Nominativo

gramatika kazo

Nominativo estas gramatika kazo en la lingvoj, kiuj havas deklinacian sistemon. Subjekto estas vorto aŭ vortoj kiu plejparte estas en la nominativo.

En Esperanto, nominativo estas markata per t. n. "nula morfemo": foresto de finaĵo -n, kio distingas ĝin de la markita per la finaĵo -n akuzativo. Al nominativo kondukas demando per kiokiu.

La vorto devenas de la latina "nominare" = nomi.