Propozicio
Propozicio estas ĉiu aparta vortgrupo, esprimante per si mem kompletan opinion.
Kunordigita propozicio Redakti
Kunordigita propozicio estas parto de kompleksa frazo, kiu povus memstare esti frazo. Kutime du kunmetitaj propozicioj estas ligitaj per konjunkcio kaj tiel formas unu kompleksan frazon. Tamen povas ankaŭ esti pli ol du kunordigitaj propozicioj en unu frazo. Kunordigita propozicio kontrastas al subordigita propozicio.
Ekzemple en la frazo "Mi estis ĉe ŝia hejmo, sed neniu alia ĉeestis", estus du kunmetitaj propozicioj: "Mi estis ĉe ŝia hejmo" kaj "neniu alia ĉeestis". Ilin ligas la konjunkcio "sed".
Subordigita propozicio Redakti
Subordigita propozicio (aŭ subpropozicio) estas parto de kompleksa frazo, kiu anstataŭas iun el la frazelementoj de la ĉefpropozicio (li diris tion → li diris, ke li venos).
Vidu ankaŭ Redakti
- Nerekt-objekta propozicio
- Predikativa propozicio
- Epiteta propozicio
- Adjekta propozicio
- Verboformoj en subpropozicio