Edmundo Crouchback
Edmundo Crouchback (Edmund Krucdorso, n. la 16-an de januaro 1245, m. la 5-an de junio 1296) estis filo de Henriko la 3-a (Anglio) kaj Eleanora de Provenco.
Edmundo Crouchback | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edmund Crouchback | |||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1245 en Londono | ||||
Morto | 5-an de junio 1296 (51-jaraĝa) en Bajono | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Anĵua dinastio vd | ||||
Patro | Henriko la 3-a vd | ||||
Patrino | Eleanora de Provenco vd | ||||
Gefratoj | Eduardo la 1-a, Margaret of England (mul) , Beatrice of England (en) kaj Katherine of England (en) vd | ||||
Edz(in)o | Aveline de Forz (en) (1269 (Gregoria)–) Blanche of Artois (en) vd | ||||
Infanoj | Tomaso Plantaĝeneto ( Blanche of Artois (en) ) John of Lancaster (en) ( Blanche of Artois (en) ) Henriko Plantaĝeneto ( Blanche of Artois (en) ) Mary Plantagenet (en) ( Blanche of Artois (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Infaneco
redaktiEdmundo naskiĝis en Londono. En 1252 papo Inocento la 4-a nomumis lin reĝo de Sicilio kaj Apulio: Inocento esperis ke Henriko la 3-a subtenus lin kontraŭ Konrado la 4-a (Germanio), kiu fakte regis tiujn landojn, sed la anglaj nobeloj tute kontraŭis kaj Edmundo estis nur titulara reĝo.
Posta vivo
redaktiPost la morto de Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) en 1265, Edmundo nomumiĝis grafo de Leicester kaj de Lancaster, kaj lordo-intendanto (ĉefministro) de Anglio.
En 1267 lia patro donis al li plurajn kimrajn titolojn tiam fakte posedatajn de Llywelyn la lasta, kimra princo kiu estris la kimran reziston kontraŭ la angloj.
En 1271 li kaj lia pli aĝa frato, la estonta Eduardo la 1-a (Anglio), krucmilitis en la Sankta Lando. Estis verŝajne pro tio ke li akiris la kromnomon "Crouchback" ("Krucdorso") ĉar kiel krucmilitinto li rajtis porti krucon sur sia mantelo.
Reveninte en Anglion, li ofte loĝis ĉe Kastelo Grosmont, Monmouthshire, kie naskiĝis lia dua filo Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster).
Edmundo mortis la 5-an de junio 1296 sieĝante Bordeaux, kaj entombiĝis en Abatejo Westminster la 15-an de julio tiun jaron.
Edzinoj kaj idoj
redaktiEdmundo dufoje edziĝis:
- la 8-an de aprilo 1269 al Avelina de Forz, kiu mortis senide en 1273 (eble dum akuŝo) kaj entombiĝis en Abatejo Westminster
- la 3-an de februaro 1276 en Parizo al Blanka de Artezo, filino de Roberto la 1-a (grafo de Artezo) kaj Matilda de Brabanto. Ili havis kvar idojn:
- Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster) (ĉ.1278-1322)
- Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster) (1281-1345)
- Johano Plantaĝeneto, Lordo de Beaufort (ĉ.1282-1327)
- Maria Plantaĝeneto (ĉ.1284-ĉ.1289)