Guido Gezelle

belga verkisto kaj romkatolika pastro
12 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 12 sep. 2023.

Guido Pieter Theodorus Josephus GEZELLE (naskiĝis la 1-an de majo 1830 en Bruĝo, mortis samurbe la 27-an de novembro 1899) estis flandra lirika verkisto, satiristo, lingvisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li precipe konatiĝis pro siaj poemoj pri la naturo kaj sia figura lingvaĵo.

Guido Gezelle
Persona informo
Guido Gezelle
Naskonomo Guido Pieter Theodorus Josephus Gezelle
Naskiĝo 1-an de majo 1830 (1830-05-01)
en Bruĝo
Morto 27-an de novembro 1899 (1899-11-27) (69-jaraĝa)
en Bruĝo
Tombo Centra Tombejo de Bruĝo
tombo de Guido Gezelle Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj nederlandaokcidentflandraanglafrancagermanalatinagreka vd
Loĝloko BruĝoRoeselareBruĝoBruĝoBruĝoBruĝoBruĝoKortrejkoKortrejkoKortrejkoKortrejkoKortrejkoBruĝoBruĝo vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Grandseminario de Bruĝo (1850–1854)
Malgranda Seminario Roeselare (1846–1849)
Episkopa Kolegio Onze-Lieve-Vrouw Ter Duinen (1841–1846) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Pieter Jan Gezelle Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Monica De Vriese Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Louise Gezelle, Florence Gezelle, Romaan Gislijn Gezelle kaj Joseph Gezelle Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Maria Magdalena Gezelle (nevino)
Maria Constantia Gezelle (onklino)
Maria Josepha Gezelle (onklino)
Catherine de Kyvere (duaranga kuzino)
Maria Philomena Lateur (nevino)
Marie Elise Amandine Lateur (nevino)
Dymphna Gezelle (nevino)
Hortense Gezelle (nevino)
Philomena De Smet (bofratino)
Pieter Jozef Gezelle (avo)
Anna Theresia Morice (avino)
Jozef De Vriese (avo)
Isabella Rosa De Riemaecker (avino)
Clara De Vriese (onklino)
Coleta De Vriese (onklino)
Amelia De Vriese (onklino)
Josephus De Vriese (onklo)
Karel De Vriese (onklo)
Eugenius De Vriese (onklo)
Leon De Vriese (onklo)
Rosalie Van Craeymeersch (onklino)
Reine De Bal (onklino)
Jacobus Gezelle (onklo)
Pieter Frans Gezelle (onklo)
Catharina Gezelle (onklino)
Michaël Dominique Gezelle (onklo)
Maria Theresia Debusschere (onklino)
Constantia Franciscus Dilgat (onklino)
Barbe Theresia Malfait (onklino)
Charles Louis Dedeurwaerder (onklo)
Jozef Gezelle (nevo)
Georges Gezelle (nevo)
Caesar Gezelle (nevo)
Mathilde Gezelle (nevino)
Stijn Streuvels (nevo)
Karel Lateur (nevo)
Maria Louisa Lateur (nevino)
Camille Henri Joseph Lateur (nevo)
Melanie De Vriese (nevino)
Mathilde De Vriese (nevino)
Mathilde De Kyvere (duaranga kuzino)
Ludovica Giselina De Vriese (kuzino)
Maria Theresia De Vriese (kuzino)
Karel De Vriese (kuzo)
Karel Lodewijk De Vriese (kuzo)
Karel Lodewijk De Vriese (kuzo)
Mathilde Guislena De Vriese (kuzino)
Theodorus De Vriese (kuzo)
Felix Rigardus De Vriese (kuzo)
Henricus De Vriese (kuzo)
Clementia De Vriese (kuzino)
Gustavus De Vriese (kuzo)
Elise Mathilde Maria Gezelle (nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Spoker • Trim • W(est) Vl(aming) • Loquela vd
Okupo kurato (1865–1889)
vicrektoro (1861–1865)
profesoro (1860–1865)
katolika sacerdoto (1854–1899)
lerneja majstro (1854–1899)
tradukisto
redaktoro
pastro
politika ĵurnalisto
poeto
edukisto
verkisto
instruisto
filologo
spirita konsilisto
folkloristo
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eklezio, ĵurnalismo, literaturo kaj eduka sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en RoeselareBruĝoKortrejkoBruĝo vd
Verkado
Verkoj Rijmsnoer om en om het jaar ❦
Kerkhofbloemen ❦
Gedichten, gezangen en gebeden ❦
Tijdkrans ❦
Laatste Verzen ❦
Liederen, eerdichten et reliqua ❦
Vlaemsche Dichtoefeningen ❦
XXXIII kleengedichtjes ❦
Van den kleenen hertog ❦
De doolaards in Egypten ❦
The Song of Hiawatha ❦
Goddelijke beschouwingen ❦
Rond den heerd : een leer- en leesblad voor alle lieden. ❦
't Jaer 30 ❦
't Jaer 70 ❦
Loquela ❦
Biekorf. ❦
Uitstap in de warande ❦
De Duikalmanak van Guido Gezelle ❦
Woordentas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno

redakti

Lia patro, Pieter-Jan (1791-1871), originis el Heule (apud Kortrijk) kaj laboris kiel ĝardenisto en la malgranda seminario (mezlernejo preparanta al plua studado en seminario) de Roeselare. Poste li laboris en Bijloke-hospitalo en Gent kaj 37jaraĝa li iĝis gardenisto ĉe bruĝa familio Th. Van de Walle. Lia patrino, Monica De Vriese (1804-1875), estis filino de farmista familio el Wingene. Ili geedziĝis 2-an de junio 1829 kaj ekloĝis en Rolweg, kie ili povis okupi parton de la somerdomo de la familio Van de Walle. Guido Gezelle estis la onklo de la flandra verkisto Stijn Streuvels (Frank Lateur).

Biografio

redakti

Roeselare

redakti
 
Guido GEZELLE ĉe placo, kiu portas lian nomon en Bruĝo

Li estis ordinita pastro en Bruĝo en 1854, sed jam antaŭe li iĝis instruisto en la malgranda seminario de Roeselare. Li i.a. instruis natursciencojn kaj lingvojn kaj respondecis pri grupo de angladevenaj lernantoj. Dum du lernejaj jaroj (1857-1859) li tie estris la poesis-klason (la antaŭlastan klason de la mezlernejo).

En favora kultura etoso kaj stimulata de siaj estroj, li provis evoluigi sendependan okcidentflandran lingvon, kiu laŭ li estis tre proksima al la malnova Nederlanda lingvo. La nederlandan li trovis tro holanda kaj tro protestanta. Ekde 1858 ekestis liaj unuaj versaĵaroj Kerkhofblommen (Tombejaj floroj) kaj Dichtoefeningen (Poemekzercoj).

Bruĝo

redakti

Ĉiam Gezelle deziris iĝi katolika misiisto en Anglio sed lia revo ne realiĝis. Tamen, en 1860 li iĝis profesoro ĉe nove fondita angla seminario en Bruĝo. Jam en 1861 la seminario estis malfondita kaj samjare li faris sian unuan vojaĝon al Anglio, laŭ invito de kardinalo Nicholas Wiseman. En 1862 kaj 1863 sekvas pliaj restadoj en Anglio.

En 1865 li iĝis vicparoĥestro. En la sama jaro li estis, kun James Weale, kunfondinto de "Rond den Heerd" (Ĉirkaŭ la fajrujo), historia-kultura revuo. De 1864 ĝis 1870 li estis, plimalpli kaŝe, la ĉefrespondeculo de la ekstrem-katolika kaj kontraŭ-liberala gazeto "'t Jaer 30" (La jaro 30; en 1830 Belgio iĝis sendependa). La jaroj 1868-1872 estis malfacilaj: la katolika partio perdis la komunumajn elektojn (1869), la patro de Gezelle mortis (1871), Gezelle malsaniĝis kaj envolviĝis en kelkaj skandaloj.

Kortrijk

redakti

En 1872 Gezelle estis nomumita vic-paroĥestro en Kortrijk. Tio estis ora tempo por li. Apud liaj oficialaj taskoj restis tempo por lingvostudado (Loquela, monata revuo en kiu li aperigis malnovajn flandrajn vortojn) kaj poezio (i.a. la versaĵaroj Tijdkrans (Tempokrono, 1893) kaj Rijmsnoer (Rimperlaro, 1897). En 1886 aperis lia traduko de Hiawatha de Henry Wadsworth Longfellow. En 1896 episkopo Waffelaert petis Gezelle traduki sian teologian verkon Meditationes Theologicae nederlanden. Estis malfacala tasko kiun Gezelle nur parte povis plenumi.

Bruĝo

redakti

En marto 1899 Gezelle iĝis direktoro de angla monaĥinejo en Bruĝo. En septembro li faris, kun Waffelaert, sian sesan kaj lastan vojaĝon al Anglio. La 27-an de novembro 1899 Gezelle mortis post kelksemajna malsano.

Literatura situo

redakti

Dum la 19a jarcento la flandra literaturo disvolviĝis precipe ĉirkaŭ la kernoj Antwerpen, Bruselo kaj Gent kaj estis parte dependa de francaj kaj nederlandaj ekzemploj. Kontraŭe, la iom izolita Okcident-Flandrio klopodis konservi la historion, la lingvon kaj la katolikan religion de la propra regiono. Gezelle estis elstara figuro de tiu partikularismo.

Li estis de kampara origino kaj bone konis la naturon. Per memstudado kaj restado en erudiciaj medioj li iĝis persono kun multflankaj, sed precipe lingvaj kapabloj. Malfacilas doni al li lokon en la tradiciaj kategorioj. Gezelle estas ĝis hodiaŭ konsiderata unu el la plej gravaj poetoj kaj kreinto de la moderna nederlanda poezio.

Tradukoj en Esperanto

redakti

Literaturo

redakti

(eo) Petro Desmet, Gezelle - Tyneverum, Tradukado - literaturanalizo. Eseo kun multe da ekzemploj pri poemoj de la flandra verkisto Guido Gezelle esperantigitaj de Hector Vermuyten (Tyneverum), FEL, 2023, 99 paĝoj, ISBN 9789077066768[1]

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Gezelle - Tyneverum, eld. FEL, 2023, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.