henriko, Duko de Anjou, estonta reĝo Henriko la 3-a de Francio.
- Éric Cantona kiel Monsieur de Foix.
Eksteraj ligiloj
redakti- en imdb
- Crítica de la película (el Retarkivo 20181009191321) (en angla)
- Video de Elizabeth en You Tube
- Shekhar Kapur en Interview ĉe 99FACES.tv
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elizabeth (film) en la angla Vikipedio.