Patagonio
Patagonio aŭ Patagonujo [1] estas vasta plata regiono en la ekstrema sudo de Sudameriko. Ĝi apartenas al Argentino kaj Ĉilio, kaj estas multe malpli dense loĝata ol aliaj partoj de ĉi tiuj landoj (ĉ. 2 homoj por 1 kvadrata kilometro).
Patagonio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
montara sistemo [+] | |||
Landoj | Argentino, Ĉilio | ||
- koordinatoj | 41° 48′ 37″ S, 68° 54′ 23″ U (mapo)-41.81015-68.90627Koordinatoj: 41° 48′ 37″ S, 68° 54′ 23″ U (mapo) | ||
Patagonio | |||
Vikimedia Komunejo: Patagonia [+] | |||
Ekonomio bazas sin sur turismo (precipe en la ĉilia parto, kie estas ĉirkaŭ 80 mil turistoj jare) kaj ŝafobredado (precipe en la argentina parto).
Geografio
redaktiKvankam ne ekzistas preciza limo, kutime oni konsideras Patagonio terenon suden de la riveroj Rio Colorado (Argentino) kaj Rio Bio Bio (Ĉilio). En Argentino oni konsideras apartan geografian regionon nome Argentina Patagonio. En Ĉilio ĝi ne estas tiom precize difinita sed oni parolas ankaŭ pri la Ĉilia Patagonio.
La cerro Torre, aŭ Monto Torres, estas monto de 3 133 msm situa en la orienta bordo de la Sudpatagonia Glacikampo en la sudo de Patagonio. Ĝi troviĝas en la sektoro limigota en la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio kiu datas el la Acuerdo de 1998. La monto Cerro Chaltén aŭ Cerro Fitzroy estas granita monto de 3 406 metroj da alteco en la argentinaj kaj ĉiliaj Andoj. Ĝi estas unu el la ĉefaj turismaj altiraĵoj en la Nacia Parto Los Glaciares (La glaĉeroj).
Biogeografio
redaktiBiogeografie Patagona Stepo estas unu el la tersupraĵo-tutmondaj 200-regionoj. Tiuj ĉi estas nombro da kunigitaj ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro sia graveco pri la naturprotekto.
La karakteriza aspekto de Patagonio estas stepa : t. n. Patagona Stepo.
Vidu ankaŭ
redakti- Lago de Bonaero (aŭ Ĝenerala Carrera Lago) - la plej granda lago de Patagonio
- Konuso Suda
Referencoj
redakti- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.849
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Tutmondaj 200; numero 95 : Patagona Stepo (WWF) Arkivigite je 2012-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Ekoregiono NT0805 : Patagona Stepo (WWF)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu : Patagonian steppe