Ŝablono-Diskuto:Informkesto renkontiĝo

La informkesto nun aŭtomate prenas ĉiujn informojn el vikidatumoj. En la tekstoj - kiel ekzemplo preniĝu IJK 1994 - tio kaŭzas informkestajn informojn kiel Loko: Ĉonano, South Chungcheong Province, Flag of South Korea (1949-1997).svg Sud-Koreio, kaj sub la paĝo (en kiu ne estas ĉapitro referencoj) aldoniĝas dufoje referenco "↑ importita el: Vikipedio en Esperanto". Evidente, la ideo de la aŭtomatigisto estas komfortigi aldonon de informkestoj al ĉiuj artikoloj pri renkontiĝoj, per nura aŭtomata enkopiado de la indiko {{Informkesto renkontiĝo}} sen ke necesus tajpi parametrojn. Sed nun necesas iri al la angla vikipedio, serĉi la tekston South Chungcheong Province, de tie iri al vikidatumoj, tie aldoni esperantan nomon de la provinco, poste en ĉiuj tekstoj uzantaj la informkeston kontroli ĉu jam estas indiko == Referencoj == {{referencoj}}, kaj tamen fine restos la demando ĉu sencos dufoja "referenco" ke la renkontiĝaj datoj estas "↑ importita el: Vikipedio en Esperanto" - Tiu ĉi teksto estas en la Vikipedio en Esperanto, kaj la informo pri dato en tiu teksto ne estis "importitaj de tiu vikipedio ien alien". Multe pli simplus mem ŝanĝi informkestajn parametrojn ĉi tie, ol fari ĉion en vikidatumoj, kaj poste ĉiukaze havi mallogikan rezulton. Tiu ĉi "plibonigo" ankoraŭ tute ne maturas. ThomasPusch (diskuto) 09:33, 31 mar. 2017 (UTC)Reply

Mi ĝisdatigis la modulon por ke ĝi ignoru referencojn kiuj estas importitaj el la Esperanta Vikipedio. Oni ankaŭ ne bezonas iri al la angla Vikipedio, oni povas tuj iri al Vikidatumoj per la maldekstra butono. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:39, 1 apr. 2017 (UTC)Reply

@Tlustulimu kaj Moldur: Fakte la samam temo de 2017 ankoraŭ nun ne estas solvita tute elegante: Mi ĵus notis en redaktoresumo "Mi esperas ke mi nun de fuŝas ion, sed mi konvinkiĝas ke ĉe parametro loko devas esti ebleco uzi lokan parametron - do devus esti {{#if: {{{loko|}}}|{{{loko|}}} }}". Evidente mi bone enplantis la lokan parametron "loko", sed se la loka parametro nun uziĝas, tamen poste duafoje ankoraŭ enpreniĝas la informo el vikidatumoj. Ĉu iu el vi, kiuj pli lertas en manipuloj de informkestoj, povus rapide aranĝi, ke uzo de loka parametro signifu neuzon de la posta informo el vikidatumoj? Tute ne-spektakla apliko de la nun duobla parametro estas la teksto UK 1908, kie la loka parametro nun ĝuste indikas "Dresdeno, Germana Regno" kaj la informo el vikidatumoj post iom neĝuste indikas "Dresdeno, Germanio". Ĉe la teksto pri la UK 1908 la diferenco malgrandas, sed mi imagas ke povas esti aliaj kazoj, kie oni vere bezonus lokan parametrojn en la informkesto. Oni ne malinventu la funkcion ke esperantlingvajn artikolojn oni ankaŭ povas redakti en la esperantlingvaj artikoloj! Aldona helpo de aŭtomata enpreno de vikidatumoj estas valora aldona helpilo, sed ne estu la sola vojo redakti... ThomasPusch (diskuto) 12:40, 1 sep. 2023 (UTC)Reply

Kara ThomasPusch, mi faris eksperimentan ŝanĝon, kiu espereble plenumas vian peton. Notu ke la formulo {{#if:esprimo1|esprimo2|esprimo3}} rezultigas jenon: Se "esprimo1" estas io ajn (ne malplena), tiam uzu "esprimo2", alikaze uzu "esprimo3". Ĉi tie mi enmetis por "esprimo1" kaj "esprimo2" la samon, nome {{{loko|}}}, kaj por "esprimo3" mi enmetis la tutan longegan formulon kiu prenas informoj el parametro P276 ("loko") el Vikidatumoj. Do, mia efektiva redakto estis nur la aldono de "|" kaj la movo de la duobla ferma kurba parentezo pli malantaŭen. Se tiu ŝanĝo plaĉas al vi, ĝi povas resti, se ne - sentu vin libera malfari ĝin. - Espereble tio helpas, kaj iom klarigas! Amike, Moldur (diskuto) 17:17, 1 sep. 2023 (UTC)Reply
@Moldur: Via ŝanĝo funkcias, kaj tial kompreneble plaĉas al mi. Miaj aktivaj konoj prilabori informkestojn iom rustiĝis, kaj mi simple iom hezitemis mem eksperimenti, kio ĉe mi estintus laŭ principo provo kaj eraro... Koran dankon! ThomasPusch (diskuto) 17:26, 1 sep. 2023 (UTC)Reply

Informkesto sen ebleco noti bildon kaj emblemon redakti

Multegaj aliaj informkestoj ebligas noti bildon aŭ emblemon, multaj ebligas eĉ ambaŭ. Nur ĉi tie antaŭvidatas tute nenio. Rezulte la informkesto ĉiam estas tre spartana, mallonga, kaj ĉiujn emblemojn kaj bildojn oni devas meti ekstere. Pri bildoj tio estas neniu problemo, sed pri oficiala emblemo, se iu tia estas, meto ien alien en artikolon kaj ne en la informkeston estas malkutimaĵo. Tial mi volus instigi tamen almenaŭ indiki eblecon meti emblemon, el vikidatumoj (p154), sed ankaŭ el loka dosiero, eble eĉ aldone ankaŭ bildon, ankaŭ tiun el vikidatumoj (p18), sed ankaŭ el loka dosiero. Eĉ se oni eble tute ne adaptas la unuopajn uzojn de la informkesto en artikoloj, tamen estas bone antaŭvidi almenaŭ emblemon, plej bone eblemon kaj bildon, en informkesto. ThomasPusch (diskuto) 15:11, 6 dec. 2023 (UTC)Reply

Mi nun enkonstruis normalan parametron "bildo", kaj testis ĝin en la paĝo UK 1994. Oni nun povas uzi ĝin por emblemo aŭ kongresa afiŝo, foto aŭ kovrilbildo de kongresa libro. Tio limigas al maksimume unu dosiero. Daŭre eblus diskuti ĉu antaŭvidi kaj reprezentan bildon kaj emblemon, sed eble tiu ebleco de unu grafikaĵo jam sufiĉas. Alia ekzemplo estas la paĝo IJK 1985, kun bilda priskribo. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 15 jan. 2024 (UTC)Reply

Referencoj redakti

@Robin van der Vliet: La referencoj nur elpreneblaj el vikidatumoj kaj devige montrataj tekste se en vikidatumoj io estas ankaŭ limigas bonan redaktadon. Tiel ekzemple en la paĝo IJK 1964 aperas principe valora referenco, teknike dufoje ekzakte la sama:

  1. ↑ URL de referenco: https://resolver.kb.nl/resolve?urn=ABCDDD:010876675:mpeg21:a0265
  2. ↑ URL de referenco: https://resolver.kb.nl/resolve?urn=ABCDDD:010876675:mpeg21:a0265

Redakte la referenco bonus nur en unu linio kaj en legebla formo:

[1] [2] antaŭanonco pri la kongreso en la gazeto De Volkskrant (nederlande)

Sed tiel nun nur per subpremo de {{referencoj}} eblas truke aranĝi, kaj la truko nur funkcias tiom longe kiom ne alia referenco uzatas en la teksto (en la miniatura paĝeto pri la IJK 1964 tio ne estas problemo, sed estas aliaj pli ampleksaj artikoloj, kiuj havas tekstajn referencojn). Por vikidatumoj la du referencoj estas bona, kaj fakte esperantistoj aldonas multajn URL-referencojn al vikidatumoj, nur ke ili kutime tie restas kaj ne aŭtomate kaj neŝanĝeble reaperas en esperantaj artikoloj. Ankaŭ tie mi proponas, ke bonas malŝalti aŭtomatan montron de url-referenco en la esperanta informkesto, kaj bonus de ankaŭ parametroj "Ekde" kaj "Ĝis" estu eblaj ankaŭ noti loke (kiel parametro "Loko"). Tiam senproblemas loke noti lokan referencon - kiel memkompreneble eblas en praktike ĉiuj aliaj informkestoj. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 6 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto renkontiĝo".