Endoforo, kontraste al ekzoforo, estas lingvistika aludosigno al io intralingvistika, t.e. en la sama teksto.

Ekzemple, en Mi vidis Lidian hieraŭ. Ŝi kuŝadis sur la plaĝo la vorto ŝi funkcias intralingvistike, do endofore, ĉar ĝi signas ion jam menciitan en la teksto, t.e. ĝi samsignas kun Lidia. Kontraste, en Kio estas ĉi tio? la vortoparo ĉi tio estas ekzofora anstataŭ endofora, ĉar ĝi signas ion eksterlingvistikan, t.e. ne troviĝas sufiĉa informo en la diraĵo mem por determini al kio aludas aŭ signas ĉi tio, sed anstataŭe ni devas atenti la nelingvistikan kuntekston de la diraĵo (ekz. la parolanto eble tenas nekonatan objekton en sia mano dum demandi).

La tri subkategorioj de endoforo estas kataforo, anaforo, kaj sinaludo (aŭtoforo?)

Vidu ankaŭ redakti