Joseph Fiennes
Joseph Alberic Twisleton-Wykeham-Fiennes (/faɪnz/; 27a de Majo 1970), konata kiel Joseph FIENNES, estas angla aktoro de kino, teatro, kaj televido. Li populariĝis ĉefe per roloj en historiaj filmoj.
Joseph Fiennes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Joseph Fiennes | ||
Naskiĝo | 27-an de majo 1970 (54-jaraĝa) en Salisbury | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Guildhall School of Music and Drama Bishop Wordsworth's School vd | |
Familio | ||
Patro | Mark Fiennes (mul) vd | |
Patrino | Jennifer Lash (en) vd | |
Gefratoj | Sophie Fiennes (en) , Martha Fiennes (en) , Magnus Fiennes (en) kaj Ralph Fiennes vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmreĝisoro filmproduktoro teatra aktoro filmaktoro voĉaktoro televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 1993– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ekzemple li ludis la rolojn de William Shakespeare en Shakespeare in Love (1998), pro kiu li estis nomumita por la premio de BAFTA al la Plej Bona Ĉefaktoro kaj al la samkategoria premio de la Actors Guild, de Sir Robert Dudley en Elizabeth (1998), la komisaro Danilov en Enemy at the Gates (2001), Marteno Lutero en Luther (2003), kaj Monsignor Timothy Howard en la dua sezono de la televida serio American Horror Story (2012–2013). Lia ludado kiel komandoro Fred Waterford en la televida serio The Handmaid's Tale (2017–2021) estis nomumita por la premio Primetime Emmy por elstara duaranga aktoro en drama serio en 2018.
Filmoj
redakti- 2003, Sinbad: Legend of the Seven Seas, voĉo de Princo Proteo de Sirakuzo, infanaĝa nobla amiko de Sinbad kaj fianĉo de Marina.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Fiennes en la angla Vikipedio.