Petro De Smedt

Pierre DE SMEDT, esperantigita de li mem al Petro DE SMEDTPetro DESMET' (naskiĝis la 4-an de majo 1934 en Sint-Gillis, nun distrikto de Dendermonde, mortis la 12-an de majo 2024 samloke) estis belga (flandra) filologo, komputila lingvisto, Esperanto-vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto. Lia edzino estis japana universitata profesoro[1]. En Esperantujo li estis precipe konata pro sia studo pri la tradukoj en Esperanto de la verkaro de la fama flandra poeto Guido Gezelle kaj pro la Nederlanda Bibliografio pri la tradukoj en Esperanto de nederlandlingva literaturo inter 1902-1972. De Smedt verkis plurajn artikolojn [2] pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estis regula kunlaboranto de la magazino Monato.

Petro De Smedt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1934
en Dendermonde
Morto 12-an de majo 2024
en Dendermonde
Nacieco flandro
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sukcesis kiel vortaristo
Artista nomo Petro Desmet'
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profesia vivo

redakti

De Smedt kiel junulo akiris la diplomon de bakalaŭro en la sciencoj kaj matematiko kaj poste instruis dum kelkaj jaroj. Ekde 1965 ĝis 1985 li laboris kiel direktoro pri poroficeja kapabligo en komputilfirmao en Bruselo. Ĉar li tre interesiĝas pri muziko, kaj precipe pri kariljonoj, li enskribis sin en la fama kariljon-lernejo de Meĥleno, sukcesis, kaj poste iĝis kariljonisto de la urboj Aalst kaj Dendermonde ĝis 1999. Intertempe li studis orientan filologion en la universitato de Gento kaj ĝeneralan filologion kaj komputilan lingvistikon en la universitato de Antverpeno kaj magistriĝis en tiuj fakoj.

Verkaro

redakti

En 1978 aperis lia 239-paĝa libro Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo kun enkonduko de William Auld, kiu ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenca verko pri la temo.

En 2004 aperis lia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj, la ĝis nun plej detala tiuspeca Esperanto-vortaro de la nederlanda. ISBN 90-77066-12-8.

En 2005 sekvis Zakwoordenboekje (poŝvortareto), Esperanto-Nederlands, Nederlands-Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 123 p. ISBN 90-77066-16-0). Samjare kaj sameldoneje aperis lia nederlanda traduko de la Fundamento de Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 135 p. ISBN 90-77066-19-5).

En 2012 li kunaŭtoris (kun Jozefo Horvath) la libron "Bildvortaro en Esperanto", eldonitan de Flandra Esperanto-Ligo, (Antverpeno, 800 p., ISBN 978-9077066-48-5).

En 2020 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo ankaŭ la 543-paĝa libro "Oklingva Proverbaro", kiun li redaktis kaj de kiu li mem faris la latinan kaj nederlandan partojn.

Serio "Lingvaj defioj"

redakti

En 2020 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo la serio „Lingvaj defioj”, serio de dek bitlibroj, en kiuj li prilumas ĉefe la ekeston de siaj vortaroj kaj esprimaroj kaj la problemojn, kiujn li tie renkontis. Jen la titoloj:

  1. Proverboj sub lupeo - Verdaj esprimoj en Breŭgelsaŭco
  2. Esperanto kaj kulturo - Esperantokulturo esprime kaj proverbe
  3. Vortarludoj - Etimologio de verda pudingo
  4. Vortoj, vortaroj, vortaristoj - Kulturkoloraj renkontiĝoj
  5. Fundamento por Popolo - Fundamento sur tuŝoŝtono
  6. Bildo kaj vorto, ĉiela forto - Bilde tra la lingvo
  7. Mikspoto - Esprimokaptado senĉese suka
  8. Aglokula panoramo - Sub susurado de verdaj folioj
  9. Fositaj Sulketoj - Popolo esprimas, Dio esprimas
  10. Tentakloj kaj Ligiloj - Kun plena indekso de la dekopo

Poligloto

redakti

Li verkas kaj parolas en sep lingvoj interalie la japana kaj ĉina, pristudis dek lingvojn kaj komprenas ĉirkaŭ 30 lingvojn[1].

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Esperanto, Info-Post, OLV College Halle, p. 14, 14-a jarkolekto, n-ro 3, januaro 1990.
  2. ekzemple 1977: La tradukita nederlanda literaturo (en: Esperanto Vandaag)

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Leksikografio