En la Esperanta gramatiko, vorteto estas vorto kiu ne bezonas finaĵon. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj. Ili kutime montras bazajn gramatikajn rilatojn aŭ bazajn ideojn. Oni povas kategoriigi ilin laŭ iliaj funkcioj. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj de Esperanto, inkluzive de la 45 tabelvortoj.

  • Rolvortetoj (aŭ prepozicioj): al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.
  • O-vortecaj vortetoj:
    • Personaj pronomoj: mi, ni, vi, (ci), li, ŝi, ĝi, ili, oni, si.
    • Aliaj pronomoj: kio, tio, io, ĉio, nenio, ambaŭ.
    • La nomoj de la Esperantaj literoj.
  • A-vortecaj vortetoj (aŭ primitivaj adjektivoj):
    • kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu,
    • kia, tia, ia, ĉia, nenia,
    • kies, ties, ies, ĉies, nenies.
  • Nombraj vortetoj: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil, nul.
  • Kunligaj vortetoj (aŭ konjunkcioj): kaj, aŭ, sed, plus, minus, nek.
  • Frazenkondukaj vortetoj (aŭ subjunkcioj): ke, ĉu, se, ĉar, apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol.
  • Komparaj vortetoj: kiel, ol.
  • E-vortetoj (aŭ primitivaj adverboj):
    • E-vortetoj lokaj: kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for.
    • E-vortetoj tempaj: kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj.
    • Diversaj E-vortetoj: kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, ne, nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro.
  • Ekkriaj vortetoj (aŭ interjekcioj): adiaŭ, bis, fi, ha, he, ho, hura (hu ra), nu, ve.
  • Artikolo: la.

Kvankam vortetoj povas roli en la frazo sen ke oni aldonas finaĵon, pluraj el ili tamen povas alpreni finaĵojn kaj afiksojn: mia, dume, kialo, unuigi ktp.

La malo de vorteto estas finaĵvorto.

Eksteraj ligiloj

redakti