En frazsintakso, predikativo estas vortgrupo (noma vortgrupo, infinitivo, adverbo), esprimanta kvaliton, econ aŭ identigon atribuatan per finitiva verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento.

Sekve oni povas paroli pri predikativo subjekta, ekz‑e

  • Mia fratino estas tre bela knabino. (FE §33);

kaj predikativo objekta, ekz‑e

  • la publiko kutimas opinii ĉiun mokanton saĝulo, ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo [1]

La terminon predikativo enkondukis meze de la 20ª jarcento lingvistoj ĉeĥaj.[2]

Subjekta predikativo redakti

En Esperanto la subjekta predikativo ligiĝas al la subjekto per kopulo (ligverbo); kune ili formas kompleksan predikaton.

En Esperanto (kaj en multaj aliaj lingvoj) la deklinaciebla predikativo ĉiam estas nominativa:

  • Rozo estas floro (FE §5).
  • Leono estas forta (FE §7).
  • Sekve barono Brambeus estas vi ? (La Revizoro)

Ĉar la subjekto egale ne povas havi alian kazon ol la nominativon, tial en Esperanto la reciprokaj roloj subjekta kaj predikata ne estas markitaj morfologie. Egale nemarkitaj estas vortgrupoj nedeklinacieblaj:

  • Voli estas povi.

Plej ofte la subjekto estas la temo, la predikativo estas la remao ĝin priskribanta aŭ identiganta, kaj tial la subjekto kutime antaŭas la predikativon. Tamen ne maleblas la inversa ordo, ekz‑e se la predikativo estas la temo, aŭ se oni volas ĝin emfazi:

  • Ne kuracilo sed veneno estas tiu substanco!
  • Facile estas danci, se la feliĉo kantas.
  • Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio. (Lev 19:2)
  • Roterdam’ ne imageblas
    kiel kino-iluzi’.
    Roterdamo ne filmeblas.
    Roterdamo estas ĝi.[3]

Kp ankaŭ la titolon de la poemo de Julio Baghy «Estas mi esperantisto».

Predikativo ĉe plensenca ligverbo redakti

Krom la pure sintaksa kopulo esti, predikativon povas enkonduki pli-malpli plensenca ligverbo:

  1. La juna vidvino denove fariĝis fianĉino.
  2. Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita. (Marta)
  3. Li venis ebria.
  4. Aristido mortis malriĉa. (PAG, §170)

Alia eventuala problemo estas konfuzo inter la subjekta epiteto kaj la subjekta predikativo, ĉar ambaŭ estas nominativaj, kiel en (3, 4).

En tiaj okazoj oni apartigas la subjekton kaj la predikativon per la kunteksto. En iuj lingvoj (ekz‑e la rusa, la pola) oni povas klare marki predikativon per speciala kazo (instrumentalo).

Oni atentu la diferencon inter la predikativoj esprimitaj per adjektivoj kaj tiuj adverbaj: la unuaj priskribas la staton de la subjekto dum tiu agas; la dua estas cirkonstanco de la agado. Kp:

  • ŝi edziniĝis malriĉa (= ŝi estis malriĉa antaŭ la edziniĝo);
  • ŝi edziniĝis malriĉe (= la geedziĝa festo estis malriĉa).

Objekta predikativo redakti

Objekta predikativo atribuas al la objekto ecojn aŭ trajtojn iel ŝuldatajn al la subjekto (tiajn, kiaj ili rezultas el ties ago, aperas en ties percepto aŭ opinio ktp):

  1. Mi trovas la vinon bona (subjektiva takso).
  2. Mi vidas la knabon ludi (percepto)
  3. Mi vidas la knabon ludanta (samsenca kiel 2).
  4. Oni nomis lin fripono.
  5. Ne nomu min reĝido.
  6. Oni elektis lin prezidanto.

La objekto laŭregule aperas en akuzativo; la predikativo (se deklinaciebla), en nominativo. La malakordo signalas la objektan predikativon, kontraste al objekta epiteto:

  • Li pentris la virinon nigrokula (sur la portreto ŝi havas nigrajn okulojn).
  • Li pentris la virinon nigrokulan (tiun vivan virinon, kiu havas nigrajn okulojn).
  • Tra ruĝa vitro la blankajn objektojn oni vidas ruĝaj.

(blankajn estas epiteto objektiva; ruĝa estas predikativo esprimanta la iluzian percepton).

Cetere, la malakordo koncernas nur la kazojn; la gramatikaj nombroj ja akordas:

  • Oni nomis ilin friponoj.

Nerekta predikativo redakti

Ĉe kelkaj verboj oni povas enkonduki objektan predikativon per kiel. En tiu rolo kiel ne estas regula konjunkcio, sed simile al konjunkcio ĝi tralasas la kazon de la ĉefelemento, do la akuzativon (ĉar la objekto estas en akuzativo):

  • mi ĝin kalkulis kiel mian devonZ;
  • vi rigardu lian amon kiel kapriconZ;
  • mi estimas vian deziron kiel plej sanktan leĝon (FK);
  • mi prenas vin ĉiujn kiel atestantojn;
  • la registaroj devos iam elekti unu lingvon kiel internacianZ;
  • la naturo elkraĉu min kiel ekstermindan bestonZ;
  • li prenis kiel edzinojn Jehuditon kaj BasmatonZ;
  • enskribu tiun ĉi homon kiel seninfananZ;
  • mi starigis vin kiel observistonZ;
  • vi sanktoleos lin kiel ĉefon super mia popoloZ.

La akuzativo necesas por eviti konfuzon kun nerekta predikativo subjekta:

  • mi elektis lin kiel prezidanto = {mi kiel prezidanto} elektis lin
  • mi elektis lin kiel prezidanton = mi elektis {lin prezidanto}.

En kelkaj okazoj la nerektan predikativon povas enkonduki la prepozicio por. Tio okazas precipe ĉe la predikatoj preni (en la senco: rigardi, taksi ion ia), akcepti, servi, doni. Ekz‑e (PAG, §175):

  • mi prenis vin por iu pli meritaZ;
  • mi prenis la danĝeron por ŝercoZ;
  • vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indonZ;
  • mi donos al vi la landon por eterna posedaĵoZ ;
  • ŝtono servis al ni por seĝo;
  • akceptu ĉi tiun bagatelon por rekompenco de viaj afablaj klopodoj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ «Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia», ĉap. 1ª.
  2. Laŭ la artikolo ru:Предикатив.
  3. Monato, «Odo al Roterdamo», traduko de Wim Jansen.

Eksteraj ligiloj redakti