Metonimio

Metonimio (greke μετωνυμία, metonymía – nominterŝanĝo aŭ renomigo , latine metonymia, denominatio, transnominatio) estas stila parolfiguro de retoriko. Ĝi konsistas en tio, ke nomon de unu nocio oni anstataŭigas per nomo de alia objekto aŭ fenomeno, kiu havas klaran kaj konatan rilaton (logikan, spacan, tempan ktp) al la unua nocio. En tia okazo la anstataŭaĵo funkcias kiel tropo, nerekta esprimo, ĉe kiu malsamas la laŭvorta kaj la fakte celata signifoj.

Ekzemple en la frazo

Citaĵo
 la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David 
— 2Sam 3:1

la vorto «domo» indikas ne konstruaĵon, sed familion, klanon (la domanojn).

Metonimion oni distingu disde metaforo (ofte oni konfuzas tiujn du tropojn). Metaforo baziĝas sur simileco («la muĝo de vento»: vento sonas simile al besta bleko); dum «la domo de David» en la ĉi-supra parolfiguro aludas ne ion arĥitekture similan, sed ion logike rilatan, nocion koneksan.

Unu el la plej oftaj specoj de metonimio estas sinekdoĥo. La rilato inter la laŭvorte dirita informo kaj la fakte celata enhavo en metaforo baziĝas sur fakta simileco – ekzemple "hurlado de vento" (= en sono simila al hurlado de besto aŭ homo) – dum sinekdoĥo baziĝas sur rilato inter speciala ero kaj la ĝenerala tuto - "perlabori sian panon" (= perlabori la monon por ĉiaj personaj bezonoj, interalie, ekzemple, la ĉiutaga pano).

Menciindaj formoj de metonimio estas:

  • kaŭzo estas esprimita, sed celata estas efiko, ekzemple produktisto staras por produktaĵo, la nomo de verkisto por sia verko ("Necesus legi Zamenhofon"), aŭ inverse oni esprimas efikon celante kaŭzon (ekz. se oni uzas vorton "bruo" anstataŭ "kverelo");
  • krudmaterialo estas esprimita, sed produktaĵo celata ("la fero" anstataŭ "la glavo");
  • ujo estas esprimita, sed enhavo celata ("eltrinki la glason") aŭ ejo por aĵo tie troviĝanta ("Afriko malsatas": fakte iuj/kelkaj/multaj homoj en Afriko; "Bruselo decidas": la institucioj de Eŭropa Unio, aŭ epoko estas menciita, sed celataj estas la tiam vivantaj homoj ("mezepoko kredis je...");
  • posedanto estas esprimita, sed posedaĵo celata, aŭ komandisto/komandanto esprimita, sed armeo aŭ popolo celata ("Hanibalo konkeris Romon").

Krome povas ekzisti kombino inter metonimia kaj metafora anstataŭigo, se ekzemple eco de persono estas uzata metonimie por tiu persono; kaj same estas uzata metafore por funkcioj de tiu homo aŭ por abstraktaĵo reprezentata de ĝi ("krono kaj tiaro" por la institucioj de imperiestro kaj papo). En lingvistiko kaj en stilistiko la kuna uzado de metonimio kaj metaforo foje nomatas "metaftonio" (Metaphtonie, Jan Goosens).

LiteraturoRedakti

  • Marc Bonhomme: "Le discours métonymique". Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2006 (= Sciences pour la communication, 79), ISBN 3-03910-840-9
  • Krzysztof Kosecki: "Perspectives on Metonymy: Proceedings of the International Conference “Perspectives on Metonymy”, held in Łódź, Poland, May 6–7, 2005" Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2007 (= Łódź Studies in Language, 14), ISBN 0-8204-8791-0
  • Beatrice Warren: "Referential Metonymy". Eldonejo Almqvist & Wiksell, Stockholm 2006 (= Scripta minora Regiae Societatis Humaniorum Litterarum Lundensis, 2003/04, 1), ISBN 91-22-02148-5