Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Libro de Esperanta gramatiko por tiuj, kiuj ne kutimas je gramatika terminaro
(Alidirektita el PMEG)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas libro, kiu klarigas la Esperanto-gramatikon en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren[1]. La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel "pomego". Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de tiu lingvo[2]. Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Wennergren, sed helpis en la verkado multaj aliaj personoj.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
libro pri gramatiko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bertilo Wennergren
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 2006, 2013, 2016, 2020
Eldoninto E@I kunlabore kun La Ranetoj
Trajtoj
Paĝoj 748
ISBN 978-0-939785-07-0
OCLC 311169563
vdr

Por plifaciligi la komprenon[3], ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn terminojn[4]. Ekzemploj de la uzataj terminoj estas O-vorto anstataŭ “substantivo” kaj “rolvorteto” anstataŭ “prepozicio”. Tiuj novspecaj gramatikaj terminoj aldone pli taŭgas por priskribi Esperanton ol la tradiciaj terminoj. Ekzemple, laŭ la tradiciaj terminaro, la vortoj “tiu”, “ambaŭ” kaj “ties” estus adjektivoj, sed ili kondutas tre malsame al la adjektivoj finiĝantaj per “a”; la termino A-vorto kungrupigas vortojn, kiuj kondutas simile[5].

La libro difinas sin kiel konserveman verkon, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.[6]

La unua papera eldono, de 2006.

PMEG estas ĉefe praktika lernilo, do ĝi ne celas esti teoria verko por lingvistoj, male de la Plena Analiza Gramatiko, kiun oni taksis la plej granda esplora projekto pri Esperanta gramatiko ĝis la eldono de PMEG[7].

Paperaj eldonoj redakti

De 1995 ĝis 2006, PMEG ekzistis nur en interreto[8], sed ekde 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de Esperanto‑USA. En 2020 E@I, kunlabore kun La Ranetoj, publikigis novan paperan eldonon. La unua eldono (nun elĉerpita) aperis en 2005. Ĝin eldonis Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, nun nomata Esperanto-USA.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Nova Pomego estos eĉ pli korekta. Libera Folio (2016-05-27). Arkivita el la originalo je 2016-05-27. Alirita 2016-06-03.
  2. DESMET', Petro. La unua Zamenhof‑monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!. Monato, p. 5 (2006). Alirita 2016-07-02.
  3. Broadribb, Donald (2000). "Monato". Alirita je 2016-06-26.
  4. Kris, Alen (2006). “Amaraj provoj”, La Ondo de Esperanto. (2006 №11 (145)). Alirita 2016-06-26.. 
  5. Wennergren, Bertilo. La gramatikaj terminoj en PMEG (2006-11-28). Arkivita el la originalo je 2016-04-10. Alirita 2007-12-17.
  6. Wennergren, Bertilo. (2020) “Enkonduko”, PMEG 2020. E@I. ISBN 978-91-970515-3-8.
  7. Sutton, Geoffrey. (2008) Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007. Mondial, p. 172. ISBN 978-1-59569-090-6.
  8. Dorcas, Filipo. PMEG is available now! (angle). Esperanto‑USA (2006). Arkivita el la originalo je 2016-04-17. Alirita 2021-08-18.

Eksteraj ligiloj redakti