En gramatiko, ĉefpropozicio[1][2] estas propozicio, parto de frazo, kiu povas gramatike stari per si mem.

Difino redakti

Frazo konsistas el pluraj propozicioj, kelke el kiuj estas ĉefpropozicioj, kaj la aliaj el kiuj estas subpropozicioj. La distinga kriterio inter la du klasoj estas tio, ke la ĉefpropozicio, per si mem, formas gramatike validan (sed eble sence nekompletan) frazon, malsimile al la subpropozicioj. Tial, ĉefpropozicioj havas verbon, kaj (plej ofte) eksplicitan subjekton kaj (ofte) objekton.

Frazo povas enhavi plurajn ĉefpropoziciojn, konektitajn per konjunkcioj.

Ekzemploj redakti

En la frazo

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo.

Ekzistas unu ĉefpropozicio kaj pluraj subpropozicioj:

  • Ĉefpropozicio: “estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo.”
  • Subpropozicioj:
    • “por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon”
    • “ke ĝi havu plenan certecon”
    • “ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj”

La subpropozicioj dependas gramatike de la ĉefpropozicio, sed la ĉefpropozicio mem ne dependas de io alia.

Frazo povas enhavi plurajn ĉefpropoziciojn. Ekzemple, en la frazo

La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.

la du ĉefpropozicioj estas

  • la libro estas sur la tablo
  • la krajono kuŝas sur la fenestro

kaj la konjunkcio kaj ligas ilin.

Ĉefpropozicioj estas konekteblaj ankaŭ per la interpunkcioj dupunktopunktokomo. Ekzemple, en

Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.

La tri ĉefpropozicioj

  • unue mi redonas al vi la monon
  • due mi dankas vin por la prunto
  • trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi

estas konektitaj per punktokomoj. Notu, ke la subpropozicioj (ekz. “kiam mi bezonos monon”) estas ligitaj al siaj ĉefpropozicioj per komoj, ne punktokomoj. En pluraj lingvoj, uzo de komoj por konekti ĉefpropoziciojn estas rigardata kiel eraro.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti