Jan VAN SCHOOR [van sĥor] (naskiĝis la 25-an de februaro 1896 en Antverpeno, mortis en 1954), estis flandra urba oficisto kaj esperantisto.

Jan Van Schoor
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1896 (1896-02-25)
Morto 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (58-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li verkis: La revuo de la 7-a (1911), Amo kaj Poezio (1928, kolekton de originalaj poemoj) kaj multajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Unu el ili estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj de 1925: Je l' nova jaro[1]. Jan Van Schoor estis elektita Lingva Komitatano en 1931[2].

Li tradukis: Kapricoj de Mariano kaj La Du Amatinoj de Alfred de Musset (1929), Elektitaj Noveloj de Lode Baekelmans (1931), Pallieter de Felix Timmermans (1933); kunlaboris al Belga Antologio, Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj, i.a. ĉefo-redaktoro de la gazeto Flandra Esperantisto. Li estis alterne prezidanto kaj vicprezidanto de Flandra Ligo Esperantista en la jaroj 1930 ĝis 1933. Forlasis la movadon pro personaj kialoj fine de 1933, sed ĝin rekontaktis en 1953.

Vidu ankaŭ redakti

  • la samnomano kaj samurbano Oscar Van Schoor
  • ne kunfuzu kun la samnomano kaj preskaŭ samaĝulo Jan Van Schoor (1893-1966), katolika pastro, de kiu estas konservata serio da fotoj el la Unua Mondmilito[3]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Belga Esperantisto, majo 1925, p. 69.
  2. Flandra Esperantisto, majo 1931, p. 184.
  3. Vlaamse Stam, 2016-4, p. 500; [1] ; [2] Arkivigite je 2016-11-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti