Robert Dudley (1-a Grafo de Leicester)

Robert DUDLEY, 1-a Grafo de Leicester, (24a de junio 1532[1] – 4a de septembro 1588) estis angla nobelo, politikisto kaj favorito de la reĝino Elizabeto la 1-a el ŝia surtroniĝo al sia morto. Li estis pretendanto por la mano de la reĝino dum multaj jaroj.

Robert Dudley
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1532 (1532-06-24)
en Kenilworth
Morto 4-an de septembro 1588 (1588-09-04) (56-jaraĝa)
en Oxfordshire
Tombo Collegiate Church of St Mary, Warwick vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Robert Dudley (1-a Grafo de Leicester)
Familio
Patro John Dudley, 1st Duke of Northumberland vd
Patrino Jane Dudley vd
Gefratoj Katherine Hastings • Mary Dudley • Ambrose Dudley • Lord Guildford Dudley • John Dudley • Henry Dudley vd
Edz(in)o Amy Robsart • Douglas Sheffield, Baroness Sheffield • Lettice Knollys vd
Amkunulo Douglas Sheffield, Baroness Sheffield vd
Infanoj Robert Dudley • Robert Dudley, Baron of Denbigh vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La juneco de Dudley estis malfaciligita pro la falo de sia familio en 1553 post lia patro, nome la Duko de Northumberland, malsukcesis eviti la surtronigon de Maria la 1-a. Robert Dudley estis kondamnita je mortopuno, sed estis liberigita en 1554 kaj partoprenis en la Batalo de Saint-Quentin sub la regado de la edzo de Maria kaj kun-reganto, Filipo, kio kondukis al lia kompleta rehabilitigo. Je la surtronigo de Elizabeta en novembro 1558, Dudley estis nomumita kiel "Master of the Horse", nome ministro-konsilisto. En oktobro 1562, li iĝis ano de la Privata Konsilantaro kaj, en 1587, estis nomumita "Lord Steward", nome grava funkciulo de la Reĝa Domo. En 1564, Dudley iĝis Grafo de Leicester kaj, el 1563, unu el la plej grandaj terposedantoj en Norda Kimrio kaj West Midlands de Anglio pere de reĝaj donacoj.

Gravuraĵo de Robert Dudley kiel Ĝenerala guberniestro de la nederlanda Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj.

Robert Dudley, estis unu el la ĉefaj politikistoj de la Elizabeta epoko, kaj li partoprenis kaj en enlanda kaj en eksterlanda politiko kune kun William Cecil kaj Francis Walsingham. Kvankam li malakceptis edziĝi al Maria, Reĝino de Skotoj, Dudley estis dumlonge relative simpatia al ŝi ĝis, ekde mezo de la 1580.aj jaroj, li srde postulis ŝian ekzekuton. Kiel patrono de la Puritana movado, li subtenis ne-konformintajn predikistojn sed klopodis peradi inter ili kaj la episkopoj de la Eklezio de Anglio. Defendanto ankaŭ de la internacia movado de Protestantismo, li estris la anglan kampanjon subtene al la Nederlanda Ribelo (1585–87) kontraŭ la katolika Hispanio. Lia akcepto de la posteno de Ĝenerala guberniestro de la nederlanda Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj kolerigis la reĝinon Elizabeta. La ekspedicio estis milita kaj politika malsukceso, kaj ĝi ruinigis lian Graflandon finance. Leicester eniris en multaj grand-skalaj negocaj aventuroj kaj estis unu el la ĉefaj apogantoj de Francis Drake kaj de aliaj esploristoj kaj piratoj. Dum la kampanjo de la Nevenkebla Mararmeo, la Grafo estis en ĝenerala komando de la anglaj terfortoj. Tiukadres, li invitis la reĝinon Elizabeta viziti siajn trupojn en Tilbury. Tii estis la lasta de multaj eventoj kiujn li organizis dum la jaroj, el kiuj la plej spektakla estis la festivalo en lia sidejo de la Kastelo Kenilworth en 1575 okaze de tri-semajna vizito de la reĝino. Dudley estis grava patrono de la artoj, literaturo, kaj partikulare de la Elizabeta teatro.[2]

La privata vivo de Robert Dudley interplektiĝis kun sia kortega kariero kaj inverse. Kiam lia unua edzino, Amy Robsart, falis laŭ ŝtuparo kaj mortis en 1560, li estis libera por edziĝi al la reĝino. Tamen, la rezultanta skandalo ege malpliiĝis liajn ŝancojn tiukadre. Popularaj onidiroj ke li estis aranĝinta la morton de sia edzino pluis tra sia tuta vivo, spite la juran esploron pri la akcidento. Dum 18 jaroj li ne reedziĝis je la konto de la reĝino Elizabeta kaj kiam li finfine faris tion, lia nova edzino, Lettice Knollys, estis permanente forigita el la kortego. Tio kaj la morto de lia nura laŭleĝa filo kaj heredanto forte frapis lin.[3] Tuj post la morto de la filo en 1584, akra pamfleto konata kiel "Leicester's Commonwealth" cirkulis en Anglio. Tio metis la fundamenton de literatura kaj historiografia tradicio kiu ofte priskribis la Grafon kiel Makiavela "kortega mastro"[4] kaj kiel abomeninda figuro ĉirkaŭ Elizabeta. Pli ĵusa esplorado kondukis al retaksado de lia loko en la Elizabetaj registaro kaj societo.

Notoj redakti

  1. Estas populara tradicio, ke Robert Dudley estis samaĝa kiel la reĝino Elizabeto la 1-a; tamen, en letero al William Cecil li indikas la 24an de junio kiel sia naskiĝtago, kaj miniatura portreto de 1576 fare de Nicholas Hilliard indikas lian aĝon kiel 44, "tiel 1532 estas la plej verŝajna jaro de lia nasko" (Adams 2008b).
  2. Haynes 1992 p. 12; Wilson 1981 pp. 151–152
  3. Adams 2002 pp. 145, 147
  4. Adams 2002 p. 52

Bibliografio redakti

  • Adams, Simon (2002): Leicester and the Court: Essays in Elizabethan Politics Manchester University Press ISBN 0-7190-5325-0
  • Haynes, Alan (1992): Invisible Power: The Elizabethan Secret Services 1570–1603 Alan Sutton ISBN 0-7509-0037-7
  • Wilson, Derek (1981): Sweet Robin: A Biography of Robert Dudley Earl of Leicester 1533–1588 Hamish Hamilton ISBN 0-241-10149-2