Akuzativo
La akuzativo aŭ objektkazo estas gramatika kazo, kies baza rolo estas montri la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj. Ne konfuzu kun absolutivo de ergativaj lingvoj. Ĝi estas ankaŭ uzata por indiki direktojn.
La vorto akuzativo venas de la latina adjektivo accusativus, kiu estis misa traduko de la helena termino por "objekta".
Akuzativo en transitivaj frazoj
redaktiKun transitivaj verboj oni uzas objekton markitan per la finaĵo -n.
Ekzemploj:
- Mi lernas Esperanton
- Mi lernis du fremdajn lingvojn.
- Mi ne scias tion
- Tion mi ne scias
- Kion vi volas?
- Mi amas vin
- Vin mi amas, ne vian fratinon.
Kiel videbla en la supraj ekzemploj, la pozicio de la objekto ne gravas. En vortaroj, ekz. en NPIV, la transitivaj verboj estas indikitaj.
N-finaĵo en aliaj lokoj
redaktiEn Esperanto, la N-finaĵo povas ne nur montri la rektan objekton de frazo, sed estas ankaŭ aliaj uzoj.
Direkto
redaktiUzo kiel Alativo: Akuzativo en Esperanto kaj en Latino estas ankaŭ direktindikanta kazo (Alativo). Ekzemploj:
Kun substantivo:
- Mi iras Finnlandon. = Mi iras al Finnlando.
Kun adverbo:
- Mi iras Finnlande. = Mi iras en Finnlanda maniero.
- Mi iras Finnlanden. = Mi iras al Finnlando.
Akuzativo precizigas la signifon de la prepozicioj »en«, »sur« ktp kiam temas pri direkto:
- Mi iras en la domo. = Mi iras ene de la domo.
- Mi iras en la domon. = Mi eniras la domon.
- Mi metas ion sur la tablon, sub la tablon, apud la tablon, antaŭ la tablon, malantaŭ la tablon.
Mezuro
redaktiAldonado de la n-finaĵo al tempaj esprimoj eblas por montri longecon, oftecon aŭ daŭron de tempo.[1]
- Unu monaton mi verkis la libron. ("Unu monaton" respondas al la demando "Dum kiom da tempo vi verkis la libron?")
- Mi perdis ĝin du fojojn. ("Du fojojn" montras kiel ofte okazis io.)
La n-finaĵo povas esti uzata ĉe aliaj mezuraj esprimoj.
- Ĉiutage mi ŝatas kuri tri mejlojn. ("Tri mejlojn" montras la distancon kuratan.)
Anstataŭ prepozicio
redaktiSe la senco de la frazo estas sufiĉe klara, oni povas anstataŭigi prepozicion per la n-finaĵo.
Duobla akuzativo
redaktiEkzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton lingvon). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile. Neologismo, kiu en Esperanto kapablas solvi tiun ĉi (krom aliajn) problemon ŝajnas esti la eksperimenta prepozicio na (instrui na lernanto lingvon), kiu estas aldona maniero per kiu oni povas esprimi akuzativon en situacioj, kie la finaĵo -n ne taŭgas.
"Akuzativo kun infinitivo" estas fenomeno, kiu uzas infinitivon anstataŭ akuzativa participo. Ekzemplo
Mi vidas hundon forkuri. | |
anstataŭ | Mi vidas hundon forkurantan. |
aŭ | Mi vidas la forkuron de hundo. |
aŭ | Mi vidas, ke hundo forkuras. |
Tiu fenomeno, gramatika malfacilaĵo por lernantoj, kies lingvo ne konas ĝin, ekzistas ankaŭ en Esperanto kaj estas sufiĉe kutima.
Ne-uzo de la akuzativo
redaktiEn multaj aliaj lingvoj oni uzas la akuzativon, dativon, genitivon aŭ lokativon post prepozicioj. En Esperanto oni uzas post prepozicioj la nominativon, ne la akuzativon, krom por indiki direkton post »en«, »sur« ktp.
Do oni nepre devas simple diri: per tio, por tio, pri tio, al tio, kun tio, sen tio, post tio, ...
Sed se troviĝas verbo en la prepozicia frazo, oni uzu akuzativon se necesas, kompreneble: Vi bezonas monon por tion fari = por fari tion
Akuzativo en eseoj kaj ĝenerale en kulturo
redaktiGonçalo Neves en sia eseo Niaj verboj sen veproj [1999][2] pere de dialogo inter amikoj kiuj parolas pri seriozaj temoj, nome akuzativo, kaj diversaj manieroj de transitiveco de verboj, sed kvazaŭ temus pri banala babilado trinkeje, prikomentas dekomence sufiĉe oftajn verbojn (skribi, konstrui. lerni), sed poste unu post alia ĉefe verbojn kiujn la parolantaro ne ĉiam utiligas ĝuste, kiaj enui, ĵongli, kuri, fumi, lumi, pafi. miri, remi, movi, plori kaj pasi, inter kiuj ne ĉiuj funkciigas transitivecon same. La resumo de la esea sinteno estas ke akuzativo estas signo de energia transigo.[3]
La akuzativo ankaŭ multfoje aperas en Esperanta kulturo. En kelkaj kantoj estas la akuzativo menciita (La Perdita Generacio - Lernu) kaj eĉ ekzistas kantoj rekte inspiritaj de ĝi (Carina Gerlach - Akuzativo, Wolfram Diestel - La Balado de l' Akuzativo[4]). Nature ĝi ankaŭ aperas en multaj ŝercoj rakontataj inter homoj aŭ disdonataj per Interreto.
Referencoj
redakti- ↑ WENNERGREN, Bertilo. PMEG. 12.2.3 https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/mezuro.html
- ↑ Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.
- ↑ Paĝo 207.
- ↑ KantarViki - La Balado de l' Akuzativo