En lingvistiko, kataforo okazas kiam esprimo same signas kun posta esprimo en la teksto. Ĝi estas speco de endoforo.

Kataforoj ofte uziĝas por retorika efiko. Ekzemple:

  • Li estas la plej granda porkeca aĉulo kiun mi konas. Li vere stultas. Li tiel kruelas. Li estas mia amanto, Stefano.

Kataforoj foje uziĝas en malĉefaj klaŭzoj (subpropozicioj) ene de frazo. Ekzemple:

  • Se vi iom deziras, jen iom da fromaĝo.
  • Se vi ilin deziras, estas kuketoj en la kuirejo.

Kataforoj ofte uziĝas por provizi priskribon antaŭ nomo. Ekzemple:

  • Malgranda knabino, Karolino, ludadis per la pilko.

Kataforoj kontrastas kun anaforoj, en kio esprimo samaludas antaŭan esprimon.

Vidu ankaŭ redakti