Aludo

nerekta sciigo aŭ mencio

Aludo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro estas [1]

  1. parola aŭ skriba mencio pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas, aŭ
  2. nerekta sciigo, kiun eblas subkompreni kiel averto kvankam la averto ne estas klare vortumata.

Aludo indikas fakton, kiun la informanto ne povas aŭ ne volas deklari en klara elekto de vortoj. Se esprimata en neŭtrala aŭ bonvola tono kaj intenco, ĝi estas sugesto. Se esprimata kun kaŝita kritiko, povas temi pri mokado, pri "akra" aŭ "pika" rimarko - ĝenerale tiam temas pri bone kaŝita komunika atako.

En la ĉiutaga vivo, aludoj ofte servas al la celo de ĉifrita kompreno, ekzemple per referencoj aŭ "ŝlosilaj vortoj", kies kuntekston ne komprenas la tria ĉeestanto.

Referencoj redakti