HMS Beagle

(Alidirektita el Beagle)

La HMS Beagle estis brigo-velŝipo de la klaso Cherokee kun 10 pafilegoj. Ĝi apartenis al la Royal Navy, la brita mararmeo, kaj estis nomata laŭ la hundoraso biglo. Ĝi estis lanĉita la 11-an de majo 1820 ĉe la ŝipkonstruejo Woolwich Dockyard ĉe la Tamizo, je kosto de 7,803 £.

Laŭlonga sekcio de la HMS Beagle en la jaro 1832

En julio de la sama jaro, la ŝipo partoprenis ŝiparo-paradon por celebri la surtroniĝon de Georgo la 4-a, kaj ĝi iĝis la unua ŝipo, kiu trapasis sub la nova ponto de Londono. Post tio, ne estis aparta bezono por uzi la ŝipon, kaj ĝi atendis dum 5 jaroj. Poste la ŝipo estis transformita en esplorŝipon kaj faris 3 esplorvojaĝojn. Dum la fama dua vojaĝo, Charles Darwin vojaĝis per ĝi.

Unua vojaĝo redakti

Dua vojaĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua vojaĝo de la Beagle.

La vojaĝo de la Beagle aŭ vojaĝo de la HMS Beagle estis fakte la dua esplorvojaĝo de tiu ŝipo, de la 27-a de decembro 1831 ĝis la 2-a de oktobro 1836. Ĝi velis sub komando de Robert FitzRoy de kiam dum la unua vojaĝo sin memmortigis la tiama ŝipestro. FitzRoy pripensinte la avantaĝon vojaĝi kun geologo, serĉis viron por akompani lin dum la vojaĝo. La ĵus diplomita Charles Darwin esperis vidi la tropikojn antaŭ ol iĝi pastro. Fine de la ekspedicio li jam estis konata kiel geologo kaj fosilikolektanto kaj la publikigado de lia taglibro "La vojaĝo de la Beagle" igis lin fama aŭtoro. La informojn, kiujn li kolektis dum tiu ĉirkaŭvelado de la mondo, donis al li la ĉefajn informojn por la posta disvolvo de lia teorio pri evoluismo.

Vidu ankaŭ redakti