Odo Bujwid

pola bakteriologiisto (1857 - 1942)

Odo Feliks Kazimierz BUJWID (naskiĝis la 30-an de novembro 1857 en Vilno /en Kongresa Pollando ene de Rusia Imperio/, mortis la 25-an de decembro 1942 en Krakovo /en Ĝenerala Gubernio rilatis al teritorioj de la Dua Pola Respubliko, kiujn inter 1939 kaj 1945 nazia Germanio militokupis kaj ne rekte enigis en la teritorion de la Germana Regno) estis pioniro de bakteriologio en Pollando, pioniro de higieno, unu el la unuaj polaj sciencistoj okupiĝantaj pri vakcinoj, universitata doktoro kaj profesoro en Krakovo de 1892 kaj aktiva esperantisto.

Odo Bujwid
OdonBujwid.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1857 (1857-11-30)
en Vilno
Morto 25-an de decembro 1942 (1942-12-25) (85-jara)
en Krakovo
Tombo Rakowicki Cemetery
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Familianoj
Edz(in)o

Kazimiera Bujwidowa

v  d  r
Information icon.svg
Odo Bujwid en 1936

Enhavo

VivoRedakti

Bujwid studis kvar jarojn medicinon en la Universitato de Varsovio, kaj jam dum la studado li skribis disertacion (disertaĵon): "Mikroskopio kaj mikrokemio de kraĉaĵo en la malsanoj de spirvojoj (Varsovio 1884) pro kio li estis premiita per ora medalo kaj dum multaj jaroj la disertaĵo estis ege utila por studentoj kaj kuracistoj. Li kiel la unua polo studis en 1885 bakteriologion ĉe Robert Koch en Berlino kaj en la jaro 1886 ankaŭ kiel unua polo stusis ĉe Louis Pasteur en Parizo la metodikon de la profilaktik-vakcinadon kontraŭ rabio kaj fariĝis internacie konata eminentulo sur tiu kampo. En sia esplorlaborejo en Varsovio li kreis la unuan en la mondo post Parizo la filion de la Pasteur-Instituto. Li gvidis la esplor-laborojn pri virusoj de rabio, mikobakterio (Koĥa bacilo) de tuberkulozo kaj kom-forma vibrio de ĥolero. En la jaro 1887 li publikigis propran biokemian metodon de rekonado de vibrioj de ĥolero en kultivaĵoj, kiu ege ekinteresiĝis la sciencan mondon. En la jaro 1890 li sendepende de Robert Koch ekstraktis el la kultivaĵoj de tuberkuloza mikobakterio la substanco kiun li nomis tuberkulino ankaŭ Koch akceptis tiun nomon de la akirita sustanco. Tuberkulino estis ĝis 21a jc uzata en la interhaŭta alergia metodo por diagnozi tuberkulozon en la homa medicino kaj en veterinara medicino ĝis nun. Li estas nomata la patro de pola bakteriologio. En la jaro 1893 Bujwid akiris titolon asociita profesoro en katedro pri higieno en la Jagelona Universitato en Krakovo. Li lekciis tie la bakteriologion kaj la medicinistan diagnostikon. Ĉe tiu katedro li organizis la duan en Pollando Instituton pri Pasteur-vakcinado. En la jaro 1894 li preparis la antidifterian serumon pli frue ol publikigis tion Emil Behring. Li esploris ĝian kurac-efikon kaj en la jaro 1894 organizis du institutojn kie oni produktis la antidifterian serumon: en Varsovio ĉe sia Paster-Instituto kaj same en Krakovo. Poste sekvis la produktado de vakcinoj kaj serumoj: antitetanosaj, antistreptokokaj kaj antierizipelaj ([1]). El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en la pola, franca, germana, Esperanto kaj rusa lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj.

Varsovio kaj Krakovo, kie li ofte laboradis samtempe, antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al diversaj landoj, nome al Rusio (fakte al Kongresa Pollando ene de Rusia Imperio) kaj Aŭstrio (fakte al Aŭstra-Hungara Imperio). De 1914 ĝis 1918 li servis kiel volontulo en la Polaj Legioj (1914-1918), havinte tiam jam 57 ĝis 61 jarojn. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis al Krakovo kaj okupiĝis pri fabrikado de vakcinoj.

Esperanta agadoRedakti

 
Organiza komitato de la 1-a Tutpola Esperanto-Kongreso, 1922. Centre, en uniformo de kolonelo, staras Odo Bujwid
 
UK 1924 en Vieno, Odo Bujwid kun Klara Zamenhof kaj policistoj
 
Julia C. Isbrücker kaj Odo Bujwid dum la ekskurso al Pompeo dum la 27a UK en Romo, 1935
 
La tombo de familio Bujwid (Odo Bujwid kaj Kazimiera Bujwidowa) en la Rakowicki-Tombejo en Krakovo
 
Odo Bujwid kaj lia edzino Kazimiera Bujwidowa engaĝigis sin en la rekonstruadon de pola reĝa Kastelo Vavelo en Krakovo en la jaro 1921, tion memorigas la memorbriko farita de la Restaŭr-Komitato

Lia agado por Esperanto komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prezidanto de la 8-a UK 1912 en Krakovo. Postmilite li estis prezidanto de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por Esperanto kaj esperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento Józef Piłsudski mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la 23-a UK 1931, kies prezidanto estis Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola radio de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.

En 1924 fondiĝis en Krakovo la PED (Pola E-Delegitaro), kaj li fariĝis ĝia prezidanto. En 1927/1928 li vojaĝis kiel delegito de sia registaro al Brazilo, por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio Esperantistoj, kion li raportis al la registaro. En 1930 li faris propagandan vojaĝon tra Nederlando, Danio kaj Svedio. Bujwid estis membro de la Lingva Komitato (LK), prezidanto de ISAE, honora membro de UEA ktp. Li verkis multajn artikoloj kaj paroladojn en kaj pri Esperanto. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la periodaĵon Pola Esperantisto kaj ĉiujn publikigaĵojn de PED kaj ankaŭ per aliaj gravaj materialaj subtenis Esperanton. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la Esperanto-movado en Pollando, kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj esperantistoj estis senescepta.

La privata vivoRedakti

Lia edzino, Kazimiera Bujwidowa (naskiĝis la 16-an de oktobro 1867 en Varsovio, mortis la 8-an de oktobro 1932 en Krakovo), feministo - pioniro por la virinaj rajtoj, esperantisto - estis fidela helpantino ankaŭ en Esperantaj laboroj de sia edzo, ateisto. Ili havis 6 infanojn: Kazimiera, Zofia, Jadwiga, Helena, Johano kaj Stanislao.

Lia filino Helena Jurgielewiczowa, kiel la unua virino en Pollando kiu akiris diplomon de bestkuracisto la 5an de majo 1923 kun la plej bona noto en la Akademio de Veterinara Medicino en Lvovo. Helena estis la leŭtenanto de la 11a Regimento de la Legiaj Ulanoj, kvarfoje distingita per la heroa kruco pro la braveco dum la Defendo de Lvovo dum la jaroj 1918–1919.

Eksteraj ligilojRedakti

  Trovu « Odo Bujwid » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


  1. Odo Bujwid: Osamotnienie. Pamiętniki z lat 1932-1942. Wydawnictwo Literackie Kraków 1990 8° 416 ss., ilustr.