Fundamento de Esperanto

verko je 1905 kreita de Zamenhof, pri la gramatiko kaj vortprovizo de Esperanto; aprobita kiel deviga aŭtoritato laŭ la Bulonja Deklaracio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Esperanto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Fundamento (apartigilo).


Fundamento de Esperanto estas libro de L. L. Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9-an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro.

Fundamento de Esperanto
Fundamento de Esperanto
Fundamento de Esperanto
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1905
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 190
vdr

La "Fundamento de Esperanto" konsistas, krom antaŭparolo, el tri partoj: Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. La decido de Zamenhof fiksi tiujn tri verkojn kiel neŝanĝeblajn estis klarigita en la Antaŭparolo, kiun oni poste ekkonsideris kiel mem apartenantan al la Fundamento[1].

Escepte de la antaŭparolo, ĉiuj partoj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj verkoj de Zamenhof: la Gramatiko estas parto de la Unua Libro, aperinta en 1887, la Universala Vortaro aperis en 1893 kaj la Ekzercaro en 1894[1].

Samrangaj al la Fundamento estas ties Oficialaj Aldonoj (ĝis nun ekzistas dek Oficialaj Aldonoj). En la antaŭparolo legeblas: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento". Iuj partoj de la Fundamento estas en naciaj lingvoj (la franca, angla, germana, rusa kaj pola), kiel la Gramatiko kaj la Universala Vortaro.

En la libro Fundamenta Krestomatio (paĝoj 239-241) oni povas trovi version en Esperanto de tiu ĉi fundamenta gramatiko, sed oni konsideru, ke la Fundamenta Krestomatio ne estas parto de la Fundamento.

La rolo de la Fundamento, priskribita en la antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto, estas servi kiel netuŝebla gvida dokumento, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi. La baza devo, ke "pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo" (vd. la Antaŭparolon), koncernas ankaŭ la Oficialajn Aldonojn.

Interpretoj redakti

 

Interpretoj de la Fundamento inkludas ĉiujn klarigojn, komentariojn, kaj rimarkojn, kiuj respondas al demandoj esperantologiaj per kohera eksterpolado de infomoj en la Fundamento mem.

Akademiaj redakti

En sia Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, la Akademio de Esperanto notis malakordon inter la formoj «Zamenfof'» en la Unua libro, sed «Zamenhof» en la Antaŭparolo. Ĝi identigis la saman malakordon inter formoj kun kaj sen apostrofo ĉe Novjorko kaj Vaŝingtono. El tio, la Akademio eksterpolis ke la formoj «(f)akte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l’ substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.» [2] Poste, en 2013, la Akademio renversis sian decidon, kaj «konstatas, ke tiuj nomformoj estas rigardendaj kiel nur parte esperantigitaj.» [3]

Vortaraj redakti

Kalocsay kaj Waringhien pretendas ke teksto el la 11-a regulo, «la finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj,» postulas la bazon per kiu oni povas bapti kategoriajn devidojn de radik(al)oj «ne nur Zamenhofaj, sed ankaŭ Fundamentaj, do netuŝeblaj.»[4] Vidu ankaŭ sub Universala Vortaro.

Citaĵo redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Fundamento de Esperanto, eld. de Zamenhof en 1905, konsistas el kvar partoj:
  1. Antaŭparolo, kie la aŭtoro de esperanto montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj esperanto povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj;
  2. Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj;
  3. Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon (laŭ la lingvouzo de Zamenhof ĝi koncernas la stilon.)
  4. Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

En la Deklaracio akceptita de la 1-a UK 1905 en Boulogne-sur-Mer, 1905, la Fundamento estis proklamita netuŝebla bazo de E, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon. Jen la tuta teksto de la antaŭparolo de Zamenhof al la Fundamento, akceptenda kaj konsiderinda de ĉiuj E-istoj:

"Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto:

  1. La 16 reguloj de gramatiko de Esperanto;
  2. la "Universala Vortaro";
  3. la "Ekzercaro".

Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj Esperantistoj, estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj, ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.

Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro". Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉr se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon."

La "Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kotrolo kaj kunhelpo. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos. Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu pertektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.

1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento".

2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.

Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la "Fundamento" gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolataj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia "perfektiĝado" de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro.

Mi finas do per la jenaj vortoj:

1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;

2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;

3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. - Varsovio, julio 1905."

L. ZAMENHOF.


Diversaj eldonoj redakti

Zamenhof mem skribis pri la Fundamento de Esperanto jenon: "La Fundamento de Esperanto ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro" sed ankaŭ ke "ĝi devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla"[1].

Vidu ankaŭ redakti

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Eksteraj ligiloj redakti

Praktika Fundamento de Esperanto redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (eo, it) Carlo Minnaja, La "Fundamento" centjara (kriitika analizo), (PDF), Academia.edu
  2. http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html Rim. IV.
  3. http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html#kromdeklaro Kromdeklaro pri la nomoj Zamenhof kaj Vaŝington.
  4. Plena Analiza Gramatiko §284.

Vidu ankaŭ redakti

 Portalo pri Lingvo
 Portalo pri Esperanto