IJK 1987

43-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 43-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 17-a kaj 24-a de julio 1987 en la universitata urbo Krakovo en la sudo de Pollando. La kongreson partoprenis 1034 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. La evento estis parto de la centraj organizaĵoj honore al la centjara jubileo de Esperanto, kaj ĝis nun estis la plej multnombre vizitata Internacia Junulara Kongreso.

IJK 1987
Loko Krakovo,  Pollando
Ekde 17-a de julio 1987
Ĝis 24-a de julio 1987
← Antaŭa Sekva →
vdr
la centra merkata placo de Krakovo, kun maria katedralo maldekstre kaj mezepoka merkatohalo dekstre
afiŝo de la IJK

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

En la 1980-aj jaroj ofte organiziĝis plurcentkilometraj grupaj biciklaj vojaĝoj al la IJK. Tamen la politika divido inter okcidenta kaj orienta blokoj en Eŭropo malebligis tion en 1987:

varba insigno pri la kongreso

Bicikla karavano al la IJK en Krakovo malsukcesis, ĉar bicikla limpasado inter FRG kaj GDR, GDR kaj PollandoĈeĥoslovakio respektive Sovetunio kaj Pollando malgraŭ intensaj petoj kaj premoj de esperantistaj organizaĵoj el tiuj landoj estis ne permesigebla.

Vidu ankaŭ redakti