Sisterona akuzativo

misuzado de la akuzativo en Esperanto, precipe kiam la subjekto kiu ne okazas komence estas mise akuzativigita

Sisterona akuzativo (kiu devenas de la franca urbeto Sisteron) estas Esperanto-gramatika termino kun la signifo "malĝusta uzo de akuzativo, kiam oni devus uzi nominativon". Tiun gramatikan eraron nespertuloj ĉefe faras, kiam la subjekto ne aperas komence de la frazo, aŭ kiam la frazo enhavas predikativon.

Ekzemploj

redakti
  • *Sur la tablo restas unu solan teleron.
  • *Nia hundo iĝis monstron.
  • *Morgaŭ venos du gastojn.