Malfermi la ĉefan menuon

Charles Darwin

angla scientisto
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Darwin (apartigilo)

Charles Robert DARWIN [ĉa:lz da:ŭ.in], foje esperantigita kiel Karlo Roberto Darvino, membro de la Reĝa Societo de Londono, de la Reĝa Geografia Societo, de la Linea Societo de Londono kaj de la Zoologia Societo de Londono (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 19-an de aprilo 1882) estis angla sciencisto, naturalisto, geologo kaj biologo,[1] fama ĉar estis kiu fondis la teorion de evoluismo per natura selektado,[2] kiun li klarigis en gravega verko, La Origino de Specioj eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.

Charles Darwin

Portreta foto de Darwin, probable de 1854

Portreta foto de Darwin, probable de 1854
Naskiĝo la 12-an de februaro 1809
en Shrewsbury, Shropshire, Flago-de-Britio.svg Britio
Morto la 19-an de aprilo 1882
en Kent, Flago-de-Britio.svg Britio
Civitaneco Brito
Edz(in)o Emma Darwin
Kampo biologiogeologio
Alma mater Christ's College • University of Edinburgh Medical School • Shrewsbury SchoolUniversitato de Kembriĝo
Fama pro Fondinto de la Teorio de evoluismo
Honorigo Wollaston Medal • Reĝa Medalo • Medalo Copley • Pour le Mérite for Sciences and Arts • Fellow of the Linnean Society of London • Fellow of the Royal Geographical Society • Membro de la Reĝa Societo de Londono • Baly Medal • Ordeno Pro la Merito
Religio Anglikanismo
Subskribo Charles Darwin Signature.svg
Information icon.svg
vdr

Lia propono ke ĉiuj specioj de vivo estis descendintaj laŭlonge de la tempo el komuna praulo estas nuntempe amplekse akceptita, kaj konsiderita fonda koncepto en scienco.[3] En kuna publikigo kun Alfred Russel Wallace, li enkondukis sian sciencan teorion ke tiu branĉiga modelo de evoluismo rezultis el procezo kiun li nomis natura selektado, en kiu la lukto por la vivo havas similan efikon sur la artefarita selektado enmetita en la selekta reproduktado.[4]

Darwin publikigis sian teorion de evoluismo per forta pruvaro en sia libro de 1859 nome On the Origin of Species.[5][6] Ĉirkaŭ la 1870-aj jaroj, la scienca komunumo kaj majoritato de edukita publiko estis akceptinta la teorion de evoluismo kiel vera fakto. Tamen, multaj favoris konkurencajn klarigojn, kaj nur ĝis la apero de la moderna evoluisma sintezo el la 1930-aj al la 1950-aj jaroj ampleksa interkonsento disvolviĝis en kiu natura selekto estis la baza mekanismo de evoluo.[7][8] La scienca malkovro de Darvino estis la unuiga teorio de la vivosciencoj, kio klarigas la biodiversecon.[9][10]

La dekomenca intereso de Darwin pri naturo kondukis lin abandoni sian medicinan edukadon en la Universitato de Edinburgo; anstataŭe, li helpis en la esplorado de maraj senvertebruloj. Studoj en la Universitato de Kembriĝo (Christ's College) kuraĝigis sian pasion por natura scienco.[11] Lia kvinjara vojaĝo per la Beagle establis lin kiel elstara geologo kies observoj kaj teorioj subtenis la koncepton de laŭgrada geologia ŝanĝo de Charles Lyell, kaj la publikigo de lia vetura taglibro famigis lin kiel populara verkisto.[12]

Superŝutita per la geografia distribuado de la vivulantaro kaj de la fosilioj kiujn li kolektis dum la vojaĝo, Darwin komencis detalajn esploradojn, kaj en 1838 konceptigis sian teorion de la natura selekto.[13] Kvankam li diskutis siajn ideojn kun kelkaj naturalistoj, li bezonis tempon por etenda esplorado kaj lia geologia laboro havis prioritaton.[14] Li estis verkante sian teorion en 1858 kiam Alfred Russel Wallace sendis al li eseon kiu priskribis la saman ideon, kio akcelis la tujan kunan publikigon de ambaŭ teorioj.[15] La verko de Darwin establis evoluan descendon kun modifoj kiel hegemonia scienca klarigo de diversigo en la naturo.[7] En 1871 li ekzamenis la iradon de la homa evoluo kaj de la seksa selekto en The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex, sekvita de The Expression of the Emotions in Man and Animals (1872). Lia esplorado pri plantoj estis publikigita en serio de libroj, kaj en sia fina libro, The Formation of Vegetable Mould, through the Actions of Worms (1881), li ekzamenis tervermojn kaj ilian efikon sur grundo.[16][17]

Darwin estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj en homa historio,[18] kaj li estis honorita per entombigo en la Abatejo Westminster.[19]

VivoRedakti

Junaj jarojRedakti

 
La bieno Mount House, kie naskiĝis Charles Darwin, sur foto el ĉirkaŭ la jaro 1860
 
Charles Darwin sepjaraĝa. Parto de paŝtelo de Rolinda Sharples, 1816

Charles Robert Darwin naskiĝis la 12-an de februaro 1809 en la bieno Mount House, en Shrewsbury. Li estis la kvina el ses gefiloj de la kuracisto Robert Darwin, filo de la naturesploristo kaj poeto Erasmus Darwin. Lia patrino Susannah (17651817) estis filino de la ceramikaĵfabrikestro Josiah Wedgwood.

La 15-an de julio 1817, kiam Charles estis okjaraĝa, mortis lia patrino. Liaj tri pli aĝaj fratinoj Marianne (17981858), Caroline (18001888) kaj Susan (18031866) prizorgis lin. Ekde la printempo de 1817 li vizitis la lernejon de la unitarisma komunumo. Lia patrino estis kredema unitarismano, sed lian patron oni taksis nekredema. Charles estis baptita en la anglikana eklezio. Ekde junio 1818 li vizitis la privatan internlernejon de Shrewsbury, kiun gvidis Samuel Butler. Tie li studis dum ses jaroj. Charles ne multe ŝatis la konvenciajn tradiciajn je antikvaj lingvoj kaj literaturo baziĝintajn leciojn.[20] Plaĉis al li anstataŭe la lernado de kompleksaj aferoj kiel la eŭklida geometrio, kiun instruis al li privata instruisto aŭ la funkciado de barometro, kiun klarigis al li lia onklo Samuel Tertius Galton (17831844).

Jam tiuepoke Charles kolektis konkojn, sigelojn, monerojn kaj ŝtonojn,[21] kaj multaj promenadoj en la naturo trejnis lian observadkapablon. Instigita de la eksperimentoj de lia pli aĝa frato Erasmus (18041881), li multe okupiĝis pri kemio. Charles deziris fariĝi kuracisto kaj jam helpis sian patron en ties kabineto.

Oktobre 1825 Charles ekstudis medicinon, kiel antaŭe lia frato Erasmus ĉe la Universitato de Edinburgo. Krom dum la kemilecionoj de Thomas Charles Hope, li enuiĝis dum ĉiuj lecionoj.[22] Lia plej influa instruisto dum la edinbruga epoko estis Robert Edmond Grant, liberpensulo kaj ano de la evoluteorio de Jean-Baptiste de Lamarck (17441829). De li li lernis maran zoologion, sciencan observadon kaj la graveco de precizaj notoj.[23] Li okupiĝis ankaŭ pri taksidermio de birdoj, kion li lernis de John Edmonstone, iama nigra sklavo.[24] Charles Darwin estis ano de la Royal Medical Society kaj de la studenta societo Plinian Society, kie li unue science paroladis pri la memmoviĝemo de ovoj de Flustra (marĉa besteto).

Kiam lia patro rimarkis, ke Charles havis malfacilaĵojn pri la medicina studado, li proponis anstataŭe fariĝi sacerdoto de la anglikana eklezio kaj komenci studadon de teologio.[25] Post iom da pripensado, Charles konsentis kaj ekstudis en januaro 1828 ĉe la universitato de Kembriĝo. Charles ja diplomiĝis pri teologio, sed sen plezuro kaj taksis la studadon tempomalŝparo[26], tamen poste li nomis la jarojn en Kembriĝo la plej feliĉaj en sia vivo[27].

Anstataŭ ekzamenojn kaj studadon, li preferis rajdadon kaj pafadon. Lia kuzo William Darwin Fox enkondukis lin al la populara freneza modo por kolektado de skaraboj; Darwin sekvis tiun entuziasmon, kaj sukcesis publikigi kelkajn el siaj trovaĵoj en la verko de James Francis Stephens nome Illustrations of British entomology. Li iĝis intima amiko kaj sekvanto de la pribotanika profesoro John Stevens Henslow[28] kaj renkontiĝis kun aliaj gravaj pastro-naturalisoj kiuj studis same sciencajn verkojn kiel religian naturan teologion, pro kio li iĝis konata al tiuj universitataj pastrogravuloj kiel "la homo kiu promenas kun Henslow". Kiam liaj ekzamenoj alproksimiĝis, Darwin aplikiĝis al siaj studoj kaj estis allogita de la lingvaĵo kaj logiko de la verko de William Paley nome Evidences of Christianity[29] (1794). En sia fina ekzamenado en januaro 1831 Darwin sukcesis, rezultante la deka el 178 kandidatoj por la ordinara gradigo.[30]

Darwin devis resti en Kembriĝo ĝis junio 1831. Li studis la verkon de Paley nome Natural Theology or Evidences of the Existence and Attributes of the Deity (unuafoje publikigita en 1802), kiu disvastigis argumenton por la dia dezajno de la naturo, kio klarigus adapton kiel dia agado tra leĝoj de naturo.[31] Li legis la novan libron de John Herschel nome Preliminary Discourse on the Study of Natural Philosophy (1831), kiu priskibas la plej altan celon de la natura filozofio kiel subkompreno de tiaj leĝoj tra la indukta logiko bazita sur la observado, kaj la verko de Alexander von Humboldt nome Personal Narrative pro siaj sciencaj veturoj en 1799–1804. Inspirita per "arda deziro" al kontribuo, Darwin planis viziti la insulon Tenerife kun kelkaj samklasanoj post gradiĝo por studi naturan historin en la tropikoj. Prepare, li aliĝis al la kurso de Adam Sedgwick pri geologio, kaj poste la 4an de aŭgusto li veturis kun li por pasigi duonmonaton mapante tavolojn en Kimrio.[32][33]

Vojaĝo sur la BeagleRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua vojaĝo de la Beagle.
 
La vojaĝo de Beagle, 1831–1836.

Post lasi Sedgwick en Kimrio, Darvino pasigis unu semajnon kun studentaj amikoj en Barmouth, poste revenis hejmen la 29an de aŭgusto kaj tie trafis leteron el Henslow proponante lin kiel taŭga (se nekompleta) naturalisto por mem-financita kroma posteno sur la ŝipo Beagle sub estreco de la kapitano Robert FitzRoy, emfazante, ke tio estas posteno por ĝentlemano pli ol por "simpla kolektanto". La ŝipo estis elironta post kvar semajnoj por ekspedicio por mapigi la marbordon de Sudameriko.[34] Robert Darwin objekciis kontraŭ la planita dujara vojaĝo de sia filo, konsiderante ĝin kiel tempoperdo, sed li estis konvinkita de sia bofrato, Josiah Wedgwood la 2-a, por akcepti (kaj financi) la partoprenon de sia filo.[35] Darvino zorgis por resti en privata kapablo por reteni kontrolon super sia kolekto, intencante konservi ĝin por pli grava scienca institucio.[36]

En 1831, havante 22 jarojn, ŝatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojaĝis ĉirkaŭ la Tero en la ŝipo HMS Beagle, dum kvin jaroj. La ŝipo esploris detale la bordon de Sudameriko por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la naturscienca oficiro de la vojaĝo.

Post prokrastoj, la vojaĝo startis la 27an de decembro 1831; ĝi daŭris preskaŭ kvin jarojn. Kiel FitzRoy estis intencinta, Darvino pasigis plej el sia tempo por surtera esplorado de geologio kaj farante kolekton de natura historio, dum la ŝipo Beagle esploris kaj mapigis marbordojn.[37][38] Li faris zorgemajn notojn el siaj observoj kaj teoriajn spekulativojn, kaj je intertempo dum la vojaĝo liaj specimenoj estis senditaj al Kembriĝo kun leteroj inklude kopion de lia taglibro por sia familio.[39] Li havis iome da esperto en geologio, skarabokolekto kaj pri dissekcio de maraj senvertebruloj, sed en ĉiuj aliaj areoj li estis lernanto kaj nur kapabla kolekti specimenojn por fakula konsidero.[40] Spite la fakton, ke li ege suferis pro marmalsano, Darvino verkis abundajn notojn surŝipe. Plej el liaj prizoologiaj notoj estis pri maraj senvertebruloj, starte per planktono kolektita el trankvila akvo.[41][42]

 
Jam dumvojaĝe la verko de Charles Lyell pri geologio ege influis super Darvino kaj kondiĉigis sian rigardon al la medio.

Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de Charles Lyell pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis—precipe en la insuloj de Galapagoj, kie ĉiu insulo havas sian propran specon de testudo, fringo kaj marigvano. Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de unuformismo. La kontraŭa, tradicia skolo, katastrofismo, diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, ekzemple. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo. Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.

Dum sia unua halto surborde de Santiago en Kaboverdo, Darvino trovis, ke blanka strio alte en la vulkanrokaj klifoj inkludis konkojn. FitzRoy jam estis doninta al li la unuan volumon de la vreko de Charles Lyell nome Principles of Geology (Principoj de geologio), kiu markis la konceptojn de unuformismo pri la tero malrapide elstaranta aŭ falanta laŭlonge de enormaj periodoj, kaj Darvino vidis aferojn laŭ la teorioj de Lyell, kaj jam tiam planis verki libron pri geologio.[43] Kiam ili atingis Brazilon, Darvino estis allogita de la tropikaj arbaroj,[44] sed malamegis la vidon de sklaveco, kaj disputis pri tiu afero kun Fitzroy.[45]

La esplorveturo pluis suden en Patagonion. Ili haltis ĉe Bahía Blanca, kaj en klifoj ĉe Punta Alta Darvino faris gravan trovaĵon de fosiliaj ostoj de grandaj formortintaj mamuloj apud nuntempaj konkoj, kio indikas ĵusan formorton sen signoj de klimata ŝanĝo aŭ katastrofo. Li identigis tie la tiam malmulte konatan Megatherium pere de dento kaj ties asocion kun osteca kiraso, kiu dekomence aspektis al li kiel giganta versio de kiraso de loka dazipo. La trovaĵoj okazigis grandan intereson kiam ili atingis Anglion.[46][47]

Pere de ĉevalrajdado kun gaŭĉoj interne por esplori geologion kaj kolekti pli da fosilioj, Darvino akiris sociajn, politikajn kaj antropologiajn sciarojn pri kaj indiĝenaj kaj koloniaj popoloj en la epoko de revolucio, kaj lernis, ke du tipoj de reaoj havis apartajn sed ankaŭ koincidajn teritoriojn.[48][49] Pli suden, li vidis stepajn ebenaĵojn el gruzo kaj konkoj same kiel elstarigitajn strandojn montrantajn seriojn de altaĵoj. Li legis la duan volumon de Lyell kaj akceptis sian vidon de "centroj de kreado" de specioj, sed liaj malkovroj kaj novaj teorioj defiis la ideojn de Lyell pri milda kontinueco kaj formorto de specioj.[50][51]

 
Dum la Beagle laŭiris la marbordojn de Sudameriko, Darvino teoriis pri geologio kaj formorto de gigantaj mamuloj.

Tri Fuegianoj estis prenitaj dum la unua vojaĝo de la Beagle, kaj poste dum unu jaro en Anglio ili estis edukitaj kiel misiistoj. Darvino trovis ilin amikemaj kaj civilisitaj, sed en Tierra del Fuego li trafis "mizerajn, degraditajn sovaĝulojn", diferencaj kaj naturaj kiel aldomigitaj animaloj.[52] Li restis konvinkita, ke spite tiun diversecon, ĉiuj homoj estas interrilataj pere de komuna deveno kaj kapablo por plibonigo al civilizo. Malkiel siaj sciencistaj amikoj, li tiam jam pensis, ke ne estas senponta vakuo inter homoj kaj animaloj.[53] Unu jaron poste la misio estis abandonita. La Fuegiano kiun ili estis nominta Jemmy Button vivis kiel la aliaj indiĝenoj, havis edzinon, kaj ne deziris reveni en Anglion.[54]

Darvino espertis la ĉilian tertremon de 1835 kaj vidis signojn, ke la lando ĵus estis levita, kiel tavolojn de mituloj surstrandigitaj supre alta tajdo. Alte en Andoj li vidis konkojn, kaj kelkajn fosiliajn arbojn kiuj estis kreskintaj sur sabla strando. Li teoriis, ke la tero leviĝas, oceanaj insuloj malleviĝas, kaj koralrifoj ĉirkaŭ ili kreskas ĝis formi atolojn.[55][56]

Sur la geologiaj novaj Galapagoj, Darvino serĉis pruvaron kiu ligu la naturon al pli antikva "centro de kreado", kaj trovis mokbirdojn ligitajn al tiuj de Ĉilio, sed diferencaj el insulo al insulo. Li aŭdis, ke malgrandaj variaĵoj en la formo de la ŝelo de la testudoj montris el kiu insulo ili devenas, sed malsukcesis kolekti ilin, eĉ post manĝi viandon el testudoj kaptitajn kaj portitajn surŝipe kiel manĝaĵo.[57][58] En Aŭstralio, la marsupia rat-kanguruo kaj la ornitorinko aspektis tiom malkutimaj ke Darvino pensis, ke estus kvazaŭ du diferencaj kreintoj estus estintaj je la laboro samtempe.[59] Li trovis, la indiĝenajn aŭstralianojn "bon-humoraj kaj afablaj", kaj notis ilian malpliiĝon pro la setlado de eŭropanoj.[60]

FitzRoy esploris kiel la atoloj de Kokosinsuloj estis formiĝintaj, kaj la esploro subtenis la teoriojn de Darvino.[56] FitzRoy ekverkis la oficialan Narrative (rakonton) pri la marveturado de la Beagle, kaj post legi la taglibron de Darvino, li proponis aligi ĝin en la rakonton.[61] La Journal de Darvino estis finfine reverkita kiel aparta tria volumo, nome pri natura historio.[62]

En Kaburbo, Darvino kaj FitzRoy renkontiĝis kun John Herschel, kiu estis ĵus verkinta al Lyell per laŭdo de lia unuformismo kiel malferma spekulatieco pri "tiu mistero el misteroj, la anstataŭo de formortintaj specioj fare de aliaj" kiel "io natura en kontraŭdiro al mirakla procezo".[63] Kiam li organizis siajn notojn sur la ŝipo kiu navigis jam hejmen, Darvino verkis, ke, se liaj pliiĝantaj supozoj pri la mokbirdoj, la testudoj kaj la Falklanda vulpo estas pravaj, "tiaj faktoj subminas la stabilecon de la specioj", kaj poste prudente aldonis "ebla" antaŭ "subminas".[64] Li poste verkis, ke tiaj faktoj "aspektis al mi kiel sendante iome da lumo al la origino de la specioj".[65]

Post la vojaĝoRedakti

En 1837, post kiam li revenis al Britio, Darvino priskribis la vojaĝon en Vojaĝo de la Beagle. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, Erasmo Darvino, Darvino kredis ke specoj de vivaĵoj evoluas — la rezulton li vidis en Galapagoj kaj eĉ en Britio en la multaj rasoj de kolomboj, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigi la manieron. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj — homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion — sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venonta generacio? Laŭ Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?

La solvo venis al Darvino unu nokton en 1839 kiam li legis verkon de Maltuso. Maltuso diris, ke la homaro estos malriĉa kaj malsata por ĉiam, ĉar la nova generacio ĉiam estos pli granda ol la havo de nutraĵo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutraĵo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutraĵo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi sufiĉe longe por naski la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis natura selektado (supervivo de la plej taŭgaj). Ĝi estas la klarigo de la evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi. Tiu fariĝis lia teorio de evoluismo.

Darvino kaŝe priskribas siajn ideojn en libro kaj rakontis pri tiu sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis la libron ĉar la evoluo staris kontraŭ la tiama kompreno de kristanismo, la sincera kredo de multaj el liaj parencoj kaj samlandanoj. Laŭ la sankta libro de la kristanismo, la Biblio, Dio kreis homon kaj ĉiun specon de vivo en la komenco de la mondo, kiel diras la unua ĉapitro de Genezo.

Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en 1856, juna biologo, Alfredo Ruselo Valaso sendis leteron al Darvino, petante konsilon. Ankaŭ Valaso vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, studis vivon de insuloj (de Indonezio), legis Maltuson, kaj eltrovis la ideon de natura selektado. La letero puŝis Darvinon al eldonado. En 1858, Darvino kaj Valaso anoncis la eltrovon kaj, en 1859, Darvino eldonis la faman verkon, La origino de specioj, kiu klarigas kaj subtenas lian teorion de evoluismo.

Kvankam evoluismo detruis la kristanan fidon de Darvino, ĝi ne detruis la fidon de Valaso. Valaso kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluismo: ne pro vantaĵo aŭ fido, sed ĉar evoluismo ne povas sufiĉe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia ĉefa verko, Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871. Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne klarigis kiel tio okazas. La genoj estis eltrovitaj poste, fare de Mendelo kaj aliaj.

La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la Okcidento kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto. Utilas, tamen, rilate tion, ne forgesi kion li skribis ĉe la fino de la "Origino de la speco" (1859): "En la vivo, kun ĝiaj diversaj fortoj, origine stampitaj de ka Kreinto laŭ malmultaj formoj, aŭ laŭ unu sola, estas io grandioza; kaj dum nia Planedo daŭrigis turni laŭ la senŝanĝa leĝo de gravito, el iu tiom simpla komenco sennombraj formoj, belegaj kaj mirigaj, evoluis kaj daŭrigas evoluiĝi"

Post mortoRedakti

Post morto, la evoluismo de Darvino naskis en politikaj kaj ekonomiaj rondoj la t.n. socian darvinismon , kiu aplikis iujn principojn derivitajn el la biologia teorio al sociaj rilatoj inter homoj, tiel "pravigante" diversajn plejparte reakciajnimperiismajn praktikojn.

Aliflanke, en religiaj rondoj (precipe ĉe protestantismo, kaj antaŭ ĉio en Usono) oni perceptis la darvinan evoluismon, pli precize la novdarvinismajn evoluismojn, kiel atakon kontraŭ la Biblio, kaj la rezulta reago estis la reaserto de la kristanaj principoj laŭ kiuj Dio estas la kreinto kaj de la mondo kaj de ĝia evoluo (kreismo); sed prezentiĝis ankaŭ biblia fundamentismo (ne konfuzenda kun la Esperanta fundamentismo) kiu kredas sperte pruvebla la intervenon de Dio helpanta la evoluon dum apartaj malfacilaĵoj (vidu inteligenta projekto). Tiu fundamentisma plurfaceta movado, biblia ja jes sed eksterhistorie interpretanta, naskis la teoriojn malpropre (ĉar kreistoj estas ankaŭ la nefundamentaj kristanoj) difinitajn tute simple kreismaj, kiu ĉerpas el la unua ĉapitro de la Biblio ne nur la celitan instruon, laŭ kiu la mondo estas kreita de Dio, sed la tutan mitan rakonton kiel sciencan priskribon, aŭ kredas science pruveblaj la pluaj intervenoj de la Kreinto dum la evoluo de la evolucio. Tamen la tielsencaj "kreismoj" estas multfacetaj, foje subtenataj de veraj scienculoj.

En Esperanto aperisRedakti

ReferencojRedakti

  1. Desmond, Moore & Browne 2004
  2. Darwin estis elstara naturalisto, geologo kaj biologo, kaj verkisto. Post laboro kiel helpanto de kuracisto kaj du jaroj kiel medicina studento, li estis edukita kiel pastoro; li estis ankaŭ trejnita ne taksidermio. Desmond, Moore & Browne 2004
  3. Coyne, Jerry A.. (2009) Why Evolution is True. Viking, p. 8–11. ISBN 978-0-670-02053-9.
  4. Larson 2004, paĝoj 79–111
  5. COYNE, Jerry A.. (2009) Why Evolution is True. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-923084-6. “In The Origin, Darwin provided an alternative hypothesis for the development, diversification, and design of life. Much of that book presents evidence that not only supports evolution but at the same time refutes creationism. In Darwin's day, the evidence for his theories was compelling but not completely decisive.”.
  6. GLASS, Bentley. (1959) Forerunners of Darwin. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-0222-5. “Darwin's solution is a magnificent synthesis of evidence...a synthesis...compelling in honesty and comprehensiveness”.
  7. 7,0 7,1 van Wyhe 2008
  8. Bowler 2003, paĝoj 178–179, 338, 347
  9. The Complete Works of Darwin Online – Biography. [1] 7a de januaro 2007 darwin-online.org.uk. Alirita 2006-12-15
    Dobzhansky 1973
  10. Kiel la pridarvina fakulo Joseph Carroll de la Universitato de Missouri–St. Louis diris en sia enkonduko al la moderna represo de la verko de Darwin: "The Origin of Species has special claims on our attention. It is one of the two or three most significant works of all time—one of those works that fundamentally and permanently alter our vision of the world...It is argued with a singularly rigorous consistency but it is also eloquent, imaginatively evocative, and rhetorically compelling." (2003) Carroll, Joseph: On the origin of species by means of natural selection. Peterborough, Ontario: Broadview. ISBN 978-1-55111-337-1.
  11. Leff 2000, About Charles Darwin
  12. Desmond & Moore 1991, paĝoj 210, 284–285
  13. Desmond & Moore 1991, paĝoj 263–274
  14. van Wyhe 2007, paĝoj 184, 187
  15. (1968) “Wallace, Darwin, and the Theory of Natural Selection”, Journal of the History of Biology 1 (2), p. 261–323. doi:10.1007/BF00351923. 
  16. Freeman 1977
  17. AboutDarwin.com – All of Darwin's Books. Arkivita el la originalo je 1a de aprilo 2016. Alirita 2016-03-30.
  18. "Special feature: Darwin 200", New Scientist. Kontrolita 2a de aprilo 2011.
  19. "Westminster Abbey » Charles Darwin". Westminster Abbey » Home. 2a de januaro 2016. Arkivita el la originalo la 4an de marto 2016. Alirita la 25an de majo 2019. Leff 2000, Darwin's Burial
  20. Aŭtobiografio p. 27 s.
  21. Aŭtobiografio p. 23
  22. Letero de Charles Darwin al Caroline Sarah Darwin, 6-an de januaro 1826, letero 20 en The Darwin Correspondence Project.
  23. Eve-Marie Engels. Charles Darwin, ĉapitro Person, Leben und Werk. Verlag C.H. Beck, München 2007, p. 16–41, ISBN 978-3-406-54763-8.
  24. Desmond/Moore, p. 42 f.
  25. Aŭtobiografio p. 46
  26. Aŭtobiografio p. 58
  27. Aŭtobiografio p. 68 f., Darwin Online, Upon the whole the three years which I spent at Cambridge were the most joyful in my happy life; for I was then in excellent health, and almost always in high spirits.
  28. . John Stevens Henslow (1769-1861). Owen Spencer-Thomas (2010). Alirita 2019-04-05.
  29. Desmond & Moore 1991, paĝoj 73–79
    Darwin 1958, paĝoj 57–67
  30. Browne 1995, p. 97
  31. von Sydow 2005, paĝoj 5–7
  32. Darwin 1958, paĝoj 67–68
  33. Browne 1995, paĝoj 128–129, 133–141
  34. Darwin Correspondence Project – Letter 105 – Henslow, J. S. to Darwin, C. R., 24 Aug 1831. Arkivita el la originalo je 16a de januaro 2009. Alirita 29a de decembro 2008.
  35. Desmond & Moore 1991, paĝoj 94–97
  36. Browne 1995, paĝoj 204–210
  37. van Wyhe 2008
  38. Keynes 2000, pp. ix–xi
  39. van Wyhe 2008b, pp. 18–21
  40. Gordon Chancellor; Randal Keynes (Oktobro 2006). "Darwin's field notes on the Galapagos: 'A little world within itself'". Darwin Online. Arkivita el la originalo la 22an de aŭgusto 2011. Alirita la 25an de majo 2019.
  41. Keynes 2000, pp. ix–xi
  42. Keynes 2001, pp. 21–22
  43. Browne 1995, paĝoj 183–190
  44. Keynes 2001, paĝoj 41–42
  45. Darwin 1958, paĝoj 73–74
  46. Browne 1995, paĝoj 223–235
    Darwin 1835, p. 7
    Desmond & Moore 1991, p. 210
  47. Keynes 2001, paĝoj 206–209
  48. Desmond & Moore 1991, paĝoj 189–192, 198
  49. Eldredge 2006
  50. Desmond & Moore 1991, paĝoj 131, 159
    Herbert 1991, paĝoj 174–179
  51. Darwin Online: 'Hurrah Chiloe': an introduction to the Port Desire Notebook. Arkivita el la originalo je 22a de aŭgusto 2011. Alirita 24 October 2008.
  52. Darwin 1845, paĝoj 205–208
  53. Browne 1995, paĝoj 243–244, 248–250, 382–383
  54. Keynes 2001, paĝoj 226–227
  55. Desmond & Moore 1991, paĝoj 160–168, 182
    Darwin 1887, p. 260
  56. 56,0 56,1 Darwin 1958, pp. 98–99
  57. Keynes 2001, paĝoj 356–357
  58. Sulloway 1982, p. 19
  59. Darwin Online: Coccatoos & Crows: An introduction to the Sydney Notebook. Arkivita el la originalo je 14a de januaro 2009. Alirita 2 January 2009.
  60. Keynes 2001, paĝoj 398–399.
  61. Darwin Correspondence Project – Letter 301 – Darwin, C.R. to Darwin, C.S., 29 Apr 1836. Arkivita el la originalo je 22a de aŭgusto 2011.
  62. Browne 1995, p. 336
  63. van Wyhe 2007, p. 197
  64. Keynes 2000, paĝoj xix–xx
    Eldredge 2006
  65. Darwin 1859, p. 1

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti