Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Poul Thorsen (naskiĝis la 7-an de januaro en 1915, mortis la 30-an de januaro 2006 en Kopenhago) estis dana esperantisto ekde 1931; instruisto, redaktoro, eldonisto, tradukinto kaj aŭtoro de poezio kaj prozo. Lia verkaro estas forte influita de spertoj akiritaj dum vojaĝoj tra pli ol 70 landoj.

Poul Thorsen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1915 (1915-01-07)
Morto 30-an de januaro 2006 (2006-01-30) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Roma Thorsen
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie instruisto. Li lernis Esperanton en 1931 kaj ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.

En la 1950-aj jaroj li gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj. De 1954 ĝis 1962 li gvidis eldonejon „Koko“ kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo Norda Prismo de 1957 ĝis 1974.

Liajn precipajn verkojn ofte karakterizas satira humuro. Liaj granda hobioj estis, kiel li mem diris, „ekscesa vojaĝemo“ - li vizitis pli ol 80 landojn - kaj fungoj, pri kiuj li longe estis ankaŭ fakdelegito de UEA. Membro de UEA li estis ekde 1947. En 1988 li doktoriĝis pri la temo „la evoluo de la dentologia faklingvo kaj ĝia evoluigo en Esperanto“. En 1989 UMEA asignis al li la Shinoda-premion.

Kun sia edzino Roma Thorsen starigis fondaĵon Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen en 1997, kiu jam helpis al kelkdeko da bibliotekoj pliriĉigi siajn kolektojn.

Listo de verkoj redakti

  • Tra densa mallumo, 1942 (kiel kunredaktoro)
  • Eta krestomatio, 1944 (kiel kunredaktoro)
  • Faktoj pri Danlando, 1948
  • Bibliografio pri dana literaturo tradukita en Esperanton, 1952
  • Rozoj kaj urtikoj : poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1954
  • Kumbel: Gruk (tradukitaj satiraj poemetoj)/ 1956
  • Pluk: miniaturoj 1960
  • Sen paraŝuto: poemoj originalaj kaj tradukitaj/ 1963
  • Du el, 1985 (kun Marjorie Boulton)
  • Stokita vino: rakontoj/ 1995
  • Babile kun mi mem/ 1996
  • Revigliĝo en la hungarlanda E-movado 1955-1960

Lia libro PLUK aperis en hungara traduko de Tibor SZABADI en la jaro 1995. en HUNGARIO. La hungara titolo de la verko: SZILÁNKOK

Recenzoj redakti

Pri Rozoj kaj urtikoj : poemoj originalaj kaj tradukitaj

 
 La valora eldono de pluraj ampleksaj antologioj, kiuj eĉ interesis ne-esperantistajn bibliotekistojn, pruvanta nian forton inter la du militoj, bedaŭrinde interrompiĝis. Kiam ni ekposedos ekz. la nederlandan, kiu prespreta ŝajne perdiĝis malantaŭ la fera kurteno? Mankas i.a. la dana, kvankam ankaŭ en Danujo ne mankas tre kapablaj tradukantoj, kiel ree montrigas per „Rozoj kaj Urtikoj", kiu - almenaŭ por la poezio-jam prezentas interesan kolekton (36 lerte tradukitajn versaĵojn).

Estas kliŝaja konstato, ke la mondo ne multe scias pri la literaturo de malgrandaj popoloj. La Danoj, volonte kulturante la aferojn de la spitito, tamen posedas riĉan beletristikon, kiu fakte komenci ĝis kun L.Holberg (1684-1754), plene reviviĝis ĉirkaŭ 1870 sub gvido de Georgo Brandes kaj kies liriko atingis altan nivelon. La tradukinto esperantigis versojn de 5 poetoj, naskiĝintaj en la 18a jarcento, krom i.a. poemojn de la lirikisto J. Aakjaer (1866-1930), disĉiplo de Burns, pentristo de la jutlanda melankolie bela pejzaĝo, kiu verkis plej elstare en sia dialekto; de la Nobelpremiito J. V. Jensen (1873-1950), majstro de universaleca liriko kun nacia stampo, kun delikata, rafinita sentemo; kaj T. Kristensen (1893) lingva virtuozo post li, kiu kun H. H. Seedorj (1892) enkondukis la ekspresionismon en la danan poezion. De tiu ĉi relegendas la en Harlemo premiita Leprulo, kies fortan tradukon ni jam aliloke ĝuis. Estas malfacile al eksterstaranto juĝi ĉu la elekton de la poezioj ne tro influis la persona gusto de la tradukinto, ĉi-kaze lia ŝajna prefero por formbeleco kaj venkindaj malfacilajoj, pri supozita internacia interesiĝo (alilandaj kaj gajaj, subtile pikantaj temoj). Ne estas reprezentita ekz. la ĉe ni plibone konata J. Joergensen, profesoro dum 1913 ĉe la lovena universitato, kiu ankaŭ publikigis poemarojn kaj konsistigas religian elementon en sufiĉe skeptikisma literaturo. Sed ni atendu la kompletan antologion pri kiu oni en Danlando revas... Nu, talenton laŭ propra spirito montras 30 originaloj, inter kiuj pluraj porcirkonstancaj kaj premiitaj, kiuj sekvas la tradukojn, kiel en la pionira tempo, sed tiam en modestaj, eĉ mizeraj eldonoj, kaj nun en plaĉa sur bona papero kaj zorgita tipografio, kun rimarkindaj vinjetoj. Verdire ili ne estas nur „urtikoj" sed estetikaj produktoj de ludema norda intelekto kun sufiĉe suda temperamento, kiu siavice, post la milito, pilgrimis al Budapeŝto kaj de tie kunportis, krom nura lerteco (soneteto „Kismiso") artismon kaj amon pri formtekniko (soneto, rimportreto, ritornalo, rondelo, limeriko) Liaj propraj „rondeloj" (plidecaj) honore enŝoviĝus inter la tradukitajn de la dana erotikulo Aarestrup (1800-1855).

Eternos mia am', elkriis Klara,
verŝante akvon en la florovazon.
Verŝujo flustris: Falas Niagara. (A.)

Knabin'! Eternas mia korinklino,
deklamis li (plej tede forgesante
ke junu ino; oldu nur la vino.) (T.)

Pardonu, ĉiuj taftaj, delikataj
kaj alispecaj ino-vestpecetoj,
kiuj postnokte trovis sin taŭzataj. (A.)

Aĉetis robojn, peltojn ŝi plej koste.
Por vesti ŝin kaj amuzadi poste
nudigis multaj viroj sin gisoste. (T.)

Thorsen estas sprita, distingiĝa apero, kies facilanima sed disciplinita muzo, nur esceptokaze iomete ĝenata de trostreĉe laĉita korseto, igas pintigi la lipojn je spirita rideto. Liaj versoj atestas pri „poeta sentemo pri sia instrumento, la lingvo" (Auld), ( Tra blanke kovrita kvadrato/baraktas lanterno barita) - - eĉ kiam li

„ŝvarcas". Oni komparu ekz. „Kapriculino" kaj „La Mondpacigilo" kun identaj, plirektaj sed pli nudaj, el „Verdkatu Testamento" de antaŭ tridek jaroj. Iom post iom ni plinuance perceptas la sent- kaj kolorvaloron, la sugestian forton de la juna esperanta vorto (kaj ni ne aludas la neologismon) kiu fakte ne ankoraŭ ĝisenfibre penetris „la bonan esperantiston". Iu tia, haltinte sur la vulgara plano, ĉe la insulta „ŝprucfekulo" en traduko de grenlanda versaĵo, ja konfesis al ni, ke tiu nepoezia fakvorto, trapasinte lian menson, nur efikis kiel dekoktaĵo de nacilingva kaj ne sincere ekkolerigus lin. Ni scias, ke la poezio, eĉ ne la bonhumora de Thorsen, baldaŭ iĝos la tabako de la plimulto, sed la koncerna poeto sendube ofertas al bongustamaj palatuloj cigaredon bonkvalitan, ĝuotan dum kelkaj minutoj sen grava emocio, sed pri kiu ili zorge notos la markon por posta okazo. 
— Tyneverum., Belga Esperantisto - Numero 331, Marto, 1955
 
 Poul Thorsen ne estas nekonata nomo inter esperantistoj-poeziamantoj.

Jam dum pluraj jaroj aperis en diversaj Esperanto-gazetoj poemoj liaj, tradukitaj kaj originalaj. Traleginte kaj ĝuinte tiun ĉi libron, mi plene samopinias kiel William Auld, kiu en sia antaŭparolo diras: „Certe por lia kolektita poemaro la tempo jam estas matura!" Temoj kaj stiloj estas plej diferencaj en tiu ĉi kolekto. Tio koncernas same la originalojn kiel la tradukojn. Oni ne povas aserti, ke Poul Thorsen sin provis sur unu speciala tereno; el pluraj fakoj kaj branĉaj de la vivo li ĉerpis siajn temojn, kaj ĉiurilate li montras, ke li plene majstras la poeziarton kaj la lingvon por ĉarme ellabori siajn temojn. En tradukado kaj verkado de spritaj poemoj li atingis samajn sukcesojn kiel en pritrakte de temoj melankoliaj. Estas mirige kiel perfekte li sukcesis en tradukoj esprimi la sentojn de la aŭtoro, kvazaŭ li mem travivis la spertojn de la venkinto. Same majstro, iafoje kvazaŭ jongle, li scias manipuli la lingvajn elementojn por atingi la deziratan efekton. La fakton ke Esperanto estas tiel nomita artefarita lingvo, do ne estas tiom rigore ligita al tradiciaj ebloj kaj malpermesoj, li ofte utiligas por krei en tute natura maniera la bezonatajn formojn. En tio li iafoje permesas al si la konatan poetan liberon, t.e. uzas formojn, kiujn oni en prozo kondamnus, sed en poezio opinias eĉ rimarkinda eltrovo. Jen ekzemple la neologismoj anstataŭantaj la mal-vortojn: softa, dura, magra, karta, friga k.a., kiujn mi en prozo malaprobas, sed pri kiuj mi konfesas, ke en kelkaj poemoj ili pruvas sian ekzistorajton. Agrable trafas la sufiĉe vasta, sed nenie ĝena uzo de verboj derivitaj de adjektivoj aŭ substantivoj. Kiel trafa ja estas la esprimo mi ja devas hejmi ie. Unu formon mi nepre malaprobas: Junitagon venis naŭ la vojo lasi. Aŭ ĉu la vortoj naŭ kaj laŭ estas erare miksitaj? Nekutimajn, sed trafajn akuzativojn mi trovis en ĉi tie tretis sian propran ritmon kaj en luno sur la branĉojn gutas oron. La tuta arango de la libro estas plaĉa. via unua parto ampleksas 30 tradukojn, la dua 27 originalojn. Plurpage bontrafe farita linia kliŝo adekvate donas apartan ĉarmon al la poemoj. En la fino de la libro troviĝas biografietoj pri dek sep poetoj, el kies verkoj Thorsen tradukis. Krome li aldonis indikojn pri komponistoj kaj .... feliĉe! klarigon de vortoj ne troveblaj en „Plena Vortaro", 2a eldono.

Senrezerve rekomendinda libro! 
— G. J. D., Belga Esperantisto - Numero 346, Decembro, 1956

Tradukoj redakti

Rete legeblaj verkoj redakti

Nova retpaĝaro dediĉita al la vivo kaj verkaro de Poul Thorsen[rompita ligilo]

El libro SZILÁNKOK hungare:

Fragmentoj

INTELEM

Aszott öregek és ifjú aggok,/ Kerüljenek alantas hajlamok!/ Szenvedély nektek már nem kell,/ Sőt a könyvben a páros oldal sem.

El Esperanto hungarigis: SZABADI Tibor J.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti