Tema-remaa dispozicio

Tema-remaa dispozicio estas lingvoscienca maniero malkomponi propozicion en jenajn partojn:

  • la fraztemo, aŭ simple temo[1][2] (de la greka θέμα) estas tio, pri kio oni parolas, la deira, donita komponanto (tio, kio estas konata aŭ evidenta);
  • la remao estas la interesaĵo, la nova informo, tio kion oni propre komunikas pri la temo.

Ekz-e (frazoj el la Fundamenta Ekzercaro; T=temo, R=remao):

  1. La libro (T) estas sur la tablo (R), kaj la krajono (T) kuŝas sur la fenestro (R) (§6).
  2. Sur la tero (T) kuŝas ŝtono (R) (§6).
  3. Hodiaŭ (T) estas la dudek sepa (tago) de Marto (R) (§12).

La dispartigo en temon—remaon ne estas reduktebla al disparigo en parolelementojn aŭ en frazmembrojn, diversaj parolementoj aŭ frazmembroj povas plenumi ajnan en tiuj roloj:

  1. Subite en la arbaro (T) aŭdiĝis pafo (R). Pafis (T) la maljuna ĉasisto (R).
  2. Ĉi tie (T1) nia aŭto (T2) haltis (R).
  3. Nia aŭto (T) haltis ĉi tie (R).

Pli fajna strukturoRedakti

En la tradicio de la Praga skolo oni plue apartigas ligilon kaj kulison.

Ligilo (ruse связка = ligilo, kopulo), aŭ transiro (ĉeĥe tranzit) interligas la temon kaj la remaon, kaj ofte havas formon de verba grupo.

Kuliso estas kromtemo, precipe tia, kiu indikas tempan aŭ spacan cirkonstancon. Ekz‑e en la antaŭparolo de la Proverbaro Zamenhofo diras:

En la jaro 1905 (T1) mia karmemora patro (T2) komencis la publikigadon de (L) kvarlingva frazeologio-proverbaro (T)…

Ĉi tie T2 estas la ĉeftemo, T1 estas la kuliso, L estas la ligilo.

Perdemanda testoRedakti

En dialogo la remao de respondo estas tiu frazmembro, kiu rilatas al la demandovorto:

— Kie estas la libro kaj la krajono?
— La libro (T1) estas (L1) sur la tablo (R1), kaj la krajono (T2) kuŝas (L2) sur la fenestro.[3]

Oni ankaŭ povas respondi mallonge, per la nura remao:

— Kie estas la libro?
— Sur la tablo.

(Tio, interalie, demonstras kial utilas apartigi la ligilon, kiu ne trafas en la minimuman respondon.)

Por trovi la remaon en rakonta frazo oni rekonstruu la demandon, kiun tiu frazo devas respondi en la menso de la rakontanto.

Komparo kun subjekto kaj predikatoRedakti

La tema-remaa dispozicio estas unu el la lingvaj universalaĵoj, kaj la malnovgrekaj filozofoj (precipe Aristotelo) uzis por tiuj nocioj terminojn, kies latinecaj paŭsaĵoj estas subjekto kaj predikato. En la angla lingvo subject ĝis nun entenas la signifon «temo» (ekz-e la temlinian kampon de retpoŝta mesaĝoĉapo markas la etikedo Subject:); kaj la termino predikato sufiĉe klare parencas al «prediko», rakontaĵo, tio kion oni rakontas pri la temo.

En la posta evoluo de lingvoscienco la aristotelan koncepton forpuŝis la pure gramatikaj, formalaj nocioj, por kiuj oni tamen plu uzis la alicele enkondukitajn terminojn. La lingvistoj remalkovris la aristotelajn konceptojn en la 19-a jc, kiam iuj el ili ekuzis la terminojn logika subjekto (= temo), logika predikato (= remao); oni ankaŭ uzis la epiteton psiĥologia (subjekto, objekto).

La ĉi-supraj ekzemploj demonstras la diferencon inter la frazroloj gramatikaj kaj komunikaj: en (1) la temoj koincidas kun la subjektoj, sed en (2) la gramatika subjekto estas remao (logika predikato).

VortordoRedakti

La kutima vortordo estas: unue, la temo; poste, la remao. Tion ni vidas en la ĉi-supraj ekzemploj; la «libera» vortordo de Esperanto (samkiel tiu de la rusa, pola, hungara, Latino, certagrade de la germana kaj ĉina) fakte estas la komunika ordo «temo → remao».

Cetere menciindas, ke en la lingvoj kie oni preferas meti la predikatan ĉefverbon frazofine (kiaj ekz‑e Latino aŭ la hungara) la preferata formo de la frazo estas T→R→L (la L estas la ĉefverba ligilo). Tamen Esperanto ne estas tia lingvo.

La lingvoj kun rigida vortordo gramatika (kiel la angla aŭ la franca) bezonas specialajn artifikojn por realigi la komunikan dispozicion.

La pasiva voĉoRedakti

Komparu la frazojn:

  • Ŝia filo (T) frakasis fenestron (R).
  • La fenestron (T) frakasis ŝia filo (R).

La unua frazo facile esprimeblas en la angla, ĉar la temo estas la subjekto. Sed la dua postulas ian rimedon por inversigi la ordon. Unu tia rimedo estas la pasiva voĉo:

  • Her son (T) broke a window (R).
  • The window (T) was broken by her son (R).

Sekve de tia uzo la pasiva voĉo estas multe pli ofta en la angla ol en Esperanto aŭ en la rusa. Bedaŭrinde, multaj esperantistoj meĥanike paŭsas malsimplajn frazostrukturojn de sia gepatra lingvo, sen konscii, ke en Esperanto eblas diri pli elegante kaj klare. Ekz-e la editoro de la Fabeloj de Andersen plurloke diras en piednotoj:

La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.

En Esperanto la natura kaj pli flua dirmaniero estus:

La vorto mankis en la manuskripto; ĝin aldonis la gefiloj de d-ro Zamenhof.

ŜtopsubjektoRedakti

La pasiva voĉo tamen ne ĉiam taŭgas por remaigo; interalie ĝi ne taŭgas por la ekzemplo (2), ĉar «kuŝas» estas esence netransitiva verbo. En tia okazo la rigidordaj lingvoj uzas formalan pseŭdosubjekton kajaŭ kataforon, al kiu ili postmetas la naturan subjekton (ŝtono) — gravas ke en la frazparto la subjekto aperu en la posta, remaa pozicio:

  • france Il y (ŝtopsubjekto, ŝtoptemo) a une pierre (la remao) sur la terre.
  • angle There (ŝtoptemo) is a stone (la remao) on the ground.

El la tema parto referencata per la kataforo oni povas fari apartan subpropozicion:

  • france C’est Paul qui m'a donné ce livre.
  • angle It’s Paul who gave me the book.

En Esperanto sufiĉas kiel eble plej simpla frazo:

  • La libron (T) al mi donis Paŭlo (R).

IntonacioRedakti

En naciaj lingvoj oni povas remaigi per intonacio (ĉe komunikado buŝa) aŭ per kursivigo (skribe). Ekz-e ĉe Mark Twain en la 20a ĉapitro de «La Aventuroj de Tom Sawyer», kie Tom sin akuzas pri misfaro de Becky:

“Rebecca Thatcher (…) did you tear this book?”

A thought shot like lightning through Tom’s brain. He sprang to his feet and shouted — “I done it!”

Tia kursivigo estas senbezona en traduko en lingvon liberordan, kie la remaan subjekton eblas meti en la finon de la ekkria frazo sen perforti la prozodion: ruse «Это сделал я!», esperante «Tion faris mi!». Oni atentu, ke en Esperanto la intonacio ne estas fidinda komunika rimedo, ĉar por esperantistoj el masamaj gepatralingvaj medioj tiu svaga variado povas impresi tute malsimile.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

NotoRedakti

  1. NPIV, temo(5).
  2.    temo en ReVo (2).
  3. Fundamenta Ekzercaro, §6.