Edistudio

eldonisto de esperanto libroj

Edistudio estas unu el la plej gravaj eldonejoj de la Esperanto-movado; ĝi fondiĝis en Pizo (Italujo), en 1977, laŭ iniciato de Bruĉjo Kasini (Brunetto Casini, n. 1954.05.23), kiu jam antaŭ tiam eldonis plurajn librojn kaj revuojn kunlabore kun aliaj eldonejoj.

Edistudio
Esperanto-eldonejo vd
Dum 1977 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Brunetto Casini vd
Sidejo Pizo
Lando Italio
TTT Oficiala retejo
vdr

Lia unua eldonaĵo, sub la marko La Nuova Frontiera, estis La Doloro, poemkolekto de la itala hermetika poeto Giuseppe Ungaretti, kiu aperis en 1975 laŭ permeso de la filino de la aŭtoro, forpasinta en 1970. Inter la eldonaĵoj de Edistudio listiĝas brila kolekto da muzikaj eldonaĵoj (en formo de muzikkasedoj, kun la voĉoj de Ĝanfranko Molle, Ĝuljo Kappa, Marĉela Fasani, Ĵak Le Pŭil, Amplifiki, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik), la originalaj verkoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof, William Auld, Tibor Sekelj, Spomenka Ŝtimec, Kalomano Kalocsay, Gaston Waringhien, Marinko Ĝivoje, Roger Bernard, Daniela Deneva Power, Baldur Ragnarsson, Reto Rossetti, Raymond Schwartz, Nikola Raŝiĉ, Ulrich Lins, Aldo de' Giorgi, Bernard Golden, Poul Thorsen, Julius Balbin, Johan Valano, kaj tradukoj el William Shakespeare, Umberto Eco, Fulvio Tomizza, Dino Buzzati, Giovanni Verga, Rudyard Kipling, fare de Nicolino Rossi, Mauro Nervi, Carlo Minnaja, Daniele Mistretta, Probal Daŝgupto kaj pluraj aliaj; kadre de la projekto RoMEo, Edistudio eldonis la komikslibreton Diabolik.

Pluraj el la libroj originale eldonitaj de Edistudio en Esperanto aperis en diversaj nacilingvaj tradukoj.

Eksteraj ligiloj redakti