Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster)

Tomaso Plantaĝeneto (naskiĝis ĉirkaŭ 1278, m. la 22-an de marto 1322) estis nepo de Henriko la 3-a (Anglio) kaj angla nobelo kiu plurfoje ribelis kontraŭ Eduardo la 2-a. Li ofte konatiĝis kiel Tomaso de Lancaster.

Tomaso Plantaĝeneto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1277 (1277-11-30)
Morto 22-an de marto 1322 (1322-03-22) (44-jaraĝa)
en Pontefract
Mortis per senkapigo vd
Tombo Pontefract Castle vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Anĵua dinastio • Plantaĝenetoj vd
Patro Edmundo Crouchback vd
Patrino Blanche of Artois vd
Gefratoj Johana la 1-a de NavaroHenriko Plantaĝeneto vd
Edz(in)o Alice de Lacy, 3rd Countess of Lincoln vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster)

Familio redakti

Tomaso estis la pli aĝa filo de Edmundo Crouchback kaj Blanka de Artezo, kaj frato de Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster). De sia frato li heredis la titolojn de grafo de Leicester, grafo de Lancaster, kaj grafo de Derby. Li estis la plej potenca nobelo de norda Anglio.

Edziĝo redakti

Tomaso edziĝis al Alica de Lacy, filino Henriko de Lacy (3-a grafo de Lincoln). Kiam Henriko mortis en 1311 Tomaso iĝis per sia edziĝo grafo de Lincoln kaj grafo de Salisbury.

Tamen la geedziĝo estis malkontentiga. En 1317 Alica (verŝajne volonte) forrabiĝis de kavaliro kiu omaĝis al Johano de Warenne (8-a grafo de Surrey). Sekvis akra kverelo inter la du grafoj, kaj Tomaso kaptis du kastelojn de Johano de Warenne, kaj eksedziĝis disde Alica. Eduardo la 2-a devigis la grafojn eniri pacakordon. Malgraŭ la eksedziĝo, per la originala edziĝakordo Tomaso daŭre retenis la rangojn de grafo de Lincoln kaj grafo de Salisbury.

Konfliktoj kun Eduardo la 2-a redakti

Komence de la regado de Eduardo la 2-a, Tomaso subtenis la reĝon, sed li komencis kontraŭi lin pro malamo al ties favorato Piers Gaveston, kiu malkaŝe mokis Tomason. Kiam Gaveston persvadis Eduardon forsendi sekvanton de Tomaso, Tomaso aliĝis al la nobeloj kiuj kontraŭis Eduardon. Per sia privata armeo li disigis Eduardon de Gaveston, kaj li estis inter la nobeloj kiu mortkondamnis Gaveston en 1312.

En 1314 la skotoj decide venkis Eduardon la 2-a dum la batalo de Bannockburn. Poste Eduardo konfidis sin al Tomaso, kiu estis dum la sekvantaj kvar jaroj la fakta reganto de Anglio. Sed Tomaso povis nek defendi nordan Anglion kontraŭ skotaj disraboj, nek pacigi kverelantajn nobelojn. En 1318 kontraŭuloj senpostenigis lin. Tamen la novaj reĝaj favoratoj, Hugo Despenser (1-a grafo de Winchester) kaj Hugo Despenser (la pli juna) malpopulariĝis. En 1321 Tomaso denove estris ribelon. La 16-an de marto 1322 li malvenkis proksime al Boroughbridge, Jorkŝiro, kaj kaptiĝis. Li mortkondamniĝis per proceso dum kiu oni tute malebligis lin defendi sin. Li senkapiĝis proksime al Kastelo Pontefract, kaj la reĝo konfiskis liajn titolojn kaj bienojn. Tamen en 1324 Eduardo la 2-a restaŭris ilin al Henriko, la frato de Tomaso.

Preskaŭ tuj post lia morto multaj honoris Tomason kiel sanktulo kaj martiro. Trifoje Eduardo la 3-a (Anglio) malsukcese petis la papon kanonizi lin.