Vidu ankaŭ artikolon Stilo (Italio) pri komunumo en Italio.


Stilo estas specifa maniero sin teni aŭ esprimi, propra al unuopaj grupoj aŭ personoj. Stilo aparte estadas en modo kaj arkitekturo. Ankaŭ en dezajno de teknikaj aparatoj stilo estadas sufiĉe grava.

Laŭ Francisko Azorín stilo estas Karakterizaj trajtoj de verko.[1] Li indikas etimologion el la greka stilos (grifelo, stango, kolono), kaj de tie la latina stylus. Kaj li aldonas la terminojn stilistiko, por traktato pri stiloj; stilografio, por priskribo de la stiloj de popolo, epoko, artisto; stilizi, por desegni, bildi alŭ stilo, ne laŭ naturo.[2]

En historio diversaj stiloj sekvis unu alian, por ekzemplo en mezepoka Eŭropo romanika stilo, gotika stilo, renesanca stilo.

Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas la kulturon de la pasinteco estas bondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti