Katastrofo
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Katastrofo (apartigilo). |
Katastrofo estas akcidento kun tre gravaj malutiloj, eble kun multaj vunditoj aŭ mortigitoj.
Intence (krime) kaŭzatajn eventojn oni kutime ne nomas katastrofoj.
Specoj de katastrofoj Redakti
Oni distingas inter naturaj katastrofoj (kaŭzitaj de naturfortoj) kaj teknikaj katastrofoj (kaŭzitaj de malfunkcio de homo kreaĵo). Ankaŭ en naturaj katastrofoj povas efiki homa influo.
Plago[1] estas tutlanda longedaŭra katastrofo, kies kaŭzon oni atribuis al Dio, punante pekajn homojn; pli ĝenerale plago estas granda longedaŭra katastrofo.
Naturaj katastrofoj Redakti
Teknikaj katastrofoj Redakti
- Incendioj, eksplodoj
- Subfalo de domoj, pontoj, turoj ktp.
- Rompiĝo de akvobaraĵo
- Kolizio de trajnoj, aviadiloj aŭ ŝipoj
- Dereliĝo de trajno
- Kraŝo (surtera frakasiĝo) de aviadilo
- Eskapo de radiaĵo el atomcentralo
Referencoj Redakti
Famaj katastrofoj de la historio Redakti
Naturaj katastrofoj Redakti
- erupcio de vulkano Tomboro (1815)
- erupcio kaj eksplodo de Krakataŭo (26-a de aŭgusto 1883)
- Evento de Tungusko (30-a de junio 1908)
Teknikaj katastrofoj Redakti
- eksplodo de Texas City en 1947
- aviadil-kolizio en Tenerifo, 27-a de aprilo 1977
- atomcentralo de Ĉernobilo (26-a de aprilo 1986)