Kimra lingvo

kelta lingvo parolata en Kimrio

La kimra lingvo (kimre: Cymraegy Gymraeg, prononco [kəmˈrɑːɨɡ], [ə ɡəmˈrɑːɨɡ]) estas kelta lingvo parolata en Kimrio de ĉirkaŭ 20% de la loĝantoj (580 000 el 3 milionoj) kaj en valo Chubut, kimra emigrinta kolonio en Patagonio (regiono de Argentino). Ankaŭ en aliaj partoj de la mondo oni parolas la kimran, ĉefe en Usono, Kanado kaj Aŭstralio.

Kimra lingvo
Cymraeg
Elcentaĵo de parolantoj de la Kimra lingvo laŭ regiono
Elcentaĵo de parolantoj de la Kimra lingvo laŭ regiono
lingvo • moderna lingvo
britona lingvaro • okcident-britona lingvaro
Parolata en Kimrio, Ĉubuto (provinco de Argentino)
Parolantoj 724 000
Denaskaj parolantoj Kimrio: 611,000 parolantoj, ĉirkaŭ 21,7% de la loĝantaro de Kimrio (plenkapabla), kun 57% (315.000) kiuj sin konsideras fluaj[1]
Anglio: 150,000 [2]
— Ĉubuto, Argentino: 5.000 [3]
Usono: 2.500 [4]
Kanado: 2.200 [5]
Skribo Latina alfabeto kun Kimra varianto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Kelta
Insulkelta
Britona
Kimra
Oficiala statuso
Reguligita de Bwrdd yr Iaith [1]
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 cy
  ISO 639-2
    Bibliografia cym
    Terminologia wel
  ISO 639-3 cym
  SIL CYM
  Glottolog wels1247
Angla nomo Welsh
Franca nomo gallois
Vikipedio
vdr

Origino redakti

Ĝi estas hindeŭropa, pli precize kelta, parenca al la kornvala kaj la bretona; pli fore al la irlanda, skota kaj manksa gaelaj lingvoj.

Stato redakti

La popolnombrado de 2001 montras ke 20.5% de la loĝantoj de Kimrio parolas kimre (kreskante de 18.5% en 1991), el popolo de ĉ 3 milionoj; vidiĝas ke triono de la loĝantaro enmigris en Kimrion en la lastaj 30 jaroj.

Eĉ inter la kimreparolantoj, malmultaj (se eĉ ekzistas) parolas nur la kimran.

Kvankam la kimra estas minoritata lingvo kaj pro tio minacita de la domineco de la angla lingvo, dum la dua parto de la 20-a jarcento subteno por la lingvo kreskis kune kun la kresko de naciaj politikaj organizoj formitaj de la politika partio "Plaid Cymru" kaj "Cymdeithas yr Iaith Gymraeg" (Kimra Lingvo-societo).

La uzo de la kimra kiel unua lingvo estas ĝenerale limigita al la nordo kaj al la okcidento de Kimrio, kiu ne estas tre urbigita, ĉefe Gwynedd, Meirionnydd, Ynys Môn, Sir Gaerfyrddin, Norda Sir Benfro, Ceredigion, kaj partoj de Okcidenta Morgannwg.

La kimra lingvo estas tre viva lingvo. Ĝi estas uzata en ĉiutaga konversacio kaj estas videbla en Kimrio ĉie. Loka registaro (inkluzive la Kimra Kunvenio) uzas la kimran lingvon kiel oficialan lingvon. Publikaj institucioj eldonas oficialan literaturon kaj propagandon kimraversie (ekzemple leterojn de lernejoj al gepatroj, bibliotekajn informojn kaj administraciajn informojn). Ĉiuj stratsignoj en Kimrio estas kimre kaj angle, inkluzivante kimrajn formojn de loknomoj (kelkaj el tiuj estas nelongaj inventoj, kiuj estas bazitaj al anglaj nomoj - kaj ankaŭ inverse).

Ekzemplon de la kimra lingvo vi povas trovi je Hen Wlad Fy Nhadau, la nacia kimra himno.

Ne ekzistas ĉiutaga ĵurnalo en la kimra, sed ekzistas ĉiusemajnaj revuoj kaj multe da lokaj ĉiumonataj revuoj.

Dulingvaj oficialaj indikoj en Kimrio redakti

Notoj kaj fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti