Adjektivo

vortospeco, kiu priskribas substantivon aŭ pronomon

Adjektivo estas vorto, kiu iel modifas la sencon de substantivo.

Vortospecoj

En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj (interalie la norma angla, la latinidaj lingvoj, kaj la helena), adjektivoj estas distingaj kaj de verboj kaj de adverboj; sed en kelkaj lingvoj, ekzemple la oseta, adjektivoj kaj adverboj estas la sama vortklaso. En la germana lingvo la adjektivoj estas ankaŭ adverboj, sed la lingvo havas ankaŭ aliajn adverbojn. En aliaj lingvoj (ekzemple, la korea, kaj plejparte la indonezia) adjektivoj estas netransitivaj verboj.

En Esperanto adjektivoj povas esti finaĵvortoj (A-vortoj) aŭ vortetoj (A-vortecaj vortetoj). A-vortoj ĉiam finiĝas per "-a". Jen listo de ĉiuj oficialaj A-vortecaj vortetoj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la.

La A-vortoj kaj la tabelvortoj finiĝantaj per ua devas havi la sama(j)n finaĵo(j)n por nombro kaj/aŭ akuzativo kiel la modifata substantivo.

En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla), adjektivoj ne devas konkordi kun la modifata substantivo laŭ nombro/kazo. En kelkaj (en multaj slavaj kaj ĉiuj la latinidaj), ili devas ankaŭ konkordi pri genro (aŭ pli ĝenerale klaso de substantivo).

En Esperanto la adjektivo ne fleksias por formi komparativon kaj superlativon (komparaj formoj); oni uzas la memstarajn vortetojn "pli" kaj "plej". Sed en multaj lingvoj la adjektivoj fleksias por indiki komparon. Kelkaj lingvoj (inkluzive la angla kaj la franca) uzas miksan sistemon, kun adverbetoj similaj al "pli/plej" por la plimulto de adjektivoj kaj ena fleksio por kelkaj. Ne ĉiuj lingvoj distingas gramatike du gradojn de komparo (kiel nia "pli/plej" aŭ la angla "more/most"). Pri tio vidu artikolon Grado (gramatika).

A-karakteraj radikoj en Esperanto redakti

Ĉe A-karakteraj radikoj la A-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la A-formo montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso, sed montras tiam normale tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:

  • BON - bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • FORT - forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • LONG - longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • RUĜ - ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.

Ĉe A-karakteraj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al "esti tia" (ne "igi tia", nek "iĝi tia"). Ekzemploj:

  • BON - boni = "esti bona" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi "igi bona" nek "iĝi bona".
  • FORT - forti = "esti forta" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi "igi forta" nek "iĝi forta".
  • RUĜ - ruĝi = "esti ruĝa, impresi ruĝe", sed nepre ne "igi ruĝa" nek "iĝi ruĝa".

Adjektivaj klasoj redakti

Estas 4 ĉefaj klasoj da adjektivoj: la adjektivoj kvalitaj, rilatigaj, ordaj kaj posedaj.

Adjektivoj kvalitaj redakti

Tiu estas la plej tipa klaso da adjektivoj, kiu esprimas econ posedeblan je diversaj gradoj. Ĝuste al tiu klaso apartenas plimulto da adjektivoj A-karakteraj: bona, bela, granda, juna, forta ... La kvalitaj adjektivoj respondas la demandon kia(j)(n)?

Pleparte kvalitaj adjektivoj posedas jenajn ecojn:

  • ili kombineblas kun la adverboj tre, tro kaj iliaj sininimoj, ekz-e tre granda, tro bela, eksterordinare ruza;
  • ili ofte posedas eg-derivaĵon: grandega, belega;
  • ili posedas la komparajn gradojn: (mal)pli bona, (mal)plej granda;
  • ili ofte posedas antonimojn (mal-vortojn): malbela, malsaĝa, malriĉa.

Tamen ekzistas kvalitaj adjektivoj kiuj posedas nenian el ĉi tiuj ecoj (ekz-e graveda).

Aliflanke, nur kvalita adjektivo povas posedi komparajn gradojn.

Adjektivoj rilatigaj redakti

Rilatiga adjektivo indikas trajton negradigeblan kaj esprimas rilaton de la dependa elemento al io alia (indikita per la radikalo de la adjektivo). La rilatigaj adjektivoj respondas la demandon kia(j)(n)?

Rilatigaj adjektivoj esprimas, interalie, rilaton al

  • alia objekto (serura truo, matematika fakultato);
  • materialo (ŝtala klingo, marmora statuo);
  • ago (malferma kunsido, decida voĉo);
  • tempo (januara, hieraŭa);
  • loko (Bulonja deklaracio);
  • mezuro (trijara, duetaĝa).

Tiaj adjektivoj ne havas komparajn gradojn, ne kombineblas kun la vortoj tre kaj tro, ne havas antonimojn.

Posedaj pronomoj redakti

Logike ili estas aparta subklaso de adjektivoj rilatigaj: indikas apartenon al persono aŭ aĵo. Tamen ili respondas apartan demandon: kies? kaj en multaj lingvoj havas apartajn formojn gramatikajn.

Limokazoj redakti

La limoj inter la adjektivaj klasoj estas iom svagaj. La rilatigaj kaj posedaj adjektivoj povas akiri kromsignifojn metaforajn kaj kvalitajn. Ekzemple kora valvo (poseda), kora malsano (rilatiga) — sed plej kora akcepto, saluto (kvalita; kora = afabla), koregan dankon! ktp.

Substantivigita adjektivo redakti

En kelkaj lingvoj aperas "miksa vortospeco" inter substantivo kaj adjektivo. En esperanto tio trafas la plejmultajn lingvonomojn. Ekzemple en frazo "Mi ne parolas la japanan." la vorto "japanan" estas substantivigita adjektivo en akuzativo. En la sveda frazo "Många hemlösa ligger på gatorna." la vorto "hemlösa" estas substantivigita adjektivo en pluralo. La esperanta traduko fariĝas "Multaj senhejmuloj kuŝas sur la stratoj." do estas uzata ordinara substantivo kun la afikso "-ul-".

Vidu ankaŭ redakti