En gramatiko, noma vortgrupo estas vortgrupo kies ĉefelemento estas nomo. Tia vortgrupo povas roli en frazo same kiel substantivo, do kiel subjekto, objekto, predikativo ktp.

Ekzemploj redakti

Ĉi-sube nomaj grupoj estas substrekitaj, kaj ilia ĉefelemento aperas grase:

  • Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon (FE, §31).
  • Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero (FE, §31).
  • Parenco per Adamo (Proverbaro).
  • Kio en la kapo, tio sur la lango. (Proverbaro).
  • Neleĝe akirita ne estas profita (Proverbaro).

Konsisto de nomaj vortgrupoj redakti

La ĉefelementon de noma vortgrupo povas akompani jenaj dependaĵoj:

  • adjektivo, ekz‑e rozokoloran superveston;
  • adverbo preciziganta adjektivon, ekz‑e neleĝe akirita;
  • noma komplemento, ekz‑e Fundamento de Esperanto, funton da sukero;
  • prepoziciaĵo, ekz‑e glaseto por brando, akuzativon sen prepozicio, parenco per Adamo;
  • rilata subpropozicio, ekz‑e «Jen estas la pomo, kiun mi trovis» (FE, §6).

Apartigi noman grupon redakti

Por kontroli la limojn de noma vortgrupo, oni provu anstataŭigi ĝin per substantiva pronomo:

  • Ĉi tiu frazo entenas du nomajn grupojn
    Ĝi entenas ilin.
  • Nurenbergo estas rimarkinda malnova urbo
    Ĝi estas tio.