Kimrio

lando, en la okcidenta parto de insulo Britio; parto de la ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
Tiu ĉi artikolo temas pri regiono en Britio. Pri urbo en Rusio rigardu artikolon Kimri.

KimrioKimrujo (kimre Cymru [kimri], angle Wales [ŭejlz]), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj." Laŭ la stato de 2016 en la komunumo loĝis 3 113 000 loĝantoj sur areo de 21 218 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 147 loĝantoj/km².

Kimrio
Cymru

Flago de Kimrio

Blazono de Kimrio

flago blazono
Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau
Nacia devizo: Cymru am byth (Kimrio por ĉiam)
Situo en Britio
lando de Britionaciolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Cardiff/Caerdydd
Oficiala(j) lingvo(j) kimra lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kimra (20%), angla (80%)
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj, protestantoj
Areo 21 218 km²
- % de akvo 0,02 %
Loĝantaro 3 113 000 (2016)
Loĝdenso 140 loĝ./km²
Horzono +0 (en somero +1)
Interreta domajno uk
Landokodo UK
Telefona kodo 44
Plej alta punkto Yr Wyddfa
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Karlo la 3-a
Ĉefministro Carwyn Jones
Nacia tago 1-a de marto
Sendependiĝo parto de Britio
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Kimrio
vdr

Kiam la anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32.000 homoj parolas nur la kimran.

La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas Nacia Asembleo por Kimrio kiu tamen ne havas plenan regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.

Historiaj partoj (graflandoj) de Kimrio redakti

Administra divido redakti

Geografio redakti

Kimrio estas ĝenerale monta lando ĉe la okcidenta flanko de centra suda Britio.[1]

La Golfo Cardigan (angle Cardigan Bay; kimre Bae Ceredigion) estas larĝa golfo, kiu dominas la plej grandan parton de la okcidenta marborda strio de la kimria duoninsulo.

Politiko redakti

Kimrio havas propran malcentrigantan (angle devolved) parlamenton, kiu nomiĝas la Nacia Asembleo por Kimrio. Ĝi estas unuĉambra asembleo kun aŭtoritato de lokaj aferoj, kiel iaj impostoj kaj saneco, sed la asembleo havas malpli potencojn ol la Skotlanda Parlamento kaj la nordirlanda asembleo. La plej forta partio en Kimrio estas la Kimra Laborista Partio, estanta la kimra filio de Brita Laborista Partio. La dua partio en Kimrio laŭ meza partiforteco estas la maldekstra naciisma Partio de Kimrujo, sed nun la Kimra Konservisma Partio, filia de Konservisma Partio, havas pliajn sidlokojn. La Kimraj Liberalaj Demokratoj apartenas al la federaj Liberalaj Demokratoj kaj estas la plej malgranda kimra partio. Ili malgraŭ havas tre gravajn bazojn de potenco en meza kaj okcidenta Kimrio.

Vidindaĵoj redakti

Amaskomunikiloj en Kimrio redakti

Cardiff estas la centro de la komunikiloj en Kimrio. BBC Kimrio elsendas en la angla kaj la kimra lingvoj. ITV, la ĉefa komerca televida stacio de Britio, havas branĉon en Kimrio, sed ĉefe elsendas en la angla. S4C Digidol elsendas nur en la kimra lingvo.

BBC Radio Wales estas la sola nacia anglalingva radio en Kimrio, dum BBC Radio Cymru elsendas en la kimra lingvo. Ankaŭ estas multaj sendependaj lokaj elsendantoj en Kimrio, kiel Red Dragon FM, Marcher Sound, Coast FM, Swansea Sound, 96.4FM The Wave, Radio Pembrokeshire, Radio Carmarthenshire, Champion 103, Radio Ceredigion kaj Real Radio.

Y Cymro daŭre estas la sola kimrolingva gazeto. Anglalingvaj gazetoj kiuj aperas en Kimrio estas Liverpool Daily Post kaj The Western Mail. En 2008 oni planis lanĉi ĉiutagan kimrolingvan gazeton, Y Byd, sed du samajnojn antaŭ la planita starto oni tamen nuligis la planojn.

Muziko en Kimrio redakti

La ĉefa festivalo de muziko kaj poemoj estas la Kimra Nacia Eisteddfod. Ĝi okazas ĉiujare en malsama municipo aŭ urbo. Oni ofte referencas al Kimrio kiel la "lando de la kanto". Kimrio ĉefe estas fama pro harpistoj, viraj korusistoj, kaj artistoj kiel Geraint Evans, Dame Gwynneth Jones, Dame Anne Evans, Ivor Novello, Madam Adelina Patti, John Cale, Tom Jones, Charlotte Church, Bonnie Tyler, Bryn Terfel, Mary Hopkin, Katherine Jenkins, Meic Stevens, Shirley Bassey kaj Aled Jones.

La Kimra tradicia popola muziko, dumlonge malpli konata ol la IrlandaSkota popola muziko, plivigliĝas.

La BBC National Orchestra of Wales ludas en Kimrio kaj la tuta mondo. La mondkonata nacia opera de Kimrio nun permanente estas gastigita de la Wales Millennium Centre ĉe la golfo de Cardiff.

En Kimrio okazadas ankaŭ Internacia Eisteddfod

Tradiciaj vestoj de Kimrio redakti

 
Tradicia virina vestado de Kimrio

Tiu vesto formiĝis dum la 17-a jarcento, sed ne plu kutime estas uzata. Plej tipa trajto estas la alta nigra tub (ĉapelo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti



  1. (2004) UK 2005 – The Official Yearbook of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland. Office for National Statistics. ISBN 978-0-11-621738-7.