Cerro Chaltén

monto en Argentino kaj Chile

La monto Cerro ChalténCerro Fitzroy estas granita monto de 3.406 metroj da alteco en la argentinaj kaj ĉiliaj Andoj de Suda Ameriko. Ĝi estas unu el la ĉefaj turismaj altiraĵoj en la Nacia Parto Los Glaciares (La glaĉeroj).

Cerro Chaltén
monto
supermara alteco

3 406 m

Geografia situo 49° 16′ S, 73° 3′ U (mapo)-49.271388888889-73.043333333333Koordinatoj: 49° 16′ S, 73° 3′ U (mapo) f4
Cerro Chaltén (Argentino)
Cerro Chaltén (Argentino)
DEC
Cerro Chaltén
Cerro Chaltén
Situo de Cerro Chaltén
Cerro Chaltén (Ĉilio)
Cerro Chaltén (Ĉilio)
DEC
Cerro Chaltén
Cerro Chaltén
Situo de Cerro Chaltén
Map
Cerro Chaltén
vdr
Cerro Chaltén
montopinto de la Cerro Chaltén
alteco: 3.406 metroj
geografia situo: 49° 16′ S 73° 04′ U / 49.267 °S, 73.067 °U / -49.267; -73.067 (mapo)
situo en: Patagonio, Argentino, Ĉilio
Montaro: Andoj
unua grimpado: dum 1952 fare de Lionel Terray kaj Guido Magnone

Historio redakti

En la lingvo de la originaj loĝantoj de la regiono, la Tehuelĉe-indianoj, la monto nomiĝis "Ĉalten'" (laŭ hispana ortografio Chaltén) - "vulkano" (tamen ne temas pri vulkano). Nuntempe la plej proksima vilaĝo havas la nomon El Chaltén. El tiu vilaĝo eblas grimpe proksimiĝi al la montego laŭ pluraj grimpaj vojoj en unutagaj ekskursoj.

Laŭ moderna geografia scienco, la monton malkovris dum 1877 la grimpisto Perito Moreno, kiu nomis la rokegon laŭ la komandanto de la esplora ŝipo "Beagle" de la esploristo Charles Darwin: Robert FitzRoy.

Dum la jaro 1951 franca grupo de grimpistoj sub la gvido de Lionel Terray kaj kun la partoprenantoj Jacques Poincenot, Guido Magnone, M.A. Azena, R. Ferlet, Lliboutry, Depasse, Strouvé kaj la argentinano Francisco Ibáñez provis unuafoje grimpi la monton.

Unue la ekspedicio estis sensukcesa: unue la sperta grimpisto Pioncenot dronis dum paso de monta rivero, kaj poste la unuaj provoj grimpe proksimiĝi al la montopinto montriĝis tre malfacilaj. Nur la 2an de februaro 1952 la grimpistoj Terray kaj Magnone sukcesis atingi la montopinton. La 16an de januaro 1986 la aŭstro Thomas Bubendorfer kiel unua sukcesis sole grimpi la monton.

Pro sia formo kaj la ekstremaj, neantaŭkalkuleblaj veterokondiĉoj ankoraŭ hodiaŭ la monto kalkuliĝas kiel ekstreme malfacile grimpebla. Eĉ la konata kaj tre sperta montogrimpisto Reinhold Messner jam malsukcesis.

La ekzakta limo inter la ŝtatoj Ĉilio kaj Argentino en la regiono de la Cerro Chaltén norde kaj la Cerro Daudet sude estas dum multaj jardekoj disputata inter la du ŝtatoj. Komisiono dum la jaro 1998 decidis prokrasti la definitivan difinon de la limo, kaj nur konsenti ke la Cerro Chaltén norde kaj la Cerro Daudet sude troviĝu rekte sur la limo-linio.

Fotaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti