Kastelo Kenilworth

Kastelo Kenilworth estas ruina kastelo ĉe Kenilworth, Warwickshire, Anglio.

Kastelo Kenilworth
burgo • dommuzeo [+]

Koordinatoj52° 20′ 49″ N, 1° 35′ 28″ U (mapo)52.347-1.59111Koordinatoj: 52° 20′ 49″ N, 1° 35′ 28″ U (mapo)
Areo1,21 km² (120,52 ha) [+]

Estiĝo1122

Kastelo Kenilworth (Britio)
Kastelo Kenilworth (Britio)
DEC
Kastelo Kenilworth
Kastelo Kenilworth

Map
Kastelo Kenilworth

Vikimedia Komunejo:  Kenilworth Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Kenilworth
Kastelo Kenilworth

Antaŭa fortikaĵo konstruiĝis dum la anglosaksa epoko. La nuna ruino datiĝas de la normanda epoko, kaj la unua konstruado okazis dum la regado de Henriko la 1-a. Dum la 13-a jarcento oni plifortigis la kastelon kaj estigis lagon kiu ĉirkaŭis tri flankojn.

En 1244 Henriko la 3-a donis la kastelon al Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester): kiam tiu estris gravan ribelon kiu erupciis en 1263, la kastelo servis kiel lia bazo. Simon de Montfort mem mortis dum la batalo de Evesham en 1265, kaj sekvis akra venĝo kontraŭ la ribelintoj. Iuj daŭrigis la ribelon, kaj la sekvantan jaron ili rifuĝis en Kastelo Kenilworth. Tie la estonta Eduardo la 1-a sieĝis ilin: tio estis la plej longa sieĝo iam ajn en Anglio, kaj fine, la 14-an de decembro 1266, la ribelantoj kapitulaciis. Henriko la 3-a donis Kastelon Kenilworth al sia filo Edmundo Crouchback. Ĝi posediĝis de anoj de reĝaj familioj ĝis 1553.

Ekde 1364 Johano de Gaunt plikomfortigis la kastelon.

Plurajn fojojn Elizabeto la 1-a vizitis la kastelon, tiam posedatan de ŝia favorato Robert Dudley (1-a grafo de Leicester). La romanisto Walter Scott verkis romanon, Kenilworth, kie multe da la komploto okazis ĉe la kastelo, kaj kiu pritraktis sekretan edziĝon de Robert Dudley.

La ruinoj viziteblas.