Flandra Esperantisto

Flandra Esperantisto estis flandra Esperanto-revuo fondita en 1929; formato 27x18 cm. Redaktis kaj administris ĝin Jan Van Schoor.

La unua numero de Flandra Esperantisto estis tiu de julio 1929. Ĝi havis kiel subtitolon "Organo de la Flandra Esperanto-Movado". La celoj de la revuo estis konigi al eksterlandaj Esperanto-parolantoj la flandran kulturon, propagandi la uzon de Esperanto en Flandrujo, batali kontraŭ la milito kaj kunlabori kun esperantistoj de malgrandaj subpremataj popoloj. Ĝia devizo estis "Libera Flandrujo en paca mondo"[1]. Krom la ĉefo-redaktoro Jan van Schoor al la unuaj numeroj kunlaboris Adriaan Kloek, Leopold Van der Poel (sub pseŭdonimoj Pol Vaerèns kaj Pol Varens, Hector Vermuyten kaj Martha Vervloet.

Ekde la kvara jarkolekto (julio 1932) ĝi estas la oficiala organo de Flandra Ligo Esperantista.

La unuaj jarkolektoj konsistis precipe el literaturaj kontribuoj i.a. de Juul Karnas kaj Jan Van Schoor, el raportoj de la lokaj Esperanto-grupoj de Flandrio kaj el raportoj de Esperanto-organizaĵoj el aliaj lingve kaj kulture subpremataj teritorioj kiel Katalunio kaj Ukrainio. Ne mankis multaj polemikaj artikoloj kontraŭ Belga Ligo Esperantista, kiu varbis pri Esperanto nur inter la "franclingva elito" kaj kontraŭ UEA, kiu en Universalaj Kongresoj ne ebligas al flandroj, katalunoj, ukrainoj kaj aliaj "senŝtataj" nacioj saluti la kongresanojn. La revuo ankaŭ subtenis la esperantiston Andreo Cseh, kiu ne rajtis partopreni en la Universala Kongreso de Krakovo ĉar "La Ĉe-instituto tro malhelpas al la Esperanto-movado"[2].

Ekde decembro 1932 Gerard Debrouwere transprenas de Jan Van Schoor la administradon de la revuo. Fine de 1933 Jan Van Schoor forlasis la movadon pro personaj kialoj, kaj do ankaŭ la postenon de redaktoro de Flandra Esperantisto. Provizore venis redakcia sekretario en la persono de Henri (Rik) van Durme kaj ekde oktobro 1934 transprenis la redaktadon Juul Karnas, ĝis lia morto en februaro 1935, post kiam provizore transprenis la laboron A. Lodema el Antverpeno. Postaj redaktoroj estis Constant Schroeyers (ekde nov. 1935), Achiel Pittoors (ekde feb. 1937), S. Broodcoorens (ekde junio 1939), Frans van Dooren kaj A. de Troeyer (ekde julio 1939).

Ekde 1939 kune kun Flandra Esperantisto aperis la revueto Flandra Studanto.

Referencoj redakti

  1. Flandra Esperantisto 1-a jaro, n-ro 1, Julio 1929, p. 1.
  2. Flandra Esperantisto, aprilo 1932, p. 161-162.

Eksteraj ligiloj redakti