Krakovo

urbo en Pollando, ĉefurbo de Malgrandpollanda Provinco
Monda heredaĵo de UNESKO

Krakovo[1] (pole Kraków, germane Krakau, hungare Krakkó, jide Kroke) estas post Varsovio la dua urbo en Pollando laŭ grandeco (ĉirkaŭ 757 000 da loĝantoj). La urbo situas ĉe la rivero Vistulo en la sudo de Pollando kaj estas la ĉefurbo de la provinco Malgrandpolio.

Krakovo
pole Kraków, germane Krakau, hungare Krakkó, jide Kroke
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kraków
Urbo Pollando Pollando
Provinco Malgrandpollanda Provinco
Situo Krakovo
 - koordinatoj 50° 03′ 41″ N 19° 56′ 18″ O / 50.06139 °N, 19.93833 °O / 50.06139; 19.93833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 383 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 188 m s. m.
Areo 326,8 km² (32 680 ha)
Loĝantaro 802 781 (2022-06-30)
Denseco 2 456,49 loĝ./km²
Estiĝo 5-a de junio 1257
Urbestro Jacek Majchrowski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30-001 - 31-999
aŭtokodo KR
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Kraków
Retpaĝo: www.krakow.pl
Portalo pri Pollando
Map

Krakovo estas la iama ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj urboj de la meza Eŭropo. Malkiel multaj urboj de Pollando, Krakovo ne estis detruita dum la Dua Mondmilito. La urbocentro de la urbo listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko.

Historio de la urbo redakti

Krakovo ekestis ĉirkaŭ natura monteto, la Vavelo. Tie estis vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: la sukcena vojo de la Balta maro al Romo kaj la vojo de Konstantinopolo al Parizo. Je la Vavelo konstruiĝis urbo, kie dum kvin jarcentoj polaj reĝoj havis sian registaran sidejon. Unu el tiuj reĝoj estis Kazimiro la 3-a, kiu fondis en 1364 universitaton kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas - ĝi estas la Jagelona Universitato. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Krom palaco je la Vavelo troviĝas ankaŭ katedralo.

Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 Krakovo iĝis parto de Aŭstrio, sed en 1809 Napoleono konkeris ĝin kaj aldonis la urbon al la duklando Varsovio. Post la malvenko de Napoleono, dum la Viena kongreso decidiĝis ke Pollando apartenos al Rusio kaj Prusio. Ĉar pri Krakovo oni ne povis findecidi, oni deklaris ĝin kune kun la ĉirkaŭejo libera, sendependa kaj strikte neŭtrala urbo. Tiu ĉi Respubliko Krakovo estis aneksita de Aŭstrio en 1846. Post la Unua Mondmilito la urbo denove iĝis pola.

Dua Mondmilito redakti

Krakovo iĝis la ĉefurbo de la germana-nazia Ĝenerala Gubernio, sur la Vavelo ekloĝis guberniestro Hans Frank, kies reĝimo estis terura por la multnombra juda loĝantaro de la urbo. Novembre 1939 okazis t.n. Intelektulkampanjo de Krakovo, la 14-an de novembro en apuda Krzesławice okazis unua amasa ekzekuto de enprizonigitoj el malliberejo de Sankta Mikaelo.

La 12-an de februaro 1940 germanaj regopovoj komencis ŝanĝi strat-nomojn al la germanaj; 17.08: komencita detruado de la monumento al Adam Mickiewicz — dum semajno de iliaj klopodoj la eventon memorigis du poemoj; en ĉirkaŭaĵoj de Krakovo disvastiĝas komunista propagando kaj la Ukraina Komitato en Krakovo laboras favore al Granda Ukrainio por enkorpigi polajn teritoriojn ĝis Okcidenta Bugo (laŭ varsovia kroniko de Kazimierz Gorzkowski, samtage)

En 1941 estis establita Krakova geto. La 22-an de novembro 1941 germana urbestro malpermesas al negermanoj ekloĝi en la urbo, pro "manko de loĝejoj". Pluraj germanaj militkrimoj estis ĉiutagaĵo

La 26-an de oktobro 1943 taĉmento de germana polico pafmortigis 10 polojn;

En 1944 estis planita ribelo en Krakovo, sed pro diversaj tialoj tio ne plenumiĝis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
2005756 629
2014761 900
2017766 739
2021800 653
2022803 282
2023804 237

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Religio redakti

Krakovo estas jam de mil jaroj episkopujo kaj ekde 1925 estas sidejo de la ĉefepiskopo de la katolika eklezio. De 1964 ĝis 1978 tiu ĉi estis Karol Józef Wojtyła, kiu poste elektiĝis kiel papo Johano Paŭlo la 2-a. La urbo estas tradicie katolika "bastiono". La iam ampleksa juda popolo dum la Dua Mondmilito estis preskaŭ tute murdita.

Administra divido redakti

La urbodistriktoj nomiĝas Stare Miasto (la malnova urbocentro), Grzegórzki, Prądnik Czerwony, Prądnik Biały, Łobzów, Bronowice, Bieńczyce, Zwierzyniec, Dębniki, Łagiewniki, Swoszowice, Wola Duchacka, Prokocim-Bieżanów, Podgórze, Czyżyny, Mistrzejowice, Grębałów kaj Nowa Huta (nova laborista antaŭurbo, por kiu la katolika episkopo Karol Józef Wojtyła nepre volis katolikan kirkon, kiu inter 1969-1977 sukcese stariĝis malgraŭ forta malkonsento de multaj komunistaj funkciuloj ĉefe en Sovetunio).

Edukado redakti

 
Collegium Novum estas la ĉefa sidejo de la Jagelona Universitato, la plej granda altlernejo en Krakovo, kun preskaŭ 50 000 studentoj.

En Krakovo troviĝas multaj klerigejoj. Tie ekzistas 23 altlernejoj (inter ili 10 publikaj, 2 ekleziaj kaj 11 privataj). En la studjaro 2011/12 en la urbo studis 207 649 studentoj.[2] La plej grandaj altlernejoj estas:

  1. Jagelona Universitato (Uniwersytet Jagielloński)
  2. AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio (Akademia Górniczo-Hutnicza)
  3. Ekonomia Universitato en Krakovo (Uniwersytet Ekonomiczny w Krakowie)
  4. Krakova Akademio de Andrzej Frycz Modrzewski (Krakowska Akademia im. Andrzeja Frycza Modrzewskiego)
  5. Krakova Politekniko (Politechnika Krakowska im. Tadeusza Kościuszki)
  6. Pedagogia Universitato (Uniwersytet Pedagogiczny im. Komisji Edukacji Narodowej)
  7. Agrikultura Universitato (Uniwersytet Rolniczy im. Hugona Kołłątaja w Krakowie)

Kulturo redakti

La Krakova, aŭ en pola Krakowiak, estas rapida, sinkopa Pola popola danco en duobla tempo el la regiono de Krakovo kaj de Malgranda Pollando. La popola vesto por tiu danco iĝis la nacia vesto de Pollando, ĉefe la rogatywka kun plumoj de pavo sur la pinto.

2017: En la urbo la 14-an de oktobro finiĝis la 3-a Kongreso de Eksterlandaj Esploristoj pri Historio de Pollando titolita Malnova Respubliko - Historio, Memoro, Heredaĵo - la kongresan konkurson, al kiu oni anoncis 165 fremdlingvajn librojn, gajnis brita historiisto Robert I. Frost

Gravuloj redakti

Krakovo kaj Esperanto redakti

En la urbo agas Krakova Societo ESPERANTO, fondita fine de majo 1906. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", kie okazas ĉiusemajne renkontiĝoj. Ekde 1997 ĝia prezindantino estas Lidia Ligęza. La oficiala organo de la societo estas Apudvistula Bulteno, eldonata ĉirkaŭ 8-foje jare.

La ĉefa evento de la loka movado estas Esperantaj Tagoj de Krakovo, organizataj fine de majo aŭ komence de junio.

En la urbo okazis du Universalaj Kongresoj de Esperanto. En 1912, kiam okazis la lasta kongresa parolado de Zamenhof, prezidanto de la LKK estis Odo Bujwid, tiama gvidanto de la Krakova Societo ESPERANTO. La societo organizis ankaŭ la kongreson en 1931, kun inaŭguro de Zamenhof-strato. En la jubilea jaro de Esperanto ĉi tie okazis la plej granda ĝis nun Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kun 1034 partoprenantoj.

Esperantistoj ligitaj kun Krakovo redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Krakovo estas:

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti