Esperanto Vandaag
Nederlandlingva libreto pri diversaj Esperanto-temoj
Esperanto Vandaag (Esperanto Nuntempe) estas informcela libreto en nederlanda lingvo pri diversaj temoj rilataj al Esperanto. Ĝi estas verkita de pluraj aŭtoroj, kaj eldonita en 1977 de La Verda Stelo. Sub redakto de Paul Peeraerts, kunlabore kun Ivo Lapenna, Petro De Smedt, Claude Piron estas aperinta en 1986 reverkita versio. Tiu ĉi estas eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, ISBN 90-71205-11-8. En 1996 la eldoninto aperigas trian eldonon, sed denove alienhavan. Tiufoje ĝi entenis ĝeneralajn kaj praktikajn informojn pri Esperanto kaj pri la loka movado, sed ankaŭ artikolon pri la lingvopolitiko de Eŭropa Unio.
Esperanto Vandaag | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1977 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | La Verda Stelo | |
Paĝoj | 24 | |
ISBN | 90 71205 11 8 | |
Precipe la unua eldono estas interesa pro donitaĵoj pri la historio de la Esperanto-movado en Flandrujo.
Enhavo de la 1-a eldono
redakti- Claude Piron : Letero al kolego pri la formo kaj la strukturo de Esperanto
- Basil Boothroyd : Ne temas pri aviadiloj
- Gian Carlo Fighiera : Elspezoj por tradukoj : miljardoj da dolaroj
- Fernand Roose : La rolo de Esperanto por la Flandrema Movado
- Petro De Smedt : La tradukita nederlanda literaturo
- Eddy Frederickx : Esperanto : ideale por skoltoj
- Frans Luyten : Esperanto en filatelio
-
Kovrilpaĝo de la reverkita eldonaĵo el 1986.
-
Kovrilpaĝo de la eldonaĵo el 1996.